LA HOMA MORTO

Mankas al ĉi tiu poemo esprimkapablo.
Homo sidis ĉe riverbordo.
Se riveroj havus okulojn,
ili plorus de sube malsupren,
vertikalen ĝis la nuboj.
Mankas al ĉi tiu poemo trafaj vortoj.
La itinero de la homa raso
perdas sencon ĉe la mizero de iu brazilangulo.
Maljunuloj konfesu esti akirinta mondoklarigon;
aliflanke, junuloj vivas nur por ripeti la samon,
sen vera progreso,
sen antaŭeniranta marŝo,
sen ŝanĝo inter generacioj.
Homoj rande de morto,
konfesu kompreni la mondon,
la homaran estontecon
kaj la homan esencon.
Aliflanke ĉio perdiĝas en griza pentraĵo,
sen arto.
Sed se ĉi tiu poemo estus alveninta al kompreno,
ĉu ĝi estus bela kiel helianto sen karna cerbo?
Sen homa nervosistemo?
Sen emocioj?
Sen rezono?
Infanoj ne sukcesos manĝi ĉi tiun poemon.
Mankas al ĝi sukero.
La interpretopotencialo de la vivo,
ĝia fortuno sur Tero,
rompas la homan mondeksplikon
kaj reduktas la universon al nigro kun brilaj punktoj.
Se la vivo estus alveninta al zenito,
homovelkado estus natura afero.
Sed homoj daŭre mortas sen volo morti.

NOMOJ

Planedoj estas sableroj, aŭ ŝtonoj, ŝtonetoj…
Se mi estus planedo, mi ne havus nomon.
Ĉu la tuto de la buŝaj sonkombinoj kapablas doni
apartan nomon al ĉiu aparta sablero de strando?
Inter miliardoj da planedoj, havi nomon estas indiferente.
Kial homoj ŝatas nomojn?
Ĉu la vakuo povas havi konsiston?
Homoj ne disponas tempon plene kompreni sin,
des malpli la universan funkcimanieron.
Oni devus doni al ni ion ajn, krom konscio.
Ŝtonoj vivas laŭ ŝtona vivocelo.
Homoj serĉas nehoman signifon.
Se mi estus homo, mi dezirus esti ŝtono;
fiksa, forta, dura, nefleksebla ŝtono
ĉiutage lavita de riverotorento.
Nia planedo ankoraŭ daŭras,
ĉar pro nia malgrandeco ni fariĝis anonimaj.
Se niaj nomoj ne estus memreferencoj,
ni ne estus ni mem.
Sennomaj antaŭ la ekstero, ni preterekzistas.
Ekstera inteligento donu nomon al nia ŝtono
kaj sammomente ni iĝos pasinteco.