POEMO KIU NASKIĜIS KAJ MORTIS EN BRAZILO

Ĉu ĉi tiu poemo havas celon?
Se ĝi havus dentojn, ĝi mordus la leganton.
En kiom da brazilaj urbanguloj 
la morto gvatas por falĉi vivon?
Se ĉi tiu poemo havus krifojn, ĝi vundus la leganton.
La minimuma salajro nutras kvinmembran familion.
Se ĉi tiu poemo havus valizon, ĝi elirus el Braziljo kun milionoj.
Brazilo, via ligno elĉerpiĝis en la marbordo.
Ekiru al la granda arbaro.
Se ĉi tiu poemo havus segilon, ĝi segus jarcentan arbon.
Oni diras, ke la historio rekomenciĝas je ĉiu nova homnaskiĝo.
Kiu verkos la biografion de la lando,
kiam koloniisto
albordiĝos kun progreso?
Se ĉi tiu poemo havus fingron, ĝi metus en la okulon de la leganto.
Maria, deknaŭjaraĝa junulino,
finis la mezlernejan studon.
Ŝi ripetis dufoje la trian klason.
Maria volas esti aktorino.
La milicio fiaskis.
Maria mortis pro kuglopafo en la favelo kie ŝi loĝis.
Se ĉi tiu poemo havus armilon, ĝi murdus la leganton.

POEMO SEN SEKVOJ

Tiu ĉi poemo
povas plenumi nenion efektivan kontraŭ la tajdo.
La akvodunoj invadas la kontinenton,
perfortas la esperojn de generacioj post generacioj
kaj dronigas homojn sen demandi ties nomojn.
Eĉ se la kaatingo transformiĝus en maron
kaj la kangasistoj estus piratoj,
la temo ne diferencus.
Kolerigas min la historiolibroj kun siaj gravaj okazaĵoj,
siaj eminentuloj eterne ankritaj en la homara memoro.
La historio ne registros la nomon
de la adoleskanto kiu mortas pro pafo,
ĉe brazila favelpado.
La historio ne registros la ploron de la patrino,
nek la malriĉan procesion ĝis la kvartala tombejo.
Same nenion registros ĉi tiu poemo.
Abomenindas la arto kiu prikantas nur belajn pejzaĝojn
kaj blindas antaŭ la realo.
Abomenindas la Esperanta poeto kiu verkas pri ideala mondo
dum la idealismo mortis kun Zamenhof.
La lingva panaceo, de samlingvanoj kiuj trovas pacon,
silentiĝu.
La centjara retorikado,
kun delira venkpromeso kaj universala amikeco
senutiligas la memoron de dekkvinjara vivolongo.
Mi devintus esti la sennoma knabo,
meze en la procesio.
Kaj se Zamenhof aŭdacus paroli pri sia lingvomiksaĵo,
mi leviĝus viva por pugnofrapi lin.

POEMO INDIFERENTA AL KRIOJ

Ni, kun karnoj, ostoj kaj pensoj.
Katoj luktas en la korto.
Homoj. Pafoj. Sandaloj Havaianas. Kuras.
Ankoraŭ ne estas noktomezo.
Ĉu maljunuloj povus kuri tiel rapide?
Junuloj postkuras junulojn.
Pafoj. Murdas. Mortas. Homoj. Falas. Pafoj. Pafas.
Mi aŭskultas.
Se mi estus blinda, mi daŭre nenion vidus.
Aĉa nigrulo de suburbo. Kuras. Jen li!
Bona bandito estas nur tiu en la ĉerko.
Homoj. Veas. Kuras. Homoj.
Neniu tarantulo ĝis nun.
Sandaloj. Eble ne Havaianas. Pafoj. Verkas. Kuras. Trafas.
La kristanaj gepatroj dormas.
Strato. Kuras. Krias. Estas viro? Estas virino? Estas kato?
!
! !
! ! !
Mi verkas poemon nun! Oni bonvolu morti poste!

La homaro ankoraŭ ne malfermis filion en ĉi tiu kvartalo.

Kiel koncernas min la homaro?
Mi ne generis ĝin.
Mi ne adoptis ĝin.
Neniam plu mi diros “ni, la homoj”.
Kiu faris min reprezentanto de tiu raso?
Al ĉiuj diabloj!
Mi diros “mi, homekzemplero”.

POEMO KUN KUGLOJ

Kian poemon esperantisto povas verki en ĉi tiu kvartalo?
Flugas super niaj kapoj po unu kuglo por ĉiu vorto.
La leganto ankoraŭ ne mortis, ĉar la vivo estas bonkora.
Mi ne estos poeto kiu prikantas aliajn landojn.
Ĉu mi citos ĉi tiun landon?
Brazilo estas abstraktaĵo.
Miaj poemoj dancu laŭ la ritmo de revolveroj.
Mi neniam tuŝis revolveron,
sed mi vidis korpon sternitan sur stratopolvo,
murdita probable per revolvero.
Mi preterpasis sen demandi, kion la ulo faris dum vivo.
Braziloj ene de la oficiala Brazilo.
Multaj aliaj landoj ene de ĉi tiu lando.
Brazilo estas mortigmaŝino.
La antaŭhieraŭa mortigo,
du domblokojn for de kie mi legis revuon,
alvenis ĝis mi kiel banala novaĵo.
Oni mortigis alian.
– Mi aŭdis la pafojn – mi diris apatie.

CIVITANA MURDINDUSTRIO

La televidserioj, kun facila hombuĉado, ne amuzas.
Mankas vivrespekto en la suspenso minutojn antaŭ la terura murdo.
Kial la sceno kompletiĝas nur se per sangrivero?
Kial la junulinoj fakte perfortitaj
manpremus la kinematografan banaligon?
Ĉu la neniel fikcia loĝanto de la najbara domo,
kien hieraŭ enrompiĝis frua morto per rabista klingo,
konsentos fariĝi protagonisto en skripto filmigota?
Kiel ni konstruos pacan mondon en moderneco kiu kultas violenton?
Civitanoj lernas la rutinecon trompi, perfidi, murdi
per altkvalitaj bildoj, sonoj kaj efektoj tridimensiaj.
La lernejo por formi murdistojn konkeris ĉiujn hejmojn
kaj kun senkontesta prestiĝo plenumas sian mision
familiarigi la trudon,
elkrei armeon por reciproka sindetruo.