POEMO KIU PENSAS

Tiu ĉi poemo transsaltis du murojn, du heĝojn kaj unu flakon;
amis du hundojn, du katojn kaj unu hamstron;
havis du sonĝojn, du koŝmarojn kaj unu revon;
ricevis du frapojn, du batojn kaj unu skurĝon;
liveris du demandojn, du dubojn kaj du…
du rondajn interpretojn.
Tiu ĉi poemo vidis la mondon naskiĝi sen dentoj
kaj bebojn mordi ŝtonojn en prakavernoj.
Ĝi mortis du fojojn dum vojo,
atendis trifoje trivialan timon realiĝi
kaj kvarfoje trovis sin mem en kvadrataj skatoloj
senditaj per limaka poŝto.
Knarantaj ĉarniroj de rustintaj impresoj,
ripetitaj, ree spertitaj far miliardoj da tre similaj speci-specimenoj.
Milionoj da junuloj surfis sur samaj ondoj kaj
al milionoj da maljunuloj haroj mankis.
Pakoj de viv-ekzempleroj eliris el muntoĉeno
disponeblaj
al du amikoj, du konatoj kaj unu fremdulo.

KRIZO

Tiu ĉi poemo povus priskribi krude realisman fakton.
Fotografaĵo jam faris tion.
Ĝi povus froti sonon kontraŭ sono
por krei duran melodion.
En studio muzikinstrumentoj superis la intencon.
Ekstravaganca estonteco kun teletransporto,
kosmoŝipoj, inteligentaj eksterteranoj kaj tempvojaĝoj
taŭgus por mirigi,
se la kinematografio de banala televidserio
disponus malpli da frenezaj scenaristoj kaj okultrompa teknologio.
Pri amintrigoj ne mankus parolemo,
se la literatura spongo ne estus jam sorbinta
jarcente ripetan galon de amo-malamo,
pasio-ardo-seksumado-sopiro-perfido-kverelo-
pardono-seksumado-frido-kverelo-disiĝo.
La poemo povus denunci vivmizerecon,
sociajn maljustaĵojn, diskriminaciojn, antaŭjuĝojn.
Tamen la homoj jam scias kio ĝustas kaj malĝustas.
Malbono insistas ekzisti en homa kunvivo,
ĉar homaj gregoj stultas.
Ili tumultas ĝis mortigi proksimulojn per surmarŝo.
Tial la poemo donacas konstatojn malpli ol bazajn:
ke akvo estas akvo,
ke ŝtono estas ŝtono;
ke akvo restos akvo
kaj ŝtono restos ŝtono.

ĈI TIU POEMO DONACOS NENION AL NASKIĜTAG-FESTANTOJ

Ĉi tiu poemo devus doni suman respondon al viaj demandoj.
Ĝi adicias nulon al nul kaj kontentiĝas per tio.
Vi povus legi pri mondo sen problemoj,
kie bonintencaj ismoj plenumas efektivajn socioŝanĝojn.
Povus legi pri internacia paco multe pli ol oratora.
Legi pri ĉiea respekto, evidenta en sia fakteco.
Pri profunda amo por kiu vortaro ne liverus adekvatajn sencojn.
Ĉiuj foraj idealoj, palpeblaj al manoj de vivantaj generacioj,
neniam plu estus promesoj de transcendaj eraoj.
Tamen ĉi tiu poemo rezignis.
Ĉi tiu poemo havas po unu muron inter ĉiu linio.
Po unu tranĉilon por ĉiu legantogorĝo.
Infano malsatmortas jam ĉe la unua literapero.
Akvo mankas al hommilionoj ĉe la dua litero.
Milito okazas en la tria.
Kion atendi de la kvara,
krom senhejmulon sen nomo?
La kvina spektas senemocie malsanulojn morti
pro banala diareo,
kuŝe sur malvarma planko de hospitalokoridoro.
La sesa litero diras, ke ĝi neniel kulpas.
Sed ĝuste la sesa draŝis murdintence
la haŭtnigrecon de negro,
la genron de transseksulo,
la opinion de opoziciulo,
la originon de enmigranto,
la tribecon de indiano,
la ekziston de homo kiu alrigardis senpermese.
Ĉe stratangulo sen justeco, la poemo violentis leganton.
Kaj la verkinto hontis esti la generinto.

