Komenco de kortbirda komerco

Iu sinjorino projektis fari surprizon al sia edzo, kiu ial ne akompanis ŝin al ŝia jara kamporestado. Antaŭ ŝia reveno ŝi aĉetis kaj alsendis al sia edzo seson da kokinoj, kiuj devus efektivigi ilian idealon: “Komenco de kortbirda komerco laŭ ĉiuj konsilindaj principoj de ekonomio”…

Post du aŭ tri tagoj, okaze de la reveno de l’ sinjorino, ŝia edzo iris al la stacidomo por renkonti sian karan edzineton, kiu tre ĝoja kaj karesa ĉirkaŭprenis lin kaj momencis la jenan dialogon:

– Ĉu vi ricevis la belajn kokinojn, kiujn mi sendis al vi por la komenco de nia kortbirda edukado?

– Jes, sed kiam ili alvenis, mi ankoraŭ ne estis reveninta de mia taglaboro. La servistino malfermis la kaĝon kaj mi, revenante hejmen, estas devigita kapti ĉiujn kokinojn, kiuj jam estis sur la strato tute miksitaj kun la aliaj najbaraj kortbirdoj.

-Ho, kiom da kokinoj vi kaptis?

– Ve… Miopa kiel mi estas, mi nur sukcesis kapti tridek ses forkurintajn… (La reveninta sinjorino svenis post ĉi lastaj vortoj).

El la portugala lingvo, laŭmemore tradukis Francisco Monteiro de Barros.

El la revuo Brazila Esperantisto,
numeroj 9-10, Sep-Okt 1917, paĝo 5

Brazila adapto de la poemo Ho mia kor’

En junio 1912, la revuo Brazila Esperantisto publikigis tradukon far J. B. de Mello e Souza (1888-1969) de la poemo Ho mia kor’, kun indiko ke temis pri republikigo el ĵurnalo Correio do Norte, el la urbo Gvaratingetao (Guaratinguetá).

Ŝajnas, ke la sama tradukinto adaptis la okstrofan poemon de Zamenhof. La “humila koro” tranformiĝis en “fiera koro” (altivo coração). La demando “Ĉu mi ne venkos en decida hor’?” tranformiĝis en la aserto “Vi venkos, fiera koro” (Hás de vencer, altivo coração). Krom tiu adapto,  Mello e Souza aldonis du pliajn strofojn.

lia-salgado

Kantistino Lia Salgado

La adapto akiris melodion per la laboro de la komponisto Lorenzo Fernandes (1897-1948) kaj voĉon per la registro de la kantistino Lia Salgado (1914-1980).

La numero kiu enhavas la ankoraŭ neadaptitan tradukon legeblas enrete ĉe la Aŭstria Biblioteko.

TRADUKO

Meu coração, não batas agitado.
Não mais te aflija intensa comoção,
Assaz, já tens sofrido e assaz lutado,
Fica tranquilo, humilde coração.
O teu trabalho imenso finda agora,
Eis alcançada a tua aspiração;
Não vencerás na decisiva hora?
Hás de vencer, altivo coração…
ADAPTO

Meu coração, não batas agitado
Não mais te aflija intensa comoção
Assaz, já tens sofrido e assaz lutado
Fica tranquilo, altivo coração
Cessa o pesar que te oprimia outrora
Eis alcançada a tua aspiração
Hás de vencer, na decisiva hora
Hás de vencer, altivo coração

meu-coracao-l-l-zamenhof

Imperfekta subjunktivo de la portugala lingvo

La subjunktivo montras agon kiu estas necerta, duba, kondiĉita, probabla, supoza, dezirata aŭ dependa de io alia. La portugala imperfekta subjunktivo similas al la kondicionalo de la esperanta us-finaĵo. La imperfekta subjunktivo montras probablecon, kondiĉon aŭ deziron. Ĝiaj verboj kutime venas akompanata de la subjunkcio “se” (se) aŭ “que” (ke)

Duvidaram que ele pudesse vir. (oni dubis, ke ŝi povus veni)

Eu falaria com ele se fosse você. (mi parolus kun li, se mi estus vi.)

