Politika sinteno de Zamenhof

Ĉu iu volis eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto kaj mi malpermesis al li? Ĉu iu volis fondi ian gazeton, entrepreni ian propagandon kaj mi malhelpis al li? Ĉu la esperantistaro volis ion decidi pri Esperanto kaj mi diris: “haltu, mi estas la mastro de la afero”? Ĉiuj esperantistoj scias tre bone, ke mi neniam faris ion similan.

Zamenhof, 1903, revuo Lingvo Internacia

…konante mian agadon kaj mian rilaton al Esperanto en la daŭro de 20 jaroj, la esperantistoj povas esti tute trankvilaj: mi neniam surprizos ilin per ia arbitra ŝanĝo en la lingvo, por kiu mi, simile al ĉia alia esperantisto, jam delonge havas nenian rajton; neniam mi altrudos al ili mian personan deziron; kaj se eĉ mi volus iam freneze fari tian senrajtan kaj pereigan faron, ĉiuj esperantistoj povas kontraŭmeti al mi la Bulonjan Deklaracion kaj diri: “ni ne permesas”.

Zamenhof, 1907, La Revuo

Kia estis la politika sinteno de Zamenhof?

La impreso kiun mi havas per legado de liaj originalaĵoj estas, ke Zamenhof ne havas ferajn politikajn konvinkojn. Li estis elasta homo. Li apenaŭ (preskaŭ neniam) tuŝas politikajn temojn rekte. Ni povas koni lian politikan sintenon nur malrekte, per liaj agoj.

Unue, Zamenhof estas altgrade demokratia homo. Li tenis sian demokratian sintenon ĝis la lastaj cirkonstancoj. Mirigas min, ke li, dum la redaktorado de la revuo La Esperantisto, ne nur ne hezitis publikigi opiniojn kontraŭajn al siaj propraj opinioj, sed ĝuste al la kontraŭaj donis apartan elstaran diskonigon. Li presigis disonancan opinion kaj tuj poste donis respondon, ĉiam klopodante konvinki per logikaj argumentoj. Ni ne trovas Zamenhofon donanta desupran decidon. Ni ne trovas lin senrevene firma al siaj propraj interesoj. Eĉ kiam konsiderinda parto de la tiutempa esperantistaro (1893-1894) premis lin ŝanĝi Esperanton, li cedis kaj ne fuĝis al la premo per senkulpigoj. Li iris rekte al la petita celo, malgraŭ ke palpeblis (la tekstoj montras) lia deziro rifuzi kaj fari neniun reformon. Zamenhof ĉiam volis reprezenti. Kaj li estis bona reprezentanto. Eĉ sen havi mandaton, li, en la revuo La Esperantisto, insistis esti reprezentanto. Ĉion li volis decidi kune, ĉiam li volis scii kion la publiko volas. Li volis jam de la unua libro porti nur unu voĉdonon. Dum la sekvaj jaroj li provis per pli ol unu rimedo krei demokratiajn esperantistajn instituciojn kie decidus la plejmulto, ne li, la iniciatoro.

Do, antaŭ ĉio Zamenhof tutcerte ne subtenus diktaturon. Kia ajn estis lia politika sinteno (kiu estis subtila), ĝi estis ja demokratia. Mi ankaŭ aldonus, ke li estis modera laŭ lia “politika sinteno”. Kiam la rusa cenzuro tute malpermesis lian agadon ĉe la revuo La Esperantisto (grava organo ĉar tiam estis la ununura ligilo inter esperantistoj) li en la revuo nur eksponis la konstaton kaj bedaŭris la okazaĵon. Li ne alvokis la abonantojn al “radikalaj protestoj” aŭ al io simila. Li tiam nur skribis “ni esperas, ke la cirkonstancoj pli aŭ malpli frue pliboniĝos”. Li ne skribis ardan riproĉon kontraŭ la cenzuro nek la tiama registaro.

Pli specife parolante, ni povus demandi, ĉu Zamenhof subtenis/subtenus kapitalismon aŭ komunismon. Unue, mi devas diri, ke mi mem ne povus doni bonajn klarigojn pri tio, ĉar mi ne konas profunde kio estas komunismo nek kapitalismo. Miaj konoj estas supraĵaj. En estonteco mi legos pli kaj lernos. Tamen, per miaj supraĵaj konoj, mi povas diri, ke Zamenhof kredis kapitalismon konforma al ia progreso. Mi ne dirus, ke li opinias/opinius kapitalismon bona, ĉar neniun maljustaĵon li subtenus nur por plu resti kohera kiel adepto de ia ismo. Sed en liaj klopodoj disvastigi Esperanton, Zamenhof ripete montras sian fidon al kapitalismaj iniciatoj. Li provis pli ol unufoje krei merkatan institucion, kiu ne vivus nur per “oferoj”. Li malferme kaj sen hezito parolis pri “altiro de riĉuloj kaj kapitalistoj” kiuj helpus al la movado.

Tiel do, per miaj lastaj legadoj, mi resumus jene lian politikan sintenon: ĉiam demokratia, ĉiam modera kaj kapitalismema sen malferma aliĝo al politikaj pens-skoloj.

Stato

La korupto, la hipokriteco de la brazila politiko kaj la eksigproceso de Dilma

8 ministroj, 25 senatanoj, 37 deputitoj, 3 ŝtatestroj kaj 1 juĝisto!

Jen pri kiom da koruptaj brazilaj politikistoj la Supera Kortumo (STF) komencas proceson. Kaj tiu listo ankoraŭ ne estas kompleta. Oni ne komencis proceson kontraŭ la prezidento, ĉar la Konstitucio tute malpermesas. Kontraŭ prezidento povas nur eksigproceso, kio tamen ne okazos, ĉar tiu fiulo jam estas tie kaŭze de alia harplena eksigproceso.

En tiu ĉi malbela tago, speciala fakto tiklas la sagacan observanton. La brazila Konstitucio diras, ke la respondeculoj pri eksigproceso estas la senatanoj. Deputitoj voĉdonas nur por rajtigi la komencon de la proceso, sed la juĝistoj mem estas la senatanoj. Brazilo havas 81 senatanojn. Nun la Supera Kortumo volas procesi kontraŭ 25 el ili. Tio egalas 30% de nia senato. La samaj kiuj kriis kontraŭ ia terure korupta Dilma nun trapasos saman itineron.

Movoj tamen jam vidiĝas iliaflanke. Ili volas novan Konstitucion por 2018. Sub la preteksto, ke la nuna Konstitucio ne plu aktualas, ili volas modifi la brazilan leĝaron kiu permesas nun iliajn procesojn. Homoj kritikas Dilman, sed estis kaŭze de leĝoj aprobitaj dum ŝia registaro, ke ĉiuj tiuj procesoj komenciĝas. Oni bone diras, se oni diras, ke la eksigproceso de Dilma ne rilatis speciale al ia ŝia korupteco nek al la malbona ekonomia situacio de Brazilo. Ŝiaj opoziciantoj nur profitis de la malbona momento por provi bremsi juĝistajn procesojn kiuj atakis ilin fronte. Nun ni vidas, ke ili ne tute sukcesis.

REFONDO

Refondi Braziljon.
Refondi Brazilon.
Kiu ŝanĝos la leĝon?
La moŝtaj deputitoj kaj senatanoj!
Urĝas prepari nacian ĝeneralan balotadon.
Novaj reprezentantoj por nova Brazilo.
Remuldi la brazilan silueton.
Kiuj elektiĝos?
La samaj.
Aŭ similaj ŝtipkapuloj.
La samaj malsanoj de malsanuloj kiuj insistas malsaniĝi.
Ĉu la korupto kaŝiĝas ie inter la ostoj kaj la haŭto?
Fiuloj! Idiotoj!
Regi landon estas respondeci pri la morto de Dandara*,
kiun oni detranĉis de Brazilo.
La mano kiu murdis ŝin subskribis indiferentajn leĝojn,
ŝiris planojn por homrajtaj kampanjoj.
Brazilo murdis Dandaran.
Jes, la flago estas ruĝa denove,
spit’ al ĉiuj krioj de CBF-ĉemizoj.
La samaj similaj simioj kiuj rabis Dandaran el vivo
vagas kiel gravuloj en la braziljaj palacoj.
Urĝas refondi la homan esencon.
Restartigi la evoluon.
De fiŝo ĝis io kio ne nomiĝos homo.

*Dandara estis transvestulino, kiun oni antaŭnelonge terure murdis en Fortalezo.
Ĉiuj murdscenoj estis filmitaj kaj diskonigitaj en sociretoj.

NACIA PLADO

Pano, margarino kaj kafo.
Ĉi tiu poemo estas pri pano, margarino kaj kafo,
kiuj atendas buŝon sur kuireja tablo.
Ni ne verku poemon pri tro banalaj temoj.
La pano, la margarino kaj la kafo ne ekzistas plu.
Kaj, en tio, troviĝas ilia imponeco.
Kiom grande kaj grave estas,
ke pano, margarino kaj kafo utilis
por satigi vivulon; eble surstratan orfon,
kiu petis matenmanĝon ĉe panvendejo.
Kiom malgranda kaj malgrava
estas la moderna, lastteknologia ponto,
kiu etigas la homojn kaj puŝas ilin bezoni
fuelvoran maŝinon por transiri ŝoseon.
Pano, margarino kaj kafo
tekstos kiel devizo sur la nacia flago.
La patriota poeto deklamos poemon
kun buŝo pufa pro panpecoj,
margarina glimado sur la manoj
kaj vestoj farbitaj per kafbruneco.
Pano kaj planoj por la landa disvolviĝo.
Margarino kaj magrulinoj por pruvi la popolan mizeron.
Kafo kaj pafoj por mortigi la politikajn malamikojn.
Ĉi tiu poemo estas pri plano de magrulino kun revolvero,
freneze sputante kondamnojn sur sia hejma tablo.
Ŝi pretas murdi la eksprezidentinon kiu forgesis la kvartalon.
Pano kaj margarino kaj kafo
kiuj transfiguriĝas kaj reprezentas
niajn plej senregajn murddezirojn.
Ni ne verku poemon pri banalaj frenezulinoj,
sed pri malsatmurdo
dum manĝo de pano kun margarino kaj kafo.

Ĉu antaŭsignoj de baldaŭa malintegriĝo de Merkosudo?

La sola paragrafo de la 4-a artikolo de la brazila konstitucio de 1988 diras, ke “La Federacia Respubliko de Brazilo klopodos al integriĝo ekonomia, politika, socia kaj kultura de la popoloj de Latinameriko, kun la celo formi latinamerikanan komunumon de nacioj.
 
Tamen José Serra, la nuna ministro de eksteraj rilatoj, aliancano de la puĉistoj, kaj la sama homo kiu dufoje kandidatiĝis al prezidento kaj dufoje perdis, agas tute kontraŭe. Li insistas ne akcepti, ke Venezuelo prezidu Merkosudon dum la sekva semestro. Li iris al Montevideo klopodi konvinki, ke la najbaroj ne transdonu al Maduro la prezidantecon de la bloko. La urugvaja ministro nun trumpetas, ke Brazilo provis aĉeti la konduton de Urugvajo. Jen en kiun kaĉon nelegitimaj registaroj povas konduki la landon.