EKZEMPLODONAJ BRAZILANOJ, EKZEMPLODONAJ CIVITANOJ

La brazilana inercio
fronte al riĉakumulo far individuoj kaj kelkaj familioj
stampiĝas sur la vizaĝoj,
makuloj el norm-normaligo.
Tabua normaleco de normigitaj homoj
kiuj freneze, pasie ŝatas okupi sian tempon
ĝis vivestingo, plena energio-ekspluato.
Homo kiu ne gustumis, ne komprenas la guston.
La gepatroj de la gepatroj jam vivis tiel.
Tiel iras la mondo.
Tia estas la mondo.
Nenio fareblas krom akcepti la mondon.
Brazilano estas ekzemplodona individuo.
Li dediĉas ĉiujn siajn fortojn al patri-grandigo
per riĉulpoŝ-pufigo;
kaj kiam olda, jam nenio plu sencas krom
plu iri ĝis stumblo en tombo.

PRI LA HOMARO EN LA SEMAFORO

Ĉu denove mi parolos pri infano en semaforo?
La epilogo de la homaro finiĝas per “la specio malaperis”.
Cikloj da progresiva degenerado.
Se mi ankoraŭ estus naskiĝonta, mi elektus esti rano
por kvaki sen teorio en la marĉo.
La ŝanĝo kiun la homaro volas
ne tuŝas la malegalecostrukturon.
Nenio esperebla.
La karitato de la registaro kaj de la bonaj riĉuloj
ridindigas la homan dignon
kaj la raso enspiras la gasojn kiuj venas de la abismo
altiranta al detruo.
Fumado estas iompostioma sinmortigo
kaj ĝuste tio igas ĝin alloga –
defendis la homo kiu perdis la esperon.
Aŭ la homo kiu ne trovis esperon por povi ĝin perdi.
En la semaforo la lumo estas verda kaj ĝi ne indikas savon.
Kiun drogon mi fumu omaĝe al la detruo de la homaro?

ĈI TIU POEMO DONACOS NENION AL NASKIĜTAG-FESTANTOJ

Ĉi tiu poemo devus doni suman respondon al viaj demandoj.
Ĝi adicias nulon al nul kaj kontentiĝas per tio.
Vi povus legi pri mondo sen problemoj,
kie bonintencaj ismoj plenumas efektivajn socioŝanĝojn.
Povus legi pri internacia paco multe pli ol oratora.
Legi pri ĉiea respekto, evidenta en sia fakteco.
Pri profunda amo por kiu vortaro ne liverus adekvatajn sencojn.
Ĉiuj foraj idealoj, palpeblaj al manoj de vivantaj generacioj,
neniam plu estus promesoj de transcendaj eraoj.
Tamen ĉi tiu poemo rezignis.
Ĉi tiu poemo havas po unu muron inter ĉiu linio.
Po unu tranĉilon por ĉiu legantogorĝo.
Infano malsatmortas jam ĉe la unua literapero.
Akvo mankas al hommilionoj ĉe la dua litero.
Milito okazas en la tria.
Kion atendi de la kvara,
krom senhejmulon sen nomo?
La kvina spektas senemocie malsanulojn morti
pro banala diareo,
kuŝe sur malvarma planko de hospitalokoridoro.
La sesa litero diras, ke ĝi neniel kulpas.
Sed ĝuste la sesa draŝis murdintence
la haŭtnigrecon de negro,
la genron de transseksulo,
la opinion de opoziciulo,
la originon de enmigranto,
la tribecon de indiano,
la ekziston de homo kiu alrigardis senpermese.
Ĉe stratangulo sen justeco, la poemo violentis leganton.
Kaj la verkinto hontis esti la generinto.

Stato

REVOLUCIO

Armitaj revolucioj jam montriĝis nekapablaj realigi tion al kio ili estiĝis. Kial? Ŝajnas al mi ke la problemo estas komplika. Eble kuŝas mem en la homa esenco. Ĉu vere ĉiuj homoj volas ĝeneralan egalecon? Ekzisti elito kaj esti parto de ĝi estas ĉiam tro alloga. Eĉ se unu aŭ alia gvidanto havas sinceran deziron helpi la socion progresi, eĉ tiam la homoj ĉiam koruptiĝas kaj gvidantoj nenion povus fari krom cedi. Kaj per revolucioj la povo nur transiras de mano al mano. La vera revolucio kiu povas ŝanĝi ion definitive estas la edukado. Edukadon ni portas dum tuta vivo kaj ĝi daŭre influas nin kaj la socion kie ni vivas. Se ĉiuj infanoj kiuj estas en nun lernejaĝo povus havi bonan edukon, tiam ni jam estus ekkonstruinta revolucion, sen neniu armeo krom libroj.

Tial niaj individuaj armiloj devas esti ne revolveroj, sed edukaj iniciatoj

DURA

En mamula mondo,
reptiliaj ungoj postulas durajn homojn,
individuojn kun kradaj strukturoj,
kun staturo maksimuma pro staro sur piedopintoj,
kun atentinda larĝo post torspufiĝo pro ampleksa aer-enspiro,
kun du aŭ tri aldonaj brakparoj por imponi.
Dolĉaj modeloj klopodis travenki
kaj estis kunigitaj por speciala pritrakto en aparta angulo,
sekcio, departemento, niĉo, geto.
La natura selektado turnas la radon.
En dura mondo, dureco ne estas distinginda kvalito,
nur fundamenta antaŭagordo sekreciata tra la poroj.
En la homa dimensio, la ĝangala ludo predokapta
ne estas inerta memoro postrestinta en semafororuĝo.
Ĝi gvatas por vori grandan gambopecon.

AJ, LA HOMARO!

Aj, la homaro venkis!
Ĉu ni naivas?
Kiu fortos teni minimuman obstinon?
Kie ni fosos alternativojn al la dolĉaj elektoj?
La ŝablonoj normigas de la bazo ĝis la verto.
aj aj aj
Kiu sukcesos postvivi la ordorompon?
(Ĉar ni ŝuldas rompon pro rompoŝuldo!
Rompokulpo.)
Vi ne petis heredaĵon, sed ni havas kion transdoni.
Transgeneraciajn kulpojn.
Homamaso venas akuzi izolitajn ĝangalulojn,
izolitajn vivkomprenojn,
vivmanierojn detruendajn,
ĉar danĝeraj laŭ la kapablo rekonsciigi.
Ni garantias senkontestan bonon.
Kiu rajtigis reziston?
aj aj aj
La opono kontraŭleĝos, se necese.
Ni nur protektas mondkomprenon.
Escepto estus streko sur panoramo.
aj aj aj
Perdi la direkton
en barko plena de kompasoj.
Ne vidi la vojon, malgraŭ la plenluno.
Havi spirhalton, kvankam oksigeno abundas.
aj aj aj
La naturfortoj malamikas kaj timigas.
Punktoj moviĝas sur la mapo.
En postkolapsa mondo, homoj nomadas denove.
Amasoj de moŝtaj ostoj atestas, ke la homaro venkis.
Dormu pace la memoro de tiuj, kiuj, por povi venki,
malaperis.
aj aj aj
Aĥ! se ni povus almenaŭ
esti bakterioj naĝantaj en antaŭkambria oceano…