Eu queria que ele viesse. (mi volas, ke li venu.)

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

imperfekta-subjunktivo-de-la-portugala-lingvo

Prezenca subjunktivo de la portugala lingvo

La subjunktivo montras agon kiu estas necerta, duba, kondiĉita, probabla, supoza, dezirata aŭ dependa de io alia. En Esperanto, oni esprimas la prezencan subjunktivon foje per os-finaĵo, foje per u-finaĵo. La prezenca subjunktivo montras agon kiu povas okazi nuntempe.

Ele chega atrasado. (Li alvenas malfruePrezenco de la indikativo. Temas pri fakta okazaĵo.

Talvez ele chegue atrasado. (Eble li alvenos malfrue). Prezenco de la subjunktivo. Temas pri ago kiu eblas okazi nuntempe.

Ele vem em breve. (Li alvenas baldaŭPrezenco de la indikativo. Temas pri fakta okazaĵo.

Desejo que ele venha em breve. (Mi deziras, ke li alvenu baldaŭ). Prezenco de la subjunktivo. Temas pri ago kies okazado estas dezirata en nuntempo.

La subjunktivaj tensoj kutime venas akompanataj de la subjunkcio “que” (ke) ĉe iuj vortkombinoj. Kiam la jenaj kombinoj aperas, la uzo de la subjunktivo estas preskaŭ ĉiam deviga.

Portugala

Esperanto

Ekzemploj

(Eu) Quero que…

(Eu) Desejo que…

(Eu) Espero que…

Tomara que…

Mi volas, ke…

Mi deziras, ke…

Mi esperas, ke…

Espereble…

Quero que você cante um pouco.

Mi volas, ke vi iom kantu.

Desejo que você cante um pouco.

Mi deziras, ke vi iom kantu.

Espero que que você cante um pouco.

Mi esperas, ke vi iom kantu.

Tomara que você cante um pouco.

Espereble vi iom kantos.

A não ser que… Krom se vi… A não ser que você cante um pouco.

Krom se vi iom kantu.

Contanto que…

Desde que…

Basta que…

Kondiĉe, ke…

Depende, ĉu…

Sufiĉas, ke…

Contanto que você cante um pouco.

Kondiĉe, ke vi iom kantu.

Desde que você cante um pouco.

Depende, ĉu vi iom kantos.

Basta que você cante um pouco.

Sufiĉas, ke vi iom kantu.

Para que…

A fim de que…

Por ke…

Cele al tio, ke…

Para que você cante um pouco.

Por ke vi iom kantu.

A fim de que você cante um pouco.

Cele al tio, ke vi iom kantu.

(Eu) Duvido que… Mi dubas, ke… Duvido que você cante um pouco.

Mi dubas, ke vi iom kantos.

Caso… Se… Caso você cante um pouco.

Se vi iom kantos.

Talvez…

É possível que…

É provável que…

Eble…

Eblas, ke…

Estas probable, ke…

Talvez você cante um pouco.

Eble vi iom kantos.

É possível que você cante um pouco.

Eblas, ke vi iom kantu.

É provável que você cante um pouco.

Estas probable, ke vi iom kantu.

Sem que… Sen ke… Sem que você cante um pouco.

Sen ke vi iom kantu.

Tenho medo que… Mi timas, ke… Tenho medo que você cante um pouco.

Mi timas, ke vi iom kantos.

Até que… Ĝis kiam… Até que você cante um pouco.

Ĝis kiam vi iom kantos.

Antes que… Antaŭ ol.. Antes que você cante um pouco.

Antaŭ ol vi iom kantos.

Embora…

Mesmo que…

Tamen…

Eĉ se…

Embora você cante um pouco.

Tamen vi iom kantos.

Mesmo que você cante um pouco.

Eĉ se vi iom kantos.

É necessário que… Estas necese, ke… É necessário que você cante um pouco.

Estas necese, ke vi iom kantu.

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

prezenca-subjunktivo-de-la-portugala-lingvo

Futura indikativo de la portugala lingvo (rilate la nunon kaj rilate pasintan agon)

En la indikativo de la portugala lingvo, ekzistas du futuroj: futuro do presente kaj futuro do pretérito. Tradukante laŭlitere, ni havus “futuro de la prezenco” kaj “futuro de la pasinteco“. La unua futuro estas la sama futuro kiu ekzistas en Esperanto. Ĝi parolas pri ago kiu okazos post la nuntempo. La dua futuro parolas pri ago kiu okazos rilate jam pasintan agon aŭ pri ago kondiĉita de alia ago.

Ele venderá o produto. (li vendos la produkton)(futuro do presente)(rilate la nunonLa verbo “venderá” reprezentas agon venontan rilate la nunan tempon. Nun, li ankoraŭ posedas la produkton, sed poste, en la estonteco, li vendos ĝin.

Ele falou que venderia o produto. (Li diris, ke li vendos la produkton.)(futuro do pretérito)(rilate pasintan agon [La verbo “venderia” reprezentas venontan agon rilate la agon “falou”. La rilato pasinta-estonta okazas inter du agoj ene de la frazo. “venderia” montras certecon. La priparolato diris, ke certe li vendos la produkton. Depende de la konstruo, la dua futuro povas transdoni duban nuancon, kun montro de probableco. Tio eblas pro la faktecogrado de la tensoj en la indikativo. Ĝuste tial, en Portugalio, tiu futuro nomiĝas “condicional“. Kiam la dua futuro de la indikativo esprimas probablecon, ĝi venas kun frazo kiu entenas verbon en la subjunktivo. En la frazo “Se eu fosse ele, eu não diria isso” (se mi estus li, mi ne dirus tion), la verbo “fosse” estas subjunktiva formo de la verbo “ser” (esti). Tiu ĉi dua futuro, kiam temas pri probableco, tradukiĝas en Esperanton per la us-finaĵo.

La supersignoj de la unua futuro, la futuro rilate la nuntempon, indikas akcenton. Ili ankaŭ utilas por fari distingon rilate la pluskvamperfekton aŭ eĉ rilate la perfekton (kiam en la tria persono de la pluralo).

Tu amara(s), vendera(s), dividira(s) (= vi amis, vendis, dividis)(pluskvamperfekto)(la akcento estas sur la antaŭlasta silabo)

Tu amará(s), venderá(s), dividirá(s) (= vi amos, vendos, dividos)(futuro)(la akcento estas sur la lasta silabo)

Ele amara, vendera, dividira (= li amis, vendis, dividis)(pluskvamperfekto)(la akcento estas sur la antaŭlasta silabo)

Ele amará, venderá, dividirá (= li amos, vendos, dividos)(futuro)(la akcento estas sur la lasta silabo)

Vós amáreis, vendêreis, dividíreis (= vi amis, vendis, dividis)(pluskvamperfekto)(la akcento estas sur la antaŭlasta silabo)

Vós amareis, vendêreis, dividíreis (= vi amos, vendos, dividos)(futuro)(la akcento estas sur la lasta silabo)

Eles/Elas amaram, venderam, dividiram (= vi amis, vendis, dividis)(pluskvamperfekto kaj perfekto)(la akcento estas sur la antaŭlasta silabo)

Eles/Elas amarão, venderão, dividirão (= vi amos, vendos, dividos)(futuro)(la akcento estas sur la lasta silabo)

am” kaj “ão” reprezentas la saman nazan diftongon. Ilia prononco estas egala. La prononca diferenco inter “amaram” (pluskvamperfekto kaj perfekto) kaj “amarão” (futuro) troviĝas nur ĉe la akcento.

Kiam la akcento de la verbo falas sur finaĵo, tiu verboformo nomiĝas “arrizotônica“. La verboformo kies akcento falas sur la radiko nomiĝas “rizotônica“. La verboformo “amáreis” estas “rizotônica” kaj la verboformo “amareis” estas  “arrizotônica”.

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

futura-indikativo-rilate-la-nunon-de-la-portugala-lingvo

futura-indikativo-rilate-pasintan-agon-de-la-portugala-lingvo

Pluskvamperfekta indikativo de la portugala lingvo

La pluskvamperfekto montras agon pasintan kaj antaŭan al alia pasinta ago. En Esperanto, ne ekzistas specifa finaĵo por tiu tempo.

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

pluskvamperfekta-indikativo-de-la-portugala-lingvo

Perfekta indikativo de la portugala lingvo

Perfekta, ĉar temas pri la verbotempo perfekto, t. e., temas pri ago pasinta kaj jam fine plenumita. Vidu la difinon ĉe PIV.

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

En la prezenca kaj perfekta indikativo, la verbfinaĵoj estas egalaj ĉe la unua persono de la pluralo. Nur per la kunteksto eblas en tiuj kazoj scii, ĉu temas pri nuntempaj aŭ pasintaj agoj; kvankam eblas, sendevige, signi la pasintan tempon de la verboj de la 1-a konjugacio per dekstra korno ( ´ ) . Portugaloj kutimas fari tion, sed ne brazilanoj.

Nós amamos o livro. = ni amas la libron.

Nós amámos o livro. = ni amis la libron.

perfekta-indikativo-de-la-portugala-lingvo

Prezenca indikativo de la portugala lingvo

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

En la prezenca indikativo de la verboj de la 3-a konjugacio, la origina tema vokalo konserviĝis nur ĉe la unua persono de la pluralo (partimos).prezenca-indikativo-de-la-portugala-lingvo

Verboj en la portugala lingvo

En la portugala lingvo, la regulaj verboj povas konsisti el la jenaj eroj:

(PREF +) RAD (+SUF) + VT + (DMT + DNP) (DFN)

Ekz.: Realizamos o desejo. (≈ heali’zamus u de’zeĵu)(ni realigis la deziron)

real- = RAD = radiko

-iz- = SUF = sufikso

-a- = VT = tema vokalo

-mos = DNP = finaĵo de nombro kaj persono

—————-

PREF = (prefixo) prefikso

RAD = (radical) radiko

VT = (vogal temática) tema vokalo. Ĝi identigas la specon de la verbo (1-a, 2-a, 3-a konjugacioj) kaj ligas la radikon al la finaĵoj. La tema vokalo de la unua speco de verboj, t. e., la verboj de la 1-a konjugacio, estas -a. La tema vokalo de la dua speco de verboj, t. e., la verboj de la 2-a konjugacio, estas -e. Kaj la tema vokalo de la tria speco de verboj, t. e., la verboj de la 3-a konjugacio, estas -i. La regulo, tamen, havas multajn esceptojn. Ofte la originaj temaj vokaloj formalaperis aŭ anstataŭiĝis per aliaj vokaloj.

DMT = (Desinência Modo-Temporal) finaĵo kiu indikas samtempe la modon kaj la tempon.

DNP = (Desinência Número-Pessoal) finaĵo kiu indikas samtempe la nombron (singularo aŭ pluralo) kaj la personon (1-a: mi, ni; 2-a: vi; 3-a: li/ŝi, ili)

DFN = (Desinência de Forma Nominal) finaĵoj de la participo, gerundio, kaj la persona/senpersona infinitivo.


grado-de-fakteco-de-la-indikativoLa modoj estas:

  • indikativo (indicativo),
  • subjunktivo (subjuntivo),
  • imperativo (imperativo).

La indikativo montras faktan okazaĵon, la subjunktivo montras eblan, duban aŭ dependan okazaĵon kaj la imperativo esprimas ordonon. La fakteco de la indikativo ne estas absoluta. Iuj tempoj esprimas pli da certeco kaj aliaj malpli.


La tempoj aŭ tensoj de la indikativo estas prezenco (presente), perfekto (pretérito perfeito), imperfekto (pretérito imperfeito), pluskvamperfekto (pretérito mais-que-perfeito), futuro rilate la nunon (futuro do presente) e futuro rilate pasintan agon (futuro do pretérito).

La tensoj de la subjunktivo estas prezenco (presente), imperfekto (imperfeito) kaj futuro (futuro).

La imperativo povas esti pozitiva kaj negativa.