DIFICILA

ĉi-foje ĉi tiu poemo
tiuj versoj kiuj sekvas versojn
frazoj kun frazoj
vorto vorto vorto punkto
jes, tiu afero
antaŭ viaj okuloj
verko aŭ skribo: io farita de literoj
vere ĉi-foje ĉi tio estos malfacila
malpura kaj dirta
ĝi estos dificila
griza, nebula, nervostreĉa
la afero serioziĝas
Neniu komprenos mian poemon ĉi-nokte.
mia nokto estas amiko de Schleyer
glugl glot gland glim glit
i’m a seed
me enterrem
abrakadabra yhwh
tem algo estranho nesse poema
abcdefg.. kion pri ĉ?
Ĉu vi komprenas?
des pli bone
zamenhof ruktis en ĉeesto de samideanaro
sur sofo li mortis
lia koro eksplodis de honto
tem algo fedendo nesse poema
en aprilo la afero komenciĝis
mastodonto mortis pro la majstra aerpuŝo
sed sciencistoj promesas revivigon
há fantasmas nesse poema
mi timas verdajn monstrojn sub la lito
Ĉu vi komprenas?
glut glot grand glan

POEMO KIU KOMPRENAS HOMOJN

La poemo kiun mi devas verki
daŭre pendas de mia langopinto.
Mi disponas liston kun naŭcent kvardek sep vortoj,
gramatikon kun dekses reguloj
kaj du manojn pretajn uzi nacilingvan klavaron.
La poemo kiun mi devas verki
restas verkota.
Mi estas lamulo kiu portas sian cerbon enmane
kaj je ĉiu stumblo lasas la aferon fali.
La poemo ne ekzistas ĉar la homo necesa por verki
ankoraŭ ne naskiĝis en mi.
Pako de enigmaj hompretendoj rikanas
kaj la poeto pensas pri reciproka kunridado.

POEMO SEN DAT(UM)O

Ĉi tiu poemo diros ĉion necesan per unu verso.
Sed jen jam verkiĝis dua, ĉar ne sufiĉis la unua.
La antaŭa ne eniru la nombradon. Ĝi estis nur konstato.
Ankaŭ la lasta ne validas. Estis averto ne nombri malĝustan verson.
Nun venos la suka enhavo.
Per unu, kaj nur unu, plia verso, kiu sekvas ĉi tiun.
(Verso inter krampoj estas noto de paĝo sen spaco ĉe piedo)
(Kaj notoj neniam apartenas al la vera enhavo de poemo)
Ĉi tiu poemo diris ĉion necesan per unu verso.
(ĉar la dua verso estas nur ripeto de la unua,
krom pri la tempo de la verbo “diri”,
kiu apenaŭ aldonas ion al sentempaj, senkalendaraj,
sendatume sendataj poemoj)

REGISTRITA SENPERMESE

Foje, vortoj nur bezonas buŝojn kiuj prononcu.
Sen skribilo. Sen papero. Sen registro.
Vortoj kiuj vivas nur la tempodaŭro de sonemisio.
Venas la vento kaj ili jam foriras laŭflue.
Mesaĝoj kiuj destiniĝas al unuopaj oreloj,
monopoligitaj de unikaj alparoloj.

Foje, ni nur bezonas vorton, ĉar la mondo apartenas al ni.
Sed la vortoj restas en vortara stato.
Sen deklinacioj. Sen konjugacioj.

MIA POEMO

Ĉi tie, mi plenumos ekstravagancon,
ĉar la poemo estas mia.
La regantoj submetiĝos.
Subalternuloj ordonos.
En mia poemo,
indianoj en tranco pro halucina herbo
determinos ŝtatan planadon por sekva jardeko.
En mia poemo, riveroj kuros de la maro al la landinterno.
Mil uzinoj ĉe marbodo sensaligos akvon per kribriloj.
La poemo estas mia
kaj mi faras el ĝi, kion ajn mi volas.
Inkandeskaj okuloj de katoj en mallumo de hermetika ĉambro
estos steloj de surtera ĉielo.
Tion kaj plion mi laŭvole trametos kiel trabon en la poemon.
Ĉar, jes, la poemo estas mia.
La poemo estas mia.

