Prononcaj vort-kunmetoj

La portugallingvaj kunmetoj pra(s)/pro(s), rezulte el para + o(s)/a(s), tre malofte aperas ĉe skribo. Kaj pri la kunmeto de ‘para’ kun nedifinaj artikoloj ni povas diri ke ili neniam okazas ĉe skribo. Tamen, ĉe prononco ili ja okazas (en kelkaj regionoj?). Mi resumas sube la prononcajn kunmetojn. Ĉu en via regiono okazas same? Evidente ne temas pri ĉiama tiela prononco, sed okaza rapida prononco (de popolaj socitavoloj?).

KUNMETO + PROKSIMUMA PRONONCO

p(a)ra + um = prũ, pũ

Ex.: Ele deu a flor para um menino. (regiona prononco?: eli deŭ a flo  mininu)

p(a)ra + uma = prũma, pũma
p(a)ra + uns = prũs, prũz, pũs, pũz
p(a)ra + umas = prũmas, pũmas

POEMO DUM KRIZA HORO

Se tiu ĉi poemo havus sencon, mi ne havus nomon.
Se mi havus nomon, tiu ĉi poemo ne havus sencon.
Mi ne havas sencon.
Kaj la poemo havas min.
Fajro por bruligi la leganton.
Vi legis, ĉar vi volis.
Tiu ĉi poemo havas dek portugalajn familinomojn
kaj klarigos detale ĉiujn branĉojn de la arbo.
Ĉu la leganto ne parolas la portugalan?!
Kaj kiel tio koncernas min?
Tiu ĉi poemo prifajfas.
Se esse poema falasse esperanto,
ele diria ‘não sejam estúpidos.
Vocês nasceram de seis meses ou o quê?’
Vão catar coquinhos no asfalto.
Procurem cabelo em ovo.
O rato do rei de roma roeu a universalidade deste poema.
Se esse poema conhecesse Zamenhof, ele não seria um poema,
seria uma gramática, um dicionário ou uma nova língua.
Se tiu ĉi poemo estus lingvo,
ĝi estus volapuko.

Stato

NELOGIKAJ SEKVOJ

Interese scii, ke ĝuste la centrisma regado de la inkaa kaj azteka imperioj faciligis la hispanan konkeron kompare kun la portugala konkero en la homamasoj malcentrisme troviĝantaj ekde la atlantika marbordo. La konkerantoj “amikiĝis” kun la imperiestroj por faligi la imperion per faligo de siaj estroj; taktiko kiun oni nomas “translatio imperii“.

Laŭŝajne, ilia imperia organizado devus agi kontraŭe: malfaciligante la konkeron. Okazis, tamen ke la indianaj imperioj estis, kiaj estas ĝenerale imperioj, opresa konstruo, malamata de multaj subjungitoj. Multaj popoloj submetiĝintaj al inkaa aŭ azteka imperioj tute ne emis malhelpi la falon.

Imperfekta indikativo de la portugala lingvo

La imperfekto montras agon/staton, kiu okazis/ekzistis adekutime en la pasinteco. En Esperanto, ne ekzistas specifa finaĵo por tiu tempo, sed eblas krei ekvivalentan signifon per la prefikso -ad. Malgraŭ tio, oni ne emas ĉiam aperigi tiun nuancon en Esperanto, ĉar en la portugala la imperfekto estas tre ofta. Ĉiam uzi la prefikson -ad dum tradukado rezultigus malbelan tekston en Esperanto.

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

imperfekta-indikativo-de-la-portugala-lingvo

Ĉu ekzistas dialektoj en Brazilo?

diversidadeStriktasence, rilate la portugalan lingvon, ne ekzistas dialekto ene de Brazilo. Nur malgrandaj lingvaj variaĵoj. Niaj diferencoj reduktiĝas al prononco kaj leksiko (adjektivoj, substantivoj kaj verbradikoj). La strukturo de la lingvo (artikoloj, pronomoj, prepozicioj, numeraloj, konjunkcioj, primitivaj adverboj, manier-tempaj/nombro-personaj verbfinaĵoj kaj plejparto de la interjekcioj) tute egalas en ajna parto de Brazilo.

Pri la verbfinaĵoj ni povus diri, ke iom malsamas de loko al loko. Ekzemple en la ŝtato Maranjo oni ankoraŭ en parola lingvo uzas la nombro-personan verbfinaĵon ‘ste’ ĉe la dua singulara persono: “tu foste falar com o João?” (Ĉu vi iris paroli kun Johano?), dum en plej granda parto de Brazilo tiu verbfinaĵo malaperis kaj nun egalas en la parola lingvo al la verbfinaĵ-manko de la tria singularo: “Tu/Você foi falar com o João?”

Ĉu tiajn etajn malgrandajn strukturajn diferencojn ni konsideru kiel dialektaĵon? Ne! Ĉar fine temas nur pri variaĵo same ĉie akceptita pere de la norma lingvo.

Se ni volas paroli pri dialekto, tiam ni parolu pri la dialektoj de Brazilo kaj Portugalio. Inter ili vere jam grandas la diferencoj eĉ en la strukturo, kvankam tion multaj brazilaj puristoj neniel cedas agnoski.

Jen ekzemplo: la pronomo ‘vós’ (plurala vi) ne plu ekzistas en Brazilo, eĉ ne en la skriba lingvo. Vidi brazilanon uzi tiun pronomon eĉ en skriba lingvo egalas certe al nemalgranda purismo kaj pedanteco. En Brazilo tiu pronomo plene anstataŭiĝis per la iame moŝta pronomo “voĉes”. En la singularo la pronomo ‘você” kunekzistas kun la pronomo “tu”. Mi mem en mia lingvovario uzas tiun pronomon. Sed en la dua plurala persono mi surpriziĝus, se iu dirus al mi, ke en iu brazilangulo iu ankoraŭ uzas ĝin.