REGISTRITA SENPERMESE

Foje, vortoj nur bezonas buŝojn kiuj prononcu.
Sen skribilo. Sen papero. Sen registro.
Vortoj kiuj vivas nur la tempodaŭro de sonemisio.
Venas la vento kaj ili jam foriras laŭflue.
Mesaĝoj kiuj destiniĝas al unuopaj oreloj,
monopoligitaj de unikaj alparoloj.

Foje, ni nur bezonas vorton, ĉar la mondo apartenas al ni.
Sed la vortoj restas en vortara stato.
Sen deklinacioj. Sen konjugacioj.

Stato

Envortarigo

Brazila gramatikisto diras kaj mi samopinias: vorto estas en vortaro ĉar ĝi ekzistas kaj ĝi ekzistas ne ĉar ĝi estas en vortaro. Iuj Esperantaj vortaristoj devus lerni tion kaj ĉesigi la manion inventi vortojn. Unue okazu la uzo, poste la envortarigo.

Mi scias, ke historie okazas la malo en Esperanto. Ĉu ni eternigos tiun konduton? Ni povas verki, traduki, paroli kaj krei tute freŝajn enhavojn per neologismoj. La internigo de la neologismoj tamen ne komenciĝu per vortaristoj, sed per la aktiveco de la uzantoj, dum la ago skribi, verki, paroli…  Laŭ mi, jam pasis la tempo kiam niaj vortaristoj rajtas esti vort-inventistoj. La esperantistaro estas sufiĉe pova por krei kolektive, per demokratiaj reciprokaj influoj. Kiam tamen vortaristo proponas vorton, li/ŝi iel tirane volas doni finan vorton al diskuto kiu eble eĉ ne ekzistis ankoraŭ. La vortoj ekekzistu je la proprocio de la bezono kiun la kolektivo sentas.