TIU ĈI PLACA POEMO

La sunradioj jam filtriĝas oblikve inter la branĉoj.
Baldaŭ la astro malaperos
malantaŭ la montaron kiu garnas la urbon.
Mi sentas, ke mi ne apartenas al tiu vespero.
Mi estas homo destinita spekti.
Ŝajnas, ke la fortuno
apartigis al mi nur parton de tiu realo.
Tamen la malnovaj domoj kaj la preĝejo,
kune kun la statuo de la historiisto meze de la placo,
atestas, ke mi ne estas la unua spektanto.
Sidiĝinte tie,
sur placobenko de la urbo Marangvapo,
mi ampleksas min.
Mi estas tiel granda kiel mia korpo.
Mi ne scias la nomojn de la arboj,
nek konas la nomojn de la homoj
kiuj sidas en la apudaj benkoj.
Mi ampleksas mian korpon.
Lernejanoj pasas,
promenantoj pasas,
belaj viroj pasas,
aŭtoj kaj bicikloj pasas.
Homoj manĝas asaion en la alia placoflanko.
La vento alportas olean odoron de frititaj terpomoj.
Mi sentas, ke mi devas verki poemon.
Tiu momento ne ekzistos, se poemo ne registras ĝin.
Paperfolioj mankas.
Ĉu estas sekure elpreni la tekokomputilon?
Ne. Tia sekura Brazilo ankoraŭ ne ekzistas
kaj poemoj ne donos al ĝi konsiston.
Sur la marĝenoj de malnova numero de la universitata ĵurnalo,
mi skribas kelkajn frazojn kaj muldas kopion de la realo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *