KAJ SE…?

Se la homaro vivus harmonie,
se la vivo sur la Tero estus ekzemplodona,
se socia justeco, plena egalrajteco, internacia paco,
kaj aliaj similaj tagordoj
fariĝus realaĵoj
ĉu nia planedo postvivus la kolapson de la Universo?
Ĉu ekzistas demokratio ekster la limoj de nia atmosfero?
Ĉu ordo regas la intergalaksiajn rilatojn?
Galaksioj interpuŝiĝas.
La bonaj planedoj, kun bonkoraj planedanoj,
same kirliĝas en la detrua kaĉo.
Krome, nenio sencas, se ni ne konas la limojn de la Universo.
Kiel ni povos konstrui altan muron por protekti ĝin?
Se la homaro estus solidara,
ĉu la najbaraj planedsistemoj helpus kiam la Suno volus nin vori?
La plej varmajn bonintencojn frustras la intenco mem.
La planedo donis al ni konscion,
sed ne donis la eblon tuŝi ĝian esencon.
Planedoj ne estas punktoj.
Homoj ne estas punktoj en punkto.
Ni estas kiel infanoj kiuj scias, ke glaciaĵo bongustas,
sen ke en niaj lipoj glaciaĵo estu alveninta.
Ni scias, ni konscias,
sed ni ne konas la scion proprasperte.
Konjektoj de partikloj.
Ĉu sablero sur strando aŭskultas la marondojn?

STULTA RIGARDO

Se mi paŝas kun rigardo al stelaro,
mi riskas ne vidi la truon, kiu suĉos min suben.
Ĉu la steloj hokos min,
se mi paŝos kun rigardo al la tero?
Morgaŭ, mi ekstudos elektromagnetismon por esti preta
kompreni eventualajn mesâgojn de la universo.
Stulta universo, kiu generas parolantojn
por paroli ĉiam kun samspecianoj.
Se hundo bojas minacon, mi komprenas.
Se, replike, mi krias akuzan frazon,
ĉu la hundo interpretos la vortordon?
Aŭ ĉu mi devos montri la dentojn?
Ĉirkaŭa dezerto de vivaj elementoj sen rezono.
Solecas la simio, kiu tro distanciĝis de sia origino.
Mi paŝos kun piedoj sur steloj,
kun rigardo al io des pli malproksima.
Stulta vakuo sen difinoj.
Kie mi trovos universalan universvortaron?

ALVENO

Venu kaj vidu.
Astroj amuziĝas per rondodancoj.
Venu kaj spertu,
ke vi, sur unu el ili, ne sentas la cirklomovojn.
Venu kaj bedaŭru.
La cirklaj cikloprocezoj estas grandiozaj.
Venu kaj svenu,
ekstreme strebu kompreni
la celon de stelsistemoj
sen nomoj, sen normoj
enkadrigeblaj en nia difinprovizo.
Ili englutas, ensuĉas, ensorbas la enajn individuecojn.
Ruliĝas la eraoj, dum la homaro preterekzistas kiel spektanto.
Ni ne fortas por la granda provo koncepti konvinke
la dimension ekster niaj mezurunuoj.

VAKUA UNIVERSO

Okazis, dum lucidecosekundo,
ke peza ĉielo malfermiĝis konveksa antaŭ mi.
En kurbaj konturoj, mi trovis kurbajn eksplikojn
pri la vivo, la mondo, la universo.
Min atingis krioj de ĵusnaskitoj kaj agoniantoj,
kiuj, en sama lingvo, esprimis dubon kaj certecon.
Junuloj konstruis planojn, mezaĝuloj ridis pri ili,
grandaĝuloj superrigardis silente.
Astroj oscedis sen klopodi aŭskulti
la etajn partiklojn kiuj tiklis sursurface.
Konglomeraĵoj de sferetoj ekspansiis malrapide,
ŝvebe en la ĉirkaŭa vakuo,
ĉiam pli granda punktita vakuo.
Vortoj orbitis ĉirkaŭ ideoj,
planedoj, ĉirkaŭ steloj.
Ideoj kaj steloj eksplodis rutine.
Vortoj kaj planedoj vojiris al aliaj orbitocentroj.
Kurbaj realoj sur dorsoj de kameloj,
kiuj suriris stelodunojn.
Seke malvarma, senventa kaj malluma,
peza punktita vakuo
etendiĝis konveksa antaŭ mi.

MUTA TUTO

Mutas senkompata suno
Al, sen akv’, fotosintezo.
Senfotosinteza histo
Ĉe, sen vivaj histoj, tigo.
Jen, sen suka tig’, folio.
Akras senfolia branĉo
En, sen verdaj branĉoj, frondo.
Putras la senfronda trunko
Flanke de, sen trunk’, radiko.
Krakas senradika grundo
Sub pied’, sengrunda homo.
[Ĉar mizera estas ĝi]
Vivus, sen la homo,
Tero; Ankaŭ, sen la Tero, kosmo.
Same, la senkosma tuto
Apud senenhava muto.