NOMOJ

Planedoj estas sableroj, aŭ ŝtonoj, ŝtonetoj…
Se mi estus planedo, mi ne havus nomon.
Ĉu la tuto de la buŝaj sonkombinoj kapablas doni
apartan nomon al ĉiu aparta sablero de strando?
Inter miliardoj da planedoj, havi nomon estas indiferente.
Kial homoj ŝatas nomojn?
Ĉu la vakuo povas havi konsiston?
Homoj ne disponas tempon plene kompreni sin,
des malpli la universan funkcimanieron.
Oni devus doni al ni ion ajn, krom konscio.
Ŝtonoj vivas laŭ ŝtona vivocelo.
Homoj serĉas nehoman signifon.
Se mi estus homo, mi dezirus esti ŝtono;
fiksa, forta, dura, nefleksebla ŝtono
ĉiutage lavita de riverotorento.
Nia planedo ankoraŭ daŭras,
ĉar pro nia malgrandeco ni fariĝis anonimaj.
Se niaj nomoj ne estus memreferencoj,
ni ne estus ni mem.
Sennomaj antaŭ la ekstero, ni preterekzistas.
Ekstera inteligento donu nomon al nia ŝtono
kaj sammomente ni iĝos pasinteco.

NULO

La homa celo, amiko,
la plej granda el ĉiuj,
silentas kiam la vivo ĉesas.
Morto egalu neekziston.
Sen grizaj registroj sur ŝtonoj, papirusoj, paperoj, bitoj.
Kiel birdoflugo!
Homo estu kiel birdoflugo sur ĉielo.
Kiu spuro restas?
Kiun daŭrigon postulos la homoj
antaŭ la universa panoramo?
Sobriĝu, vermoj sur planedosurfaco!
Idiotaj steloj multas mutaj ĉirkaŭe.
La homa mizero postulas diojn.
Kompatinda homaro sen respondo.
La vivo, kiel facila koito, facile finiĝas.
La ambicio de maljunulo kiu vivas sole,
anonime inter siaj privataj pripensoj,
verkante epilogan klarigon pri la mondo,
ne malpli gravas ol agoj de imperiestroj.
Ni estas kiaj ni estas.
La vivofluo de nia kosmo ne generis alion pli indan.
En la homara historio heroeco ne ekzistas.
Ni bruligu librojn kaj memorojn.
La historio rekomenciĝas hodiaŭ.
Ni parolu pri kion ni faras kaj faros.
Ĉio pasinta alkondukis nin al nulo.
Ĝis nun, neniu homo mortis.
Neniu homo antaŭas nin.
Kiun tradicion ni imitos, se tradicioj ne ekzistas?
Ni estas la pioniroj de nia erao.

MONDRESUMA POEMO

Hodiaŭ mi vekiĝis kun prema neceso,
kiun mi ne sukcesas kontentigi.
Dum la tuta tago, mi iris de loko al loko
kaj serĉis solvon al mia neceso.
Mi devis verki ion mondresuman.
Mi ankaŭ intuiciis, ke mian neceson same sentis la mondo mem,
amplekse perdita en sia tempomanko,
sen povi halti sekundeton por esplori sian propran originon
kaj praan vivoplanon.
Ĉiuj fortoj, timoj, konspiroj kaj konfesoj,
amoj, pasioj, inklinoj kaj kolero,
esperoj kaj seniluziiĝoj
kolektiĝus, renkontiĝus en mia resuma verko.
Homoj kiuj legus mian verkon
sentus sin subite komfortaj.
Post la lasta ĉapitro, la leganto ridetus kun nekaŝebla ĝuo,
kiel homo kiu regas mondon;
mondon kies kurboj
montriĝas precize klarigitaj,
facile konsulteblaj en libroj
ripozantaj trankvile sur bretaro apud sofo
kie mi sidus kun mia neceso jam kontentigita.
Kiam nun, tagfine, mi enlitiĝas por dormi,
mi konscias, ke la mondo daŭre moviĝis ĉirkaŭ sia akso,
kaj mi disponas nur mian pufan nescion
rilate la fundamentajn motivojn kiuj movas tiun ĉi mondon.

POEMO KIU PENSAS

Tiu ĉi poemo transsaltis du murojn, du heĝojn kaj unu flakon;
amis du hundojn, du katojn kaj unu hamstron;
havis du sonĝojn, du koŝmarojn kaj unu revon;
ricevis du frapojn, du batojn kaj unu skurĝon;
liveris du demandojn, du dubojn kaj du…
du rondajn interpretojn.
Tiu ĉi poemo vidis la mondon naskiĝi sen dentoj
kaj bebojn mordi ŝtonojn en prakavernoj.
Ĝi mortis du fojojn dum vojo,
atendis trifoje trivialan timon realiĝi
kaj kvarfoje trovis sin mem en kvadrataj skatoloj
senditaj per limaka poŝto.
Knarantaj ĉarniroj de rustintaj impresoj,
ripetitaj, ree spertitaj far miliardoj da tre similaj speci-specimenoj.
Milionoj da junuloj surfis sur samaj ondoj kaj
al milionoj da maljunuloj haroj mankis.
Pakoj de viv-ekzempleroj eliris el muntoĉeno
disponeblaj
al du amikoj, du konatoj kaj unu fremdulo.

VAKUA UNIVERSO

Okazis, dum lucidecosekundo,
ke peza ĉielo malfermiĝis konveksa antaŭ mi.
En kurbaj konturoj, mi trovis kurbajn eksplikojn
pri la vivo, la mondo, la universo.
Min atingis krioj de ĵusnaskitoj kaj agoniantoj,
kiuj, en sama lingvo, esprimis dubon kaj certecon.
Junuloj konstruis planojn, mezaĝuloj ridis pri ili,
grandaĝuloj superrigardis silente.
Astroj oscedis sen klopodi aŭskulti
la etajn partiklojn kiuj tiklis sursurface.
Konglomeraĵoj de sferetoj ekspansiis malrapide,
ŝvebe en la ĉirkaŭa vakuo,
ĉiam pli granda punktita vakuo.
Vortoj orbitis ĉirkaŭ ideoj,
planedoj, ĉirkaŭ steloj.
Ideoj kaj steloj eksplodis rutine.
Vortoj kaj planedoj vojiris al aliaj orbitocentroj.
Kurbaj realoj sur dorsoj de kameloj,
kiuj suriris stelodunojn.
Seke malvarma, senventa kaj malluma,
peza punktita vakuo
etendiĝis konveksa antaŭ mi.