POEMO KIU KOMPRENAS HOMOJN

La poemo kiun mi devas verki
daŭre pendas de mia langopinto.
Mi disponas liston kun naŭcent kvardek sep vortoj,
gramatikon kun dekses reguloj
kaj du manojn pretajn uzi nacilingvan klavaron.
La poemo kiun mi devas verki
restas verkota.
Mi estas lamulo kiu portas sian cerbon enmane
kaj je ĉiu stumblo lasas la aferon fali.
La poemo ne ekzistas ĉar la homo necesa por verki
ankoraŭ ne naskiĝis en mi.
Pako de enigmaj hompretendoj rikanas
kaj la poeto pensas pri reciproka kunridado.

VORTBEZONO

Mi bezonas verki poemon pri amo.
Sed la amon mi apartigis kaj rezervis por venonta generacio.
Mi verkos poemon pri patriotismo.
Kiom da homoj oni murdis hodiaŭ en Brazilo?
La poemo nomiĝos “Vizito al orfa lingvo”.
Kiu estas nia oficiala lingvo?
Bezonatas verki pri la lando de la esperantistoj.
Sed la ambasadorejo rifuzis al mi vizon
kaj mi prifajfis la antaŭan deziron koni la tieajn vidindaĵojn.
Verki pri robota socio, dum la karno odoras sekrecion.
Mi bezonas nudan paperon por vesti per vortoj.
Kiu faligos arbon helpe al mi?
Vortoj staras debilaj kaj atendas konvenan vicon.