FEK’ AL ZAMENHOF

Fek’ al Zamenhof kaj lia anĝela aŭreolo!
La junulo kiu mortis pro superdozo
antaŭ ol fariĝi trikdekjaraĝa;
ĉu li perdis ion?
La mondo, parfumitaj vivamantoj, estas sterkamaso.
Ĉu la homaro meritas epitafoverkon?
Esperantistoj amas ampoemojn.
Epitafo verkita de samideano parolus pri la floroj en la ĉerko,
dum la karnoputreco restus necitita.
Mi ofertos kuiritajn manojn de poetoj.
Esperatistoj suĉu la spicitajn fingrojn.
Kiu tro amas la vivon, ne meritas vivi.
Mi devus ekfumi po du cigaredpakojn ĉiutage.
Mia najbarino fumis po tri pakojn.
Ŝi mortis jardekojn pli aĝa
ol la polo-hebreo-ruso-litovo-esperantisto.
Al nia erao apartenas
pafilo, kuglo kaj kranio kun truo ĉe frunto.
Tiuj kiuj aŭdacas paroli pri amo en la nuna epoko
meritas morton per palisumo,
kiel martiro kiu pruvas nenion
krom ke la homaro ne elspezas larmon por savi pacpredikanton.
Mi devus ekdrinki ĝis konscioperdo,
laŭ la minimuma parametro de 80% da alkoholo.
Ĉiuj pacifistoj eniru proprainiciate gaskameron.
Ĉu ni atendas novan mondmiliton?
Ĉu ekzistas stadio pli suba ol la homa?
Mi devus ekkonsumi pezan drogon,
eble kokainon.
Kiam la suno voros ĉi tiun planedon,
neniu registro postvivos.
Esperantistoj volas konkeri la mondon sen armiloj.
Ilia societo de idealaj bonkoruloj
tremus pro pugnado inter pluŝaj ursoj.
Mi devus ĉiam porti ŝargitan revolveron ĉe mia zono.
Esperantistoj estas tro korektaj.
Herbovoruloj kiuj kompatas sencerbajn bestaĉojn.
Mi devus bredi vegetaranojn kaj veganojn
kaj manĝi ilin laŭ antaŭbrazila etiketo.
La homaro..!
Kio estas homaro?
Kadukuloj inventis la terminon.
Bone, ke Zamenhof mortis frue.
Liaj maljunulaj predikoj detruus la lingvon.

PENSO

Mi ne plu insistos pri esperantigado.
Kiel homo tro laca pro siaj provoj konvinki,
mi forlasos la unuajn intencojn
kaj fermiĝos ĉirkaŭ mi.
Sufiĉe integra en mi mem,
mi proklamos la aferon tro alta al aliuloj.
Mi pensos pri Esperanto,
per Esperanto, tra Esperanto.
Pensoj orbitas ĉirkaŭ pensoj.
Pensoj apud pensoj. Pensoj ĉe pensoj.
Pensoj tuŝas pensojn.
Pensoj kolizias kun pensoj.
Pensoj miksiĝas.
Pensoj kun fragmentoj de pensoj.
Pensoj kaj kaoso.
En la principo, estis punkto.
Kaj la punkto estis verda.
Kaj la punkto estis en gimnazio.
Kaj la punkto estis Zamenhof.
Sed bum!
Ĉiu punkto eksplodas deinterne.

REVOJ SENFUNDAMENTAJ

Mi ne scias, kion pensi pri Esperanto kaj ĝiaj parolantoj.
130 jaroj kaj kio?
Oni ankoraŭ aŭdacas paroli pri mondproblemo post jarcento!
La lingvo mortis en 1917.
Ni kolektu subskribojn kaj postulu.
Ni kreu asocion, klubon, planon, projekton, itineron.
Organizi organizaĵojn per organiza organizado.
Ni planu, replanu, repensu, rediskutu,
ree eltiru niajn harojn por malkovri magian formulon.
Unu el la plej doloraj flankoj rilate esperantismon
estas vidi siajn anojn vipi sin,
unu la alian reciproke, en provo trovi kulpon en siaj vicoj;
dum la mondo, per sia kruda, pragmata realo,
senapelacie reĵetas la lingvo-donacon.
La dua plej dolora estas konscii,
ke, eĉ se neniu kverelo ekzistus,
kaj ĉiuj fortoj, de ĉiuj esperantistoj, kunfluus,
eĉ tiam la esperantistaro ne atingus minimumon el la
celo, defio, deziro, ambicio, ŝarĝo tro granda,
kiun la lingva movado alproprigis al si.
Nenio nova kreiĝis post 1917.
La lingvo eksplodis
kaj, post tiam, ĉiu esperantisto estas ero.
Mi ne scias, kion pensi pri tiuj partikloj.
Se Zamenhof vivus, mi premus lin doni respondon.

