MURO

Muron mi konstruos inter mi kaj vi.
En Ĉinio. En Berlino.
Inter Usono kaj Meksiko.
Estu muro inter lumo kaj mallumo,
la blanko kaj la nigro.
Dura-mola muro inter la sekaĵo kaj la akvoj.
Ĉirkaŭ mia edeno, elstariĝu ĝi.
Mi volas ombrelan muron por min ŝirmi
kontraŭ l’ akvoŝprucoj de la,
en la Mediteraneo,
naĝantaj mizeruloj de norda Afriko kaj Mezoriento.
Verku murojn la parlamentanoj.
Estu muro inter Barato kaj Pakistano.
La muro vestu la virinojn en Irano.
Mi postulas sen prokrasto muron pacodonan.
Muron, kiu malebligu min aŭdi
kontraŭantan voĉon.
Civilizan muron en la Amazona Arbaro.
Mi bezonas muron
ĉirkaŭ mia privata dombloko en Brazilo.
Muron, kiun mi manĝos en Eritreo.
Mi krias: pafu muron al mi,
por ke mi endormiĝu en ĉi tranĉeo.
Mi serĉas mian muron en la urbo,
kie muroj estas vivo.
Mi muron adoros en preĝejo.
Ismo kaj politiko faras min muro en Norda Koreio.
Mi estas moderna cara cenzuro-muro en Rusio
kontraŭ geja reklamado.
Kian belan muron mi spektas en kinejo!
Estas vivmodelo preta.
Normo, konvencio kaj ŝablono.
Mi deziras muron por mia latifundia bono,
feŭda mezepoka homrezono.
Mi muriĝu kariere
por heredi alton al gefiloj,
al gefiloj de gefiloj,
al posteuloj, kiuj daŭrigon konstruos
por mia dinastio en Egiptio.
Muro, kiu min tenu for de la cikuto.
Kiam mi estos la muro de Jerusalemo?
Morgaŭ mi vekiĝu muro
por protekti mian enon.