NULO

La homa celo, amiko,
la plej granda el ĉiuj,
silentas kiam la vivo ĉesas.
Morto egalu neekziston.
Sen grizaj registroj sur ŝtonoj, papirusoj, paperoj, bitoj.
Kiel birdoflugo!
Homo estu kiel birdoflugo sur ĉielo.
Kiu spuro restas?
Kiun daŭrigon postulos la homoj
antaŭ la universa panoramo?
Sobriĝu, vermoj sur planedosurfaco!
Idiotaj steloj multas mutaj ĉirkaŭe.
La homa mizero postulas diojn.
Kompatinda homaro sen respondo.
La vivo, kiel facila koito, facile finiĝas.
La ambicio de maljunulo kiu vivas sole,
anonime inter siaj privataj pripensoj,
verkante epilogan klarigon pri la mondo,
ne malpli gravas ol agoj de imperiestroj.
Ni estas kiaj ni estas.
La vivofluo de nia kosmo ne generis alion pli indan.
En la homara historio heroeco ne ekzistas.
Ni bruligu librojn kaj memorojn.
La historio rekomenciĝas hodiaŭ.
Ni parolu pri kion ni faras kaj faros.
Ĉio pasinta alkondukis nin al nulo.
Ĝis nun, neniu homo mortis.
Neniu homo antaŭas nin.
Kiun tradicion ni imitos, se tradicioj ne ekzistas?
Ni estas la pioniroj de nia erao.

ĈU RACIA SERĈO?

Moviĝantaj supren, moviĝantaj suben;
Vertikale, horizontale kaj oblikve;
Okcidenten, norden, orienten, suden;
Plus estonte, ankaŭ nuntempe kaj antikve.

Alireblaj rekte, alireblaj kurbe;
Okulmove kaj manogeste, lange, lingve;
Grotofunde, kampe, envilaĝe, urbe;
Plus konkrete, flekseble, mole, paste, likve.

Serĉu en ĉiu vortigebla dimensio,
Kio vivsencon konsistigas, homracio!
Nenifara, ĉesa, halta kaj inerta…

Aŭ raciigon forbalau for de vi.
Preparfaza, baldaŭ-okazanta, preta…
Preta al kio, krom vegeti plu en viv’?