AJ, LA HOMARO!

Aj, la homaro venkis!
Ĉu ni naivas?
Kiu fortos teni minimuman obstinon?
Kie ni fosos alternativojn al la dolĉaj elektoj?
La ŝablonoj normigas de la bazo ĝis la verto.
aj aj aj
Kiu sukcesos postvivi la ordorompon?
(Ĉar ni ŝuldas rompon pro rompoŝuldo!
Rompokulpo.)
Vi ne petis heredaĵon, sed ni havas kion transdoni.
Transgeneraciajn kulpojn.
Homamaso venas akuzi izolitajn ĝangalulojn,
izolitajn vivkomprenojn,
vivmanierojn detruendajn,
ĉar danĝeraj laŭ la kapablo rekonsciigi.
Ni garantias senkontestan bonon.
Kiu rajtigis reziston?
aj aj aj
La opono kontraŭleĝos, se necese.
Ni nur protektas mondkomprenon.
Escepto estus streko sur panoramo.
aj aj aj
Perdi la direkton
en barko plena de kompasoj.
Ne vidi la vojon, malgraŭ la plenluno.
Havi spirhalton, kvankam oksigeno abundas.
aj aj aj
La naturfortoj malamikas kaj timigas.
Punktoj moviĝas sur la mapo.
En postkolapsa mondo, homoj nomadas denove.
Amasoj de moŝtaj ostoj atestas, ke la homaro venkis.
Dormu pace la memoro de tiuj, kiuj, por povi venki,
malaperis.
aj aj aj
Aĥ! se ni povus almenaŭ
esti bakterioj naĝantaj en antaŭkambria oceano…

GRAVAJ HOMOJ

Kiom granda estas la nacio?
S-ino Maria konis la tutan kvartalon.
Ŝi estis 72-jaraĝa kiam ŝi mortis.
Kiom necesa estas la nova superbazaro
kiu inaŭguriĝis dum la lasta semajnfino?
Rikarda, kiu estas vidvino kaj loĝas sola,
aĉetis lastnokte duonkilogramon da muelita bovaĵo,
kiun ŝi preparis dum spektado de meksika dublita telenovelo.
Kiom grava estas la Kongreso en Braziljo?
La najbaro de Rikarda, s-ro Francisko,
pagis, ĉe CAIXA-loterio, 2 realojn por gajni la loton,
sed li ne gajnis.
Kiom reala estas la monsumo ĉe la Centra Banko?
Petro, alia najbaro, edziĝis kun Filomena.
Filomena ne amis Petron, sed ŝi bezonis vivrimedon.
Priscila amis Plinion,
sed Plinio amis Filomenan, kiu jam edziniĝis.
Kiom sinceraj estas la homaj ligiloj?
Antonina ĉiam iris al preĝejo.
Dio forgesis ŝin kiam kuracisto diagnozis kanceron.
Kiom bela estas la katedralo?
La bebo Tonjo naskiĝis dum moderna epoko.
Ĉu la teknologio donos kontentigajn eksplikojn al li?
Kiom saĝaj estos la konsiloj de lia smartphone?

STULTA RIGARDO

Se mi paŝas kun rigardo al stelaro,
mi riskas ne vidi la truon, kiu suĉos min suben.
Ĉu la steloj hokos min,
se mi paŝos kun rigardo al la tero?
Morgaŭ, mi ekstudos elektromagnetismon por esti preta
kompreni eventualajn mesâgojn de la universo.
Stulta universo, kiu generas parolantojn
por paroli ĉiam kun samspecianoj.
Se hundo bojas minacon, mi komprenas.
Se, replike, mi krias akuzan frazon,
ĉu la hundo interpretos la vortordon?
Aŭ ĉu mi devos montri la dentojn?
Ĉirkaŭa dezerto de vivaj elementoj sen rezono.
Solecas la simio, kiu tro distanciĝis de sia origino.
Mi paŝos kun piedoj sur steloj,
kun rigardo al io des pli malproksima.
Stulta vakuo sen difinoj.
Kie mi trovos universalan universvortaron?