ELĈERPOJ EL MIA TAGLIBRO

Zamenhof havis dudek sep jarojn kaj publikigis lingvon.
Se mi al gajuloj iras, mi iras sen lingvoprojektoj.
Mi publikigas ĉi tiun poemaĉon
kaj havas preskaŭ dudek sep jarojn.

En kiu punkto de tiu itinero mi perdis mian junecon?
Mi vidas la junularon kaj ne trovas min ano.

Iliaj korpoj allogas, sed
la facila ridado, la malpeza konversacio
estas fremdaj al mi.

El inter la maljunuloj, mi estas la plej sentakta.
Mi ne lernis la arton diri mojosan aferon en mojosa momento.

Homoj promenas ĉe marbordo kaj gustumas glaciaĵojn.
Mi konjektas pri la vivo en aliaj planedoj.

Zamenhof mortis kaj mi ankoraŭ atendas,
ke la brazilaj Esperantaj spiritistoj eltombigu la majstran menson.

Se mi devas esti io, mi ne akceptas esti malpli ol
la enkarna surogato de Edmond Privat, Ivo Lapenna aŭ William Auld.
Sed mi vivis kiam la skoto mortis.
Ne eblas tiela korpoŝanĝo.

La mondo bezonas zamenhofojn.
La mondo havas min.
deal with this

Ĉiuj volas esti la sekva lamao
la sekva Einstein
la sekva mi-havas-ion-eksterordinaran-por-la-mondo

Kio estas la mondo?
Junuloj ne demandas pri la esenco de la mondo dum ili seksumas.

POEMO SEN SEKVOJ

Tiu ĉi poemo
povas plenumi nenion efektivan kontraŭ la tajdo.
La akvodunoj invadas la kontinenton,
perfortas la esperojn de generacioj post generacioj
kaj dronigas homojn sen demandi ties nomojn.
Eĉ se la kaatingo transformiĝus en maron
kaj la kangasistoj estus piratoj,
la temo ne diferencus.
Kolerigas min la historiolibroj kun siaj gravaj okazaĵoj,
siaj eminentuloj eterne ankritaj en la homara memoro.
La historio ne registros la nomon
de la adoleskanto kiu mortas pro pafo,
ĉe brazila favelpado.
La historio ne registros la ploron de la patrino,
nek la malriĉan procesion ĝis la kvartala tombejo.
Same nenion registros ĉi tiu poemo.
Abomenindas la arto kiu prikantas nur belajn pejzaĝojn
kaj blindas antaŭ la realo.
Abomenindas la Esperanta poeto kiu verkas pri ideala mondo
dum la idealismo mortis kun Zamenhof.
La lingva panaceo, de samlingvanoj kiuj trovas pacon,
silentiĝu.
La centjara retorikado,
kun delira venkpromeso kaj universala amikeco
senutiligas la memoron de dekkvinjara vivolongo.
Mi devintus esti la sennoma knabo,
meze en la procesio.
Kaj se Zamenhof aŭdacus paroli pri sia lingvomiksaĵo,
mi leviĝus viva por pugnofrapi lin.

Bildo

Zamenhof fumas cigaredon (1906)

Laŭ Marjorie Boulton iu doktoro “insiste petis, ke li ĉesigu la fumadon kaj li multe penadis tion fari sed li trovis ke li ne povis labori sen cigaredoj. Tiu nervoturmentado iĝis tiel suferiga, ke li komencis fumi denove dirante ke li preferas pli fruan morton ol senutilan plilongigon de la vivo”.

Foto de la 26-a de aŭgusto 1906, en Frankfurt am Main, Germanio. Fotografisto nekonata.

Politika sinteno de Zamenhof

Ĉu iu volis eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto kaj mi malpermesis al li? Ĉu iu volis fondi ian gazeton, entrepreni ian propagandon kaj mi malhelpis al li? Ĉu la esperantistaro volis ion decidi pri Esperanto kaj mi diris: “haltu, mi estas la mastro de la afero”? Ĉiuj esperantistoj scias tre bone, ke mi neniam faris ion similan.

