EKZISTAS NUR UNU AMERIKO

Ĉi tiu poemo komenciĝas kun kapibaro,
kiu sunumas al si la harojn sur iu rio-de-ĵanejra strando.
Kial kapibaro? Kial sunumo? Kial Rio-de-Ĵanejro?
Ĉar ĉi tiu poemo volas paroli pri temo nekredeble nova.
Kaj laŭ ĉiuj miaj esploroj, neniu alia Esperanta poeto aŭdacis verki
pri rafinitaj ronĝuloj en strandoj de tropikaj civilizoj.
Same taŭgus ĉi tie meksika kolibro,
kiu kontraktas kun kojoto pri eniro en Usonon kontraŭleĝe.
Ĉar ĉi tiu poemo estas feke amerika!
Eŭropajn birdojn ni ekstradiciis.
Laŭ ĉiuj rezultoj el miaj esploroj,
neniu Esperanta poeto iam ajn aŭdacis tranĉi la kolonian umbilikon
kaj kanti kun plena fideleco
la mizerajn idiosinkraziojn de ĉi Nova Mondo
kreita ekde nulo far skorbutamaj maristoj
kaj kristanaj indianin-perfortantoj.
Ameriko first (Brazilo second) kaj Usono third!
En ĉi tiu poemo, eĉ intergringe integriga,
kungregiĝas ĉiuj niaj reciprokaj amoj.

PRI ALIAJ REALAĴOJ

Mi ne certas, ĉu mi volas lerni la anglan.
Usonanoj loĝas en alia planedo.
Kaj la lasta kosmoŝipo rustiĝas en garaĝo,
atende de riparado kiun neniu scipovas plenumi.
Hieraŭ, la murdanoncoj de la televidĵurnaloj
ne estis en angla.
La politika skandalo ne estis en la angla.
La abismiĝantaj grafikaĵoj pri ekonomio,
minacoj de armitaj banditoj,
malbonfaroj de kravatuloj.
Pafoj, korpfrakaso. Pafoj, revdetruoj.
Kristnaskaj pafoj similaj al fajraĵoj.
Kristnaskaj fajraĵoj similaj al pafoj.
Nenio en la angla.
La 28 celsiaj gradoj de ĉi tiu rutina nokto
ne estas en la angla.
Maljunaj avoj ne trovos neĝhomojn en Fortalezo.
Mi ne certas, ĉu, multe supren de la ekvatora linio,
jam post Meksiko,
homoj stampas en lingvo la samajn sentojn,
kiujn homoj ĉi-tieaj elforĝas.
Ĉu almenaŭ ekzemplerojn ekvivalentajn?
La paneinta kosmoŝipo restas en garaĝo.
Mi ne estas riparisto.

BELA, JUNA USONANO

Kion tiu bela, juna usonano
faris la 20-an de novembro 2015?
Kion mi faris tiutage?
Mi ne memoras.
Mi devintus esti 7 milardoj da korpoj samtempe,
sperti 7 miliardojn da homaj ĉiutagecoj.
Kaj mi devintus memori ĉion,
kiel numeritajn foliojn sur folioj, ĉiuj singularaj,
ĉe stako ĉiam pli altiĝanta.
Kiom multe varias la homaj interpretoj!
Mi devintus esti kapabla alveni al ĉiuj eblaj konkludoj
kaj ĉiufoje donaci al la alparolanto
7 miliardojn da individuaj interpretoj.
Kion la juna belulo faros post unu jaro?
Mi estus devinta ŝteli
unun el tiuj korpoj kiuj eluteriĝas hodiaŭnokte
kaj naskiĝi en la usona medio.
Mi estus devinta prokrastigi la maljuniĝon de liaj junaj histoj.
Mi devintus atingi lian generacion.
Hazarde, je la 12-a horo kaj 31 minutoj
de la 20-a de novembro de lia 2016-a jaro
(ĉar mi, por li, la tempon estus haltiginta),
pasi apud la surtrotuara tablo de la rapidmanĝejo
kie li sidis por manĝi,
etendi la kolon entrude en lian belan ekziston
kaj demandi:
kion vi faros post unu jaro, bela kaj juna kaj usona ano?