Stato

Tempoperdo laŭ Seneko

Mi laŭtlegis la portugallingvan tradukon de la ‘Mallongeco de la Vivo’, verkita de Seneko. Mi ne povas konsenti kun ĉio de li dirita. Li prezentas tro da certeco pri tio kio estas kaj ne estas tempoperdo. Kiu donis al li la lastan kaj plenrajtan decidon pri tio? Sed samtempe mi ne povas multe direkti mian akuzan fingron al li, ĉar ankaŭ al mi okazas ke jen kaj jen mi sentas min rajtigita opinii ke tio aŭ alio estas tempoperdo kaj ke la koncernataj plenumantoj estas ventkapuloj.

Tiu libro ankaŭ memorigis min pri poemo kiun mi verkis kaj kies titolo estas “KIO ESTAS GRAVA?“. Mi pensas, ke ĝi utilas kiel mia respondo al la libro de Seneko.

Stato

Ĉu progreso estas trudebla?

La popoloj havas registarojn kiujn ili sukcesas elkrei. Se konservativa partio ekregas pro venko en balotado, ĉu la ne-konservativuloj rajtos repreni perforte? La popoloj havas la registarojn kiujn ili meritas.

En plejparto de la homaraj socioj daŭre regas la antaŭjuĝoj (sociaj, etnaj, genraj…). Kio atendeblas krom ĉiamdaŭra (cikla) repreno de naciskalaj tagordoj sinkronigitaj kun tiuj antaŭjuĝoj?

La fakto ke registaroj (kun siaj striktaj landimoj) ankoraŭ necesas estas per si mem pruvo ke, de la homaro, oni nuntempe ne petu tro multe. La antaŭeniro estas malrapida kaj provoj perforte progresigi montriĝas maltaŭgaj, ĉar bazitaj sur neekzistantaj fundamentoj (antaŭjuĝo-malesto).

Perforte provi efektivigi unuflanke difinitan homan ‘progreson’ estas kutima faro de diktaturoj. Onidire ne eblas helpi kiu ne volas helpon. Ĉu eblas helpi homon kiu ne komprenas kaj ne akceptas la helpon? Ĉu oni trudas helpon? Unue bezonatas eduki. Ĉu ekzistas efektiva edukado, se libereco mankas? Ĉu ekzistas libereco en diktaturo?

Stato

Lingvoreformismo kaj Esperanto

Onidire estas malpermesate paroli pri reformo ene de la plej granda Esperanta Facebook-grupo. Se tiu regulo ekzistas, ĝi estas idiota regulo! Reformismo mem estas parto de la Esperanta kulturo kaj ne eblas ĝin elsarki elde Esperanto. Ĉiuj diskutoj pri reformoj delonge enkadriĝas ene de Esperanto. Samtiel, ĉiuj mortintaj lingvoprojektoj kaj la emo mem al artefaritaj lingvoj estas parto de la Esperanta kulturo.

Kiam ekzistis la unuaj periodaĵoj (‘La Esperantisto” kaj ‘Lingvo Internacia’), Zamenhof, la redaktanto, neniel malpermesis tian diskuton, eĉ se montriĝis ke li ne apogis ilin. Nun, tamen, ŝajnas ke tio fariĝas Esperanta dogmo kaj homoj aŭ timas aŭ furioziĝas se oni volas diskuti tion. Esperantistoj reagas kvazaŭ temas eĉ pri ia danĝero gvatanta kaj ekzilinda. Ili havas forte negativan sintenon. Estas pli ĝuste vidi la Esperantan reformemon kiel ion nek pozitivan nek negativan, sed kiel ion senrevene apartenantan al la Esperantaj historio kaj kulturo.

Tiu dogmo ankaŭ montriĝas kiel Esperanta antaŭjuĝo. Esperantistoj kiuj emas al reformoj estas malrespektataj kaj al ili oni neas eĉ la rajton esti esperantisto. Kiaj ajn tiaj esperantistoj estas, ili daŭre estas esperantistoj kaj ilia reformemo estu respektata kiel Esperanta fenomeno kiu ĉiam ekzistos. Grabowski iam estis reformema esperantisto. Lia kompilaĵo La Liro de la Esperantistoj havas ekzemple la konjunkcion “e, ed” anstataŭ “kaj”, sed la liro daŭre estis de la esperantistoj! Kaj Zamenhof ne provis malpermesi al Grabowski diskuti la reformojn en Esperantaj rondoj, kiel nuntempe faras multaj esperantistoj. La reformemaj esperantistoj daŭre estos esperantistoj tiom samrajtaj kiel la Fundamentaj, eĉ se ĉi lastaj deziras ekskomuniki la unuajn.