Bildo

A Língua Universal Esperanto

Portugallingva versio de lernolibro de Beaufront. Tradukita de Manuel Ribeiro da Costa e Almeida, la unua portugala esperantisto. La traduko publikiĝis en Portugalio, en 1896. Tiu kiun mi havas estas la dua eldono de 1898.
———————————————
1898: A Lingua Universal Esperanto. Methodo completo comprehendendo dois voccabularios segundo a edição franceza de M. L. de Beaufront traduzido e coordenado por Manuel Ribeiro da Costa e Almeida. . 216 p. 2ª edição.

A_Lingua_Universal_Esperanto

VISITA

O Esperanto tá esperando lá na porta –
eu ouvi alguém dizer.
Eu olhei e realmente ele tava lá.
Entra – eu disse –
o que tu tá esperando, Esperanto?
Ele entrou e se sentou no banco,
de frente pra mim,
todo duro, com as costas retas como um robô.
Fiquei com um medo enorme de que alguém,
um indíviduo desses sem noção,
pudesse entrar correndo na sala e gritar com zombaria:
olha uma língua sentada dura num banco.
Sussurrei baixinho: relaxa a espinha, Esperanto.
Qual espinha? – ele me perguntou sem acanhamento –
a do peixe ou a vertebral?
Você é um peixe? – retruquei.
(Me vieram à mente
brincadeirinhas de mau gosto,
sobre peixes de outras eras,
duros fósseis petrificados,
duras pedras fossilizadas.
Mas tive medo de brincar)
Você é um peixe? Não! – Eu mesmo respondi.
Só pode ser então a tua espinha de vértebras lexicais!
E olha que, ainda assim, me lembro de que outro dia
quase me engasguei contigo.
Ele me olhou com um olhar cortante.
Não sei se entendeu meu jargão.
Eu nem tava falando a língua dele!
Era algo ainda mais próximo do Latim.
De qualquer forma, me calei.
Apesar de tudo,
eu amava a forma ereta como ele se portava.

Ĉu ekzistas dialektoj en Brazilo?

diversidadeStriktasence, rilate la portugalan lingvon, ne ekzistas dialekto ene de Brazilo. Nur malgrandaj lingvaj variaĵoj. Niaj diferencoj reduktiĝas al prononco kaj leksiko (adjektivoj, substantivoj kaj verbradikoj). La strukturo de la lingvo (artikoloj, pronomoj, prepozicioj, numeraloj, konjunkcioj, primitivaj adverboj, manier-tempaj/nombro-personaj verbfinaĵoj kaj plejparto de la interjekcioj) tute egalas en ajna parto de Brazilo.

Pri la verbfinaĵoj ni povus diri, ke iom malsamas de loko al loko. Ekzemple en la ŝtato Maranjo oni ankoraŭ en parola lingvo uzas la nombro-personan verbfinaĵon ‘ste’ ĉe la dua singulara persono: “tu foste falar com o João?” (Ĉu vi iris paroli kun Johano?), dum en plej granda parto de Brazilo tiu verbfinaĵo malaperis kaj nun egalas en la parola lingvo al la verbfinaĵ-manko de la tria singularo: “Tu/Você foi falar com o João?”

Ĉu tiajn etajn malgrandajn strukturajn diferencojn ni konsideru kiel dialektaĵon? Ne! Ĉar fine temas nur pri variaĵo same ĉie akceptita pere de la norma lingvo.

Se ni volas paroli pri dialekto, tiam ni parolu pri la dialektoj de Brazilo kaj Portugalio. Inter ili vere jam grandas la diferencoj eĉ en la strukturo, kvankam tion multaj brazilaj puristoj neniel cedas agnoski.

Jen ekzemplo: la pronomo ‘vós’ (plurala vi) ne plu ekzistas en Brazilo, eĉ ne en la skriba lingvo. Vidi brazilanon uzi tiun pronomon eĉ en skriba lingvo egalas certe al nemalgranda purismo kaj pedanteco. En Brazilo tiu pronomo plene anstataŭiĝis per la iame moŝta pronomo “voĉes”. En la singularo la pronomo ‘você” kunekzistas kun la pronomo “tu”. Mi mem en mia lingvovario uzas tiun pronomon. Sed en la dua plurala persono mi surpriziĝus, se iu dirus al mi, ke en iu brazilangulo iu ankoraŭ uzas ĝin.