Imperfekta indikativo de la portugala lingvo

La imperfekto montras agon/staton, kiu okazis/ekzistis adekutime en la pasinteco. En Esperanto, ne ekzistas specifa finaĵo por tiu tempo, sed eblas krei ekvivalentan signifon per la prefikso -ad. Malgraŭ tio, oni ne emas ĉiam aperigi tiun nuancon en Esperanto, ĉar en la portugala la imperfekto estas tre ofta. Ĉiam uzi la prefikson -ad dum tradukado rezultigus malbelan tekston en Esperanto.

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

imperfekta-indikativo-de-la-portugala-lingvo

Verboj en la portugala lingvo

En la portugala lingvo, la regulaj verboj povas konsisti el la jenaj eroj:

(PREF +) RAD (+SUF) + VT + (DMT + DNP) (DFN)

Ekz.: Realizamos o desejo. (≈ heali’zamus u de’zeĵu)(ni realigis la deziron)

real- = RAD = radiko

-iz- = SUF = sufikso

-a- = VT = tema vokalo

-mos = DNP = finaĵo de nombro kaj persono

—————-

PREF = (prefixo) prefikso

RAD = (radical) radiko

VT = (vogal temática) tema vokalo. Ĝi identigas la specon de la verbo (1-a, 2-a, 3-a konjugacioj) kaj ligas la radikon al la finaĵoj. La tema vokalo de la unua speco de verboj, t. e., la verboj de la 1-a konjugacio, estas -a. La tema vokalo de la dua speco de verboj, t. e., la verboj de la 2-a konjugacio, estas -e. Kaj la tema vokalo de la tria speco de verboj, t. e., la verboj de la 3-a konjugacio, estas -i. La regulo, tamen, havas multajn esceptojn. Ofte la originaj temaj vokaloj formalaperis aŭ anstataŭiĝis per aliaj vokaloj.

DMT = (Desinência Modo-Temporal) finaĵo kiu indikas samtempe la modon kaj la tempon.

DNP = (Desinência Número-Pessoal) finaĵo kiu indikas samtempe la nombron (singularo aŭ pluralo) kaj la personon (1-a: mi, ni; 2-a: vi; 3-a: li/ŝi, ili)

DFN = (Desinência de Forma Nominal) finaĵoj de la participo, gerundio, kaj la persona/senpersona infinitivo.


grado-de-fakteco-de-la-indikativoLa modoj estas:

  • indikativo (indicativo),
  • subjunktivo (subjuntivo),
  • imperativo (imperativo).

La indikativo montras faktan okazaĵon, la subjunktivo montras eblan, duban aŭ dependan okazaĵon kaj la imperativo esprimas ordonon. La fakteco de la indikativo ne estas absoluta. Iuj tempoj esprimas pli da certeco kaj aliaj malpli.


La tempoj aŭ tensoj de la indikativo estas prezenco (presente), perfekto (pretérito perfeito), imperfekto (pretérito imperfeito), pluskvamperfekto (pretérito mais-que-perfeito), futuro rilate la nunon (futuro do presente) e futuro rilate pasintan agon (futuro do pretérito).

La tensoj de la subjunktivo estas prezenco (presente), imperfekto (imperfeito) kaj futuro (futuro).

La imperativo povas esti pozitiva kaj negativa.