Oni povus argumenti, ke la grupo Esperanto ne estas la ĝusta loko por tiaj diskutoj; ke ekzistas aliaj grupoj por gramatikaj diskutoj. Tio nepravigeblas, ĉar oni devas limigi la temojn en celhavaj grupoj. La grupo Esperanto estas enorma, kun multege da homoj kaj multege da interesoj. Tie oni ne limigu temojn. Eventoj, gramatikoj, kulturo, ĉio perEsperanta kaj porEsperanto enkadriĝas kiam 20 mil homoj kuniĝas sub la sola vorto Esperanto. La plej granda Facebook-grupo je ne estas “Esperanto – praktikado”, “Esperanto – lernado” aŭ “Esperanto – amuziĝo”. Ĝia celo estu disa kaj ampleksa. Oni malpermesu nenian diskuton. Malpermesi paroli pri reformoj estas evidenta cenzuro. En demokratia Esperantujo, oni ne baras temojn. 

Krome, ekzistas diferenco inter reformi kaj diskuti pri reformo. Ekzemple oni parolas pri reformo de la skriba portugala lingvo por ke ĝi fariĝu pri proksima al la parola. Ĉu reformo okazas? Ne. Sed oni diskutas kaj neniu silentigas.

Se Esperanto estas vera lingvo, oni neniel devus timi tian priparoladon. Oni parolu kiom multe oni volas. La tuto de la parolantaro subjektive decidu, kio prosperos, se io prosperos.

Stato

Kia brazila registaro en 2018?

Oni ne sukcesos igi min fidi tiujn homojn kiuj eksigis Dilman kaj provas ajnamaniere malpermesi, ke Lula kaj lia partio revenu al la brazila registaro. Tiuj brazilanoj kiuj faras tion dum la lastaj jaroj estas aŭ (1) konservativuloj aŭ (2) homoj kiuj pensas ke milita interveno kaj diktaturo estus bona por Brazilo aŭ (3) homoj devenintaj elde riĉaj familioj, por kiuj la sociaj programoj neniel utilis kaj tial ne komprenas ĝian gravecon.

La partio de Lula kaj Dilma estas klare demokratia partio kaj ne subtenus nostalgion al la milita periodo, kiel ofte vidiĝis sur la opoziciaj paroladoj.

Ĝuste sub ilia registaro, GLAT-komunumo akiris formalan egalrajtecon, dum plejparto de la opoziciuloj, ligitaj al konservativaj eklezioj, barus tion ajnakoste.

Se, en 2018, Brazilo havos en la registaro tiujn homojn kiuj eksigis Dilman, tiam tiu ĉi lando jam atingis la amaran putofundon.

Stato

Literaturo + enkarniĝo + brazila spiritismo + esperantismo

La fruaj originalaj romanoj kiuj parolas pri reenkarniĝo (kaj mi povas memori almenaŭ du kiujn mi legis antaŭnelonge: Lilio kaj Nova Sento) neniel helpas malkonstrui la ligon inter spiritismo kaj esperantismo. Mi eĉ eksupozas, ĉu tiu literatura religieco iel kontribuis, antaŭ pli ol cent jaroj, al ekalligo de la brazila spiritismo al esperantismo.

Stato

La indiana genocido ne finiĝis

La fakto ke ankoraŭ hodiaŭ latinamerikanoj havas grandajn organizojn kiuj okupiĝas esence pri la kristanigo de indianoj (daŭrigante la laboron de la malnovaj portugalaj kaj hispanaj klerikaroj de la 15-a, 16-a, 17-a jarcentoj…) montras, ke nia socio ne estas tiel diferenca de la iamaj. Ne ekzistis ĝis nun vera rompo en la historio. Kiel mi jam diris antaŭe, la indiana genocido ne estas pasinta afero, sed plu nuntempa, sen interrompo ekde la komenco.