LAŬTRADICIA

Ternas la tenera, rara tenebro
kaj netemeraraj monstroj tra teletransportaj sparkoj sturmas.
Tondras teruraj turmentoj de steltempestoj
dum baleton prezentas krudaj, krado-kribritaj kosmoŝipaj lumoj.
Aleksteraj tuneloturniĝoj tentas tunopezajn intimajn itinerojn
implodi internajn intensajn inklinojn.
Tordaj tentakloj tutan tempon tiklas templojn
de despotaj delikatecoŝajno kaj ŝajndelikteco.
Intumeskaj turoj sputas proprajn pulmojn
pro pluraj problemoj de la primaraj praproporcioj.
Tamtamas la tantalaj tragedioj de tardaj totalecoj
trempitaj en treniĝintaj tempodresadoj.
Ofendon oferas fidelo-fendoj
al iamaj fere fortaj, fie fieraj, firme formitaj famo-fumoj.
Kaj veas venenitaj ver-vipuroj verve venintaj al viskozaj vol-vomaĵoj.

SPARKECO

Sur divano, mi divenis lian antaŭdiron.
Mi neniel surpriziĝis, ĉar mi sciis,
mi senemocie konsciis,
ke la galaksio eksplodus kiel neregebla furzo,
neregebla kurzo inter dolaroj kaj realoj,
nerealaj kurzo-furzoj.
La homa turo eminentis kaj elstaris.
Mi konsciis, ke la eminenteco daŭrus palpebrumon.
Venteto peris mesaĝon
el malbonodoraj katakomboj
kaj enterigitaj ceramikaj urnoj.
Ili saĝumis per miljara atesto;
asertis ke, pri la sparkeco de la vivo, ne indus sciigi.
Sed la venteto alportis mesaĝon.
Kaj afabla maljunulino pugnofrapis boksiston
kaj forvaporiĝis sen tempon doni por repliko.
Viro enkuris homplenan salonon
kriis ke li ĵus pisis dum dek minutoj
kaj forgalopis sen tempon doni por amuzo.
Milionulo saltis el limuzino,
iris ĝis la rondo de almozuloj kiuj sin varmigis,
ĵetis stakojn da multvaloraj monbiletoj en la fajron
kaj forpafiĝis sen tempon doni por ekspliko.
Ŝtatisto eltiris kompleton, rapidpaŝe paradis
kun minijulpo kaj mamzono
en la Ĝenerala Asembleo de UNO
kaj poste formalaperis sen tempon doni por milito.
Kaj sur divano, paciento pacience pacon petis per silento.

VIOLENTA VER-AKIRO

Li feliĉis, li jubilis, li orgasmis.
Apogeis lia memkontento pro nova atingo.
Nur la ulnojn kaj la humerojn li devis donaci kiel pagon.
Li, per dentopremoj kiel manmovoj, manovris
la akrapintajn ostosplitojn kiel penikojn
kaj sen pento pentris perfektan panoramon.
Li ridis, li deliris, li delir-ridis,
ĉar li oferis nur la gambojn por esti kie esti li volis.
Lia ronda trunko tuŝis la trukan triumfon suresti supre sen suroj.
Eskalfine sur la suma ŝtupo, kun folaj tikoj de frenezulo,
skalfine kun supla stupro-kulpo de memvola perforto
de deziroj, konvinkoj kaj ŝtrumpoj kiuj garnis piedojn lacajn,
jam ne plu senteblajn, ĉar eksterkorpaj.
La vojo estis abrupta,
la volo estis inklina kaj sora, sed li ĝojis.
En la lasta ŝtupo, sango ankoraŭ fluis fulme tra la vervaj vejnoj.
En la hasta stupro, li la koron kompakta konservis.
Stuko de kompensoj,
sputo de demenco,
ŝtupo de kresĉendaj stuproj ĉiam pli violentaj,
ŝtupoj de stulta sturma stupraro
ne influis lian vrakan venkon de homo kiu venas al venĝa vero.
La surŝtupa, sensura kaj senŝtrumpa, stuprita stumpo
sencenzