Stato

Literaturo + enkarniĝo + brazila spiritismo + esperantismo

La fruaj originalaj romanoj kiuj parolas pri reenkarniĝo (kaj mi povas memori almenaŭ du kiujn mi legis antaŭnelonge: Lilio kaj Nova Sento) neniel helpas malkonstrui la ligon inter spiritismo kaj esperantismo. Mi eĉ eksupozas, ĉu tiu literatura religieco iel kontribuis, antaŭ pli ol cent jaroj, al ekalligo de la brazila spiritismo al esperantismo.

Stato

Rasismaj tendencoj de spiritismo

Mi ne scias, ĉu esperantistoj konscias, sed spiritismo, tiu religio de kiu multaj brazilaj esperantistoj estas anoj, havas rasismajn tendencojn. Kiam mi legis iujn spiritismajn librojn (mi legis la Esperantajn versiojn), mi tuj perceptis, ke iuj bazaj ideoj de spiritismo kondukas facile al rasismo. Ekzemple, spiritistoj defendas ke ekzistas perfekteco-skalo, kaj ke spiritoj lokiĝas en tiu skalo. Allan Kardec mem, la fondinto de spiritismo, aŭdacis plurfoje diri, ke negroj estas subevoluintaj spiritoj. Tial, mi tre malmulte miras kiam mi vidas ke spiritistoj havas tiel grandan emon proklami sin mem kiel la enkarniĝon de gravaj, blankaj multe evoluintaj eŭropanoj. Oni volas esti la enkarniĝo de imperiestroj, ne de vasaloj. Spiritistoj bonvolu prezenti al mi kiom multas la mediumoj kaj ĝenerale la spiritistoj kiuj emas esti la enkarniĝo de iu sklavo (sklavigita homo) sur galero meze de Atlantiko! Ne! Ĉar tion ili suferis por elpagi siajn tratempajn erarojn survoje al perfekteco. -_-

LA RELIGIO KIU TIMAS ESTI RELIGIO

Spiritismo estas religio.
Branĉo aŭ disbranĉiĝo de kristanismo.
Strange, tamen, estas ke, laŭŝajne,
unu el la subtilaj bazoj
de la religio aŭ religio-(dis)branĉ(iĝ)o Spiritismo
estas ĝuste ne konsideri sin religio.
Ĝia identeco rifuzas la malŝatan vorton ‘religio’.
Estas, mi pensas, interna dogmo,
interna timo esti tia monstraĵo nomita religio!
Estas kvazaŭ la papo proklamus sin ateisto,
tial ke neniu plu volis aŭskulti pri klerikoj,
sed li daŭre preĝus al ia nekonataĵo,
ĉi-foje ne plu nomata Dio,
ĉar neniu plu volis aŭskulti pri Dio.
Nura metamorfozo por pluvivo.
Spiritismo alprenas sur si la pretendon esti scienco.
Mi ne estas sciencisto.
Mi ne ŝatas legi sciencajn aferojn.
Mi ne scias krei sciencon.
Sed mi tenis la (iom fieran) konvinkon ke mi almenaŭ lernis
apartigi, eĉ se rudimente, religion disde scienco.
Karaj amasoj da polvo,
ĉu estas tro dolore kompreni, ke ni ne estas parto
de iu mistere granda afero?
De iu transtera, transkorpa sistemo?
Ke ni resumiĝas al ia hazarda kuniĝo de elementoj?
Ĉu tiom malfacilas?
Mi komprenas.
Konsideri sin nenio ne estas facile.
Pli bone kredi en fabelaj destinoj.