Stato

Rasismaj tendencoj de spiritismo

Mi ne scias, ĉu esperantistoj konscias, sed spiritismo, tiu religio de kiu multaj brazilaj esperantistoj estas anoj, havas rasismajn tendencojn. Kiam mi legis iujn spiritismajn librojn (mi legis la Esperantajn versiojn), mi tuj perceptis, ke iuj bazaj ideoj de spiritismo kondukas facile al rasismo. Ekzemple, spiritistoj defendas ke ekzistas perfekteco-skalo, kaj ke spiritoj lokiĝas en tiu skalo. Allan Kardec mem, la fondinto de spiritismo, aŭdacis plurfoje diri, ke negroj estas subevoluintaj spiritoj. Tial, mi tre malmulte miras kiam mi vidas ke spiritistoj havas tiel grandan emon proklami sin mem kiel la enkarniĝon de gravaj, blankaj multe evoluintaj eŭropanoj. Oni volas esti la enkarniĝo de imperiestroj, ne de vasaloj. Spiritistoj bonvolu prezenti al mi kiom multas la mediumoj kaj ĝenerale la spiritistoj kiuj emas esti la enkarniĝo de iu sklavo (sklavigita homo) sur galero meze de Atlantiko! Ne! Ĉar tion ili suferis por elpagi siajn tratempajn erarojn survoje al perfekteco. -_-

Stato

NELOGIKAJ SEKVOJ

Interese scii, ke ĝuste la centrisma regado de la inkaa kaj azteka imperioj faciligis la hispanan konkeron kompare kun la portugala konkero en la homamasoj malcentrisme troviĝantaj ekde la atlantika marbordo. La konkerantoj “amikiĝis” kun la imperiestroj por faligi la imperion per faligo de siaj estroj; taktiko kiun oni nomas “translatio imperii“.

Laŭŝajne, ilia imperia organizado devus agi kontraŭe: malfaciligante la konkeron. Okazis, tamen ke la indianaj imperioj estis, kiaj estas ĝenerale imperioj, opresa konstruo, malamata de multaj subjungitoj. Multaj popoloj submetiĝintaj al inkaa aŭ azteka imperioj tute ne emis malhelpi la falon.

Stato

PRI NUNTEMPA ENRETA INSTRUADO DE ESPERANTO

Unue, ideoj malmulte movas la mondon. Nur interesoj kaj historiaj aranĝoj movas ĝian akson.

Due, esperantistoj volas, ke ĉiuj (aŭ almenaŭ multe da homoj) lernu Esperanton, sed ili provas konvinki la mondon per ideoj. Tial ili interrigardas kaj demandas, kial la mondo ne akceptas la ideon kiun Esperanto ofertas.

Frapa ekzemplo: YouTube estas en multaj landoj (ankaŭ en Brazilo) la ĉefa motoro de la aŭdvidea mondo. Ekzistas, por brazilanoj, enorma (vere impona) kolekto de materialo por lerni la anglan kaj aliajn naciajn lingvojn. Rapida serĉo pri Esperantaj lecionoj igas nin percepti kiom povra estas la esperantista provo instrui Esperanton al portugallingvanoj. Se la brazila retularo, vaste kutimiĝintaj al aŭdvidea mondo, dezirus vere esperantistiĝi pro aliĝo al ideo, ili rapide seniluziiĝus kaŭze de kompleta manko de instrumaterialo. Ĉu oni vere kredas, ke homoj lernos lingvon per unu sola, foje teksta, rimedo? Nur Lernu kaj aliaj unuopaj paĝoj ne sufiĉas. Instrumaterialo devas ekzisti kiel fiŝoj en maro.

Mi estas ja rezulto de enreta instruado. Se ekzistus neniu enreta materialo, mi neniam estus lerninta Esperanton. Sed, antaŭ ol mi sentis min komforta en Esperanto, mi devis trabati vojon tra nebula kolekto de disaj, foje rompitaj, enretaj materialoj. Kiom da homoj paciencus fari la samon? La nuna brazila esperantista mondo (kaj la esperantismo ĝenerale) tute ne disponas rimedojn instrui brazilanojn (kaj nacilingvanojn ĝenerale).

Apenaŭ ekzistas bona materialo por lerni Esperanton enrete. Neniel surprize, ke malmulte akceptas la defion lerni ĝin en tiuj cirkonstancoj. Ankaŭ miaj hejmaj provoj estas nura amatora klopodo ŝtopi la mankon.

Stato

La korupto, la hipokriteco de la brazila politiko kaj la eksigproceso de Dilma

8 ministroj, 25 senatanoj, 37 deputitoj, 3 ŝtatestroj kaj 1 juĝisto!

Jen pri kiom da koruptaj brazilaj politikistoj la Supera Kortumo (STF) komencas proceson. Kaj tiu listo ankoraŭ ne estas kompleta. Oni ne komencis proceson kontraŭ la prezidento, ĉar la Konstitucio tute malpermesas. Kontraŭ prezidento povas nur eksigproceso, kio tamen ne okazos, ĉar tiu fiulo jam estas tie kaŭze de alia harplena eksigproceso.

En tiu ĉi malbela tago, speciala fakto tiklas la sagacan observanton. La brazila Konstitucio diras, ke la respondeculoj pri eksigproceso estas la senatanoj. Deputitoj voĉdonas nur por rajtigi la komencon de la proceso, sed la juĝistoj mem estas la senatanoj. Brazilo havas 81 senatanojn. Nun la Supera Kortumo volas procesi kontraŭ 25 el ili. Tio egalas 30% de nia senato. La samaj kiuj kriis kontraŭ ia terure korupta Dilma nun trapasos saman itineron.

Movoj tamen jam vidiĝas iliaflanke. Ili volas novan Konstitucion por 2018. Sub la preteksto, ke la nuna Konstitucio ne plu aktualas, ili volas modifi la brazilan leĝaron kiu permesas nun iliajn procesojn. Homoj kritikas Dilman, sed estis kaŭze de leĝoj aprobitaj dum ŝia registaro, ke ĉiuj tiuj procesoj komenciĝas. Oni bone diras, se oni diras, ke la eksigproceso de Dilma ne rilatis speciale al ia ŝia korupteco nek al la malbona ekonomia situacio de Brazilo. Ŝiaj opoziciantoj nur profitis de la malbona momento por provi bremsi juĝistajn procesojn kiuj atakis ilin fronte. Nun ni vidas, ke ili ne tute sukcesis.

Stato

Prononco de la finaĵo -as far brazilanoj

Dum voĉregistro mi perceptas, ke mi ne prononcas la verbfinaĵon -as kiel /as/ sed kiel ion similan al /əs/, /əz/. Kaj vere la angla vikipedio diras, rilate la portugalan lingvon, ke “In Brazil, [a] and [ɐ] are in complementary distribution: [ɐ ~ ə] occurs in word-final unstressed syllables“.

Kiam mi klopodas bone malfermi la buŝon, ŝajnas, ke mi sonas tro robote.

Stato

La plursignifeco de la vorto esperanto

Malfacila demando: ĉu per “la esperantoj” de la verso “Per laboro de la esperantoj“, en la poemo La Espero (1891), Zamenhof celis esperhavantojn aŭ esperantistojn (esperantoparolantojn)?

Se en la zamenhofa poemo esperanto estas esperantoparolanto, kion diri pri la revuo kiu ekzistis ekde 1889 kun la nomo “la esperantisto”? Ĉu la du signifoj kunekzistis aŭ Zamenhof celis esperhavanton? En 1890, en la sekcio “Respondoj al la amikoj”, el la revuo Esperantisto, la vorto “Esperanto” ne signifis por Zamenhof “esperhavanton”, sed nur lingvon kaj malnovan pseŭdonimon. Alie li ne dirus, ke “la nomo ‘Esperanto’ estas per si mem tute senlogika“. Jen kion li klarigas:

Se ni volus intence elpensi ian nomon por nia lingvo, ni povus sendube trovi multe pli konvenan kaj pli logikan nomon ol “Esperanto”; sed la nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio: Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon: “Esperanto”; la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata “la lingvo internacia proponita de Esperanto”. Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon “lingvo de Esperanto” (die Esperanto-Sprache); aliaj esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple “la lingvo internacia”, “la internacia”), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis nenion difinitan (ĉar sub “lingvo internacia” oni povas egale kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto “Esperanto” (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj aŭ artikoloj uzadi simple la solan vorton “Esperanto”, ekzemple “la afero Esperanto”, “skribi en Esperanto”, k.s. Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris al la afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ ĉesis uzadi mian pseŭdonimon, kaj ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo “Esperanto” estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon? La plej grava estas tio, ke sub tiu ĉi nomo nia afero estas jam iom konata en la mondo, dum alia nomo estus por la publiko tute nova, kaj la fruktoj, kiujn ni jam gajnis, estus nun perditaj.

Probabla kronologio
Unuaj du jaroj?      Plej fruaj tempoj    Iom poste Nuntempe 
kaŝnomo  lingvo lingvo, esperhavanto (kaj esperantisto?) lingvo kaj esperhavanto
Stato

O pensamento colonizador continua conosco

Se realmente é importante ter um país com limites bem definidos em mapas e se o pensamento colonizador fosse algo passado, então já de muito os latino-americanos teriam decidido romper a integridade política de seus países para criar nações indígenas nas regiões onde eles ainda são maioria.

Facilmente poderia ser criado um país indígena entre o Brasil e a Venezuela. Estes dois países, em vez de tentarem impor o estilo de vida brasileiro ou venezuelano (ou seja, o estilo europeizado de viver), ofertariam ajuda à formação desses países. O maquinário da “civilização” só seria oferecido na medida do desejado pelos povos indígenas. E as nações indígenas continuariam a merecer sua existência, mesmo se decidissem aderir à mania europeia de criação de cidades. Igual liberdade seria dada aos milhões de indígenas quechua que moram entre a Bolívia e o Peru. Um país independente quechua, tendo a língua quechua como oficial, seria criado sem problemas.

Mas que nada! Não há progresso humano. O que há é o pensamento colonizador colado na mente dos latino-americanos, de tal forma que são incapazes de “serem menores”. A nossa desfaçatez latino-americana (que ama a herança do colonizador europeu), está nua quando apontamos os erros europeus na colonização. Nossa cumplicidade é do tamanho da ambição que não consegue pensar na existência real de países indígenas. Continuamos a querer que toda a diversidade indígena seja resumida apenas no termo genérico “índios”, engolfados nas nossas nacionalidades ainda em processo de formação.

Stato

REVOLUCIO

Armitaj revolucioj jam montriĝis nekapablaj realigi tion al kio ili estiĝis. Kial? Ŝajnas al mi ke la problemo estas komplika. Eble kuŝas mem en la homa esenco. Ĉu vere ĉiuj homoj volas ĝeneralan egalecon? Ekzisti elito kaj esti parto de ĝi estas ĉiam tro alloga. Eĉ se unu aŭ alia gvidanto havas sinceran deziron helpi la socion progresi, eĉ tiam la homoj ĉiam koruptiĝas kaj gvidantoj nenion povus fari krom cedi. Kaj per revolucioj la povo nur transiras de mano al mano. La vera revolucio kiu povas ŝanĝi ion definitive estas la edukado. Edukadon ni portas dum tuta vivo kaj ĝi daŭre influas nin kaj la socion kie ni vivas. Se ĉiuj infanoj kiuj estas en nun lernejaĝo povus havi bonan edukon, tiam ni jam estus ekkonstruinta revolucion, sen neniu armeo krom libroj.

Tial niaj individuaj armiloj devas esti ne revolveroj, sed edukaj iniciatoj

Stato

Ekscesa romantikismo

Mi jam legis almenaŭ dek el la originalaj romanoj publikigitaj de la fruaj pioniroj, konsiderante frua pionireco tiun kiu iras ĝis la 1930-aj jaroj. Por legi tiuperiodajn romanojn bezonatas persisto kaj celo, ĉar ili estas aĉe romantikaj. Ili ĝenerale plenplenas da bigota religieco aŭ da entute malverŝajnaj dialogoj. Malmultaj sukcesis doni ĝuon al mi. Mi legis pli por informiĝo ol por ĝuo.

Mi opinias ke el inter tiuj kiujn mi legis elsaviĝas nur “NOVA SENTO”, de Tagulo (duone religia kaj duone sciencfikcia). Mi memoras ke mi ankaŭ ŝatis la romanon La vila mano, sed jam pasis iom da tempo de kiam mi legis ĝin.

La Torento-trilogio ankaŭ estas, laŭ mi, paradizo de sobreco, se ni komparas kun la romantikaj ekscesoj de Vallienne kaj Luyken.

Stato

Tago de la Mortintoj en Brazilo

tago-de-la-mortintoj

En Brazilo, la 2-a de novembro ne estas Tago de la Mortintoj, sed Tago de la Finiĝintoj (Dia dos Finados). Jes, estas la sama afero. Tiuj, kiuj finiĝas estas certe la mortintoj. Temas pri eŭfemismo, tio estas, stilfiguro, konsistanta en la uzo de nepreciza dirmaniero, por mildigi la krudecon de la ĝusta vorto, laŭ difino de PIV. Ĉu la vorto mortinto estas kruda al brazilanoj? Probable jes. Se iu demandas “Kiel fartas via avino” sen scii, ke la priserĉata maljunulino jam mortis, kaj responde ricevas la frazon “mia avino mortis” aŭ “mia avino estas mortinto”, certe tuj poste pardonpetos pro la demando. La respondo “mia avino mortis” indikas ĝeniĝon pri la demando kaj nekono rilate la morton. (envere la dua respondo neniam okazus, ĉar la vorto “mortinto” tiufraze povus kaŭzi ridigon, pro nekutimeco diri ke “iu estas mortinto”. Oni ĉiam diras, ke “iu mortis”) Ĉu tiu eŭfemismo okazas nur en Brazilo aŭ ankaŭ alilande?

P.S.: En Brazilo, nur katolikoj memoras tiun tagon. Envangeliistoj, ne.

Stato

Acordão nacional

O “grande acordão” do STF, PMDB/PSDB e toda a cambada conservadora continua a todo vapor. E imaginar que às vezes somos ingênuos de acreditar no voto popular. Não, o voto não sobrevive à violência política. Temos apenas uma aparência de democracia. Nesse momento de estresse político, as instituições brasileiras foram colocadas à prova e não resistiram. Mudaram de feição, como um camaleão. – Quem paga o pato? um eco pergunta constantemente. O discurso do combate à corrupção é apenas um véu de hiprocrisia pra encobrir as brigas pelo poder. “É um acordo, botar o Michel, num grande acordo nacional.”

Mas o pior disso tudo, eu constato pela enésima vez, é que a cambada conservadora de políticos não é uma construção artificial. É um reflexo fidedígno da podridão de nossa sociedade. A sociedade brasileira é assim: machista, homofóbica e autoritária, fanaticamente religiosa, preconceituosa com negros e indígenas e xenofóbica com tudo o que não é europeu e branco. Caiam os fundamentos dessa sociedade decrépita! A bolha do macho incontestável se exploda irreversivelmente. A natural imprecisão de gênero e sexualidade se torne evidente para as gerações que vêm à vida. As igrejas sejam fechadas por falta de frequentadores. Os templos sejam transformados em bibliotecas. Os livros sagrados sejam colocados ao lado das obras mitológicas. A negritude e o indigenismo ganhem prestígio. Os elos sul-sul se intensifiquem e os antigos fluxos econômicos-culturais se desvaneçam a uma posição secundária. Que nasça um novo Brasil, porque o que aí está é carne velha.

Stato

Literatura Nobelpremio

Oni donis literaturan nobelpremion al kantisto! Plia pruvo, ke la literatura nobelpremio valoras nenion.

Se nun kantistoj estas ankaŭ literaturistoj, ĉu ankaŭ okazos inverse? Ili komponas por kanti sed gajnas premion kiu historie ligiĝas al la skriba, ne al la aŭda kampo. Ĉu ankaŭ nun poetoj kiuj origine verkas por deklami povos gajni premiojn en muzik-konkursoj? Ne malmultaj poetoj ŝatas zorgi pri ritmo kaj belsoneco. Ili ne verkas por kanti, sed ĉar la verkado utilus eventuale por kanti, jen do. Se eblas profiti de la fluo muziko-al-skribo, same egale oni profitu de la alidirekta fluo, la skribo-al-muziko.