Zamenhof, 1903, revuo Lingvo Internacia

…konante mian agadon kaj mian rilaton al Esperanto en la daŭro de 20 jaroj, la esperantistoj povas esti tute trankvilaj: mi neniam surprizos ilin per ia arbitra ŝanĝo en la lingvo, por kiu mi, simile al ĉia alia esperantisto, jam delonge havas nenian rajton; neniam mi altrudos al ili mian personan deziron; kaj se eĉ mi volus iam freneze fari tian senrajtan kaj pereigan faron, ĉiuj esperantistoj povas kontraŭmeti al mi la Bulonjan Deklaracion kaj diri: “ni ne permesas”.

Zamenhof, 1907, La Revuo

Kia estis la politika sinteno de Zamenhof?

La impreso kiun mi havas per legado de liaj originalaĵoj estas, ke Zamenhof ne havas ferajn politikajn konvinkojn. Li estis elasta homo. Li apenaŭ (preskaŭ neniam) tuŝas politikajn temojn rekte. Ni povas koni lian politikan sintenon nur malrekte, per liaj agoj.

Unue, Zamenhof estas altgrade demokratia homo. Li tenis sian demokratian sintenon ĝis la lastaj cirkonstancoj. Mirigas min, ke li, dum la redaktorado de la revuo La Esperantisto, ne nur ne hezitis publikigi opiniojn kontraŭajn al siaj propraj opinioj, sed ĝuste al la kontraŭaj donis apartan elstaran diskonigon. Li presigis disonancan opinion kaj tuj poste donis respondon, ĉiam klopodante konvinki per logikaj argumentoj. Ni ne trovas Zamenhofon donanta desupran decidon. Ni ne trovas lin senrevene firma al siaj propraj interesoj. Eĉ kiam konsiderinda parto de la tiutempa esperantistaro (1893-1894) premis lin ŝanĝi Esperanton, li cedis kaj ne fuĝis al la premo per senkulpigoj. Li iris rekte al la petita celo, malgraŭ ke palpeblis (la tekstoj montras) lia deziro rifuzi kaj fari neniun reformon. Zamenhof ĉiam volis reprezenti. Kaj li estis bona reprezentanto. Eĉ sen havi mandaton, li, en la revuo La Esperantisto, insistis esti reprezentanto. Ĉion li volis decidi kune, ĉiam li volis scii kion la publiko volas. Li volis jam de la unua libro porti nur unu voĉdonon. Dum la sekvaj jaroj li provis per pli ol unu rimedo krei demokratiajn esperantistajn instituciojn kie decidus la plejmulto, ne li, la iniciatoro.

Do, antaŭ ĉio Zamenhof tutcerte ne subtenus diktaturon. Kia ajn estis lia politika sinteno (kiu estis subtila), ĝi estis ja demokratia. Mi ankaŭ aldonus, ke li estis modera laŭ lia “politika sinteno”. Kiam la rusa cenzuro tute malpermesis lian agadon ĉe la revuo La Esperantisto (grava organo ĉar tiam estis la ununura ligilo inter esperantistoj) li en la revuo nur eksponis la konstaton kaj bedaŭris la okazaĵon. Li ne alvokis la abonantojn al “radikalaj protestoj” aŭ al io simila. Li tiam nur skribis “ni esperas, ke la cirkonstancoj pli aŭ malpli frue pliboniĝos”. Li ne skribis ardan riproĉon kontraŭ la cenzuro nek la tiama registaro.

Pli specife parolante, ni povus demandi, ĉu Zamenhof subtenis/subtenus kapitalismon aŭ komunismon. Unue, mi devas diri, ke mi mem ne povus doni bonajn klarigojn pri tio, ĉar mi ne konas profunde kio estas komunismo nek kapitalismo. Miaj konoj estas supraĵaj. En estonteco mi legos pli kaj lernos. Tamen, per miaj supraĵaj konoj, mi povas diri, ke Zamenhof kredis kapitalismon konforma al ia progreso. Mi ne dirus, ke li opinias/opinius kapitalismon bona, ĉar neniun maljustaĵon li subtenus nur por plu resti kohera kiel adepto de ia ismo. Sed en liaj klopodoj disvastigi Esperanton, Zamenhof ripete montras sian fidon al kapitalismaj iniciatoj. Li provis pli ol unufoje krei merkatan institucion, kiu ne vivus nur per “oferoj”. Li malferme kaj sen hezito parolis pri “altiro de riĉuloj kaj kapitalistoj” kiuj helpus al la movado.

Tiel do, per miaj lastaj legadoj, mi resumus jene lian politikan sintenon: ĉiam demokratia, ĉiam modera kaj kapitalismema sen malferma aliĝo al politikaj pens-skoloj.

MORTO SEM LÍNGUA

Tem um caixão na sala.
E um corpo também.
Dizem que o nome é Zamenhof.
Quem foi esse alguém?
Dente de gente morta,
lábio de gente morta,
bochecha de gente morta.
Mas a língua morreu?
Arrancaram o membro que falava
e colocaram num frasco com formol.
Pode uma língua pronunciar sozinha a letra ‘p’ de Polônia?
Olha, a língua do defunto
agora tem o mundo como boca.
A língua tocou os montes de granito,
que tinham bases fixas em maciços gengivais.
Tocou o céu e saiu um gemido celestial.
Mas esse poema não é cristão.
O defunto desceu aos infernos,
porque se cansou dos frios temperados
e queria viver na quentura tropical.
É um defunto que bem podia ser brasileiro.
Por que a boca da terra comeu um morto
que não podia reclamar de ser comido
por terem lhe roubado a língua?

10 sintenoj de Zamenhof

10 sintenoj kiujn Zamenhof ekinjektis kiel kulturan parton en sian kreitaĵon kaj heredigis al esperantistoj de ĉiuj epokoj:

1 – ardan, partiecan kaj argumentoplenan defendadon favore al Esperanto;
2 – projektemon (se unu projekto fiaskas, alia versio B, C, D, E… disponeblos);
3 – esperon al ia venko kiu venos frue aŭ malfrue;
4 – opinion, ke la afero ne sukcesas, ĉar mankas influ-/mon-havaj homoj;
5 – opinion, ke ekzistas homoj (aŭ socio mem) kies persona progreso ne kongruas kun Esperanto kaj ke ĝuste tial ili ne volas akcepti ĝin;
6 – varbemon, ĉar la afero bezonus ĉiam pli da homoj;
7 – senhezitan kredon, ke (eĉ sen esti perfekta) Esperanto estas tamen la plej bona elekto por internacia lingvo, el inter ĉiuj ebloj;
8 – literaturemon, ĉar literaturo estus pruvo de la vivanteco/disvolviĝo de la lingvo;
9 – ekscesan estimon, preskaŭ religian, al la ideo de lingvo internacia (nia sankta afero);
10 – demokratian neŭtralecon (respektan aŭskulton kaj liberan diskonigon de opinioj kiuj iris rekte kontraŭaj al lia opinio).

Citi

La dependo de la lingvo de l’ volo aŭ de l’ talento de mia propra persono aŭ de ia alia aparta persono aŭ personaro—tute foriĝos. La lingvo tian estos tute preta en ĉiuj plej malgrandaj ĝiaj partoj. La persono de l’ aŭtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Ĉu mi post tio ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos,—l’ afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de l’ sorto de tiu ĉi aŭ tiu persono.

Zamenhof, 1888, en la Dua Libro.

ALTERNATIVA VERSIO

Kiam en 1500, la piedoj de maniokoblankaj poloj,
sub la gvido de la marŝalo Marko Zamenhof Polo,
tuŝis unuafoje nian plaĝon,
ili donacis al ni Fundamenton kiu devus daŭri jarmilon.
Ni reciprokis per ĉapelo el araoplumoj,
kiu daŭrus eble unu semajnon.
Kiam ili diris “saluton, bonaj indianetoj”,
ni diris “mas o que é que esse homi tá dizeno”?
Kiam en 1887, tupiaj eldonistoj publikigis broŝuron,
ĉiuj koloniismaj entreprenoj tremis pro timo.
La lasta kolonio, ĉiujn aliajn neniigonte,
parazitus homajn mensojn,
transformante pacajn patriotojn en verdajn fanatikulojn.

LA SILENTA BUSTO

Al kio utilas miliono da brazilanoj
se ili ne parolas Esperanton?
En la kaĝo de la zamenhofa dimensio
manpleno kuniĝas per malfortaj ligiloj.
Nekonatuloj intimiĝas en la konstato,
ke la idealo formortas.
Proskribitoj sen patrio,
eterne ekzilitaj for de la neniam ekzistinta socio.
La esperantistoj, rektaj reprezentantoj de rara pretendo,
iras senorientiĝe en stratoj plenplenaj de nacilingvaj vojmontriloj.
Sur la placo, la busto de la Homarano
ekzemplas silenton de cent jaroj.
La 14-a de aprilo de ĉi tiu jaro
pasos kiel pasas buso laŭ banala itinero.
Indiferentuloj preteriros la statuon
kaj neniu minimuma memoro ekzistos en iliaj brazilaj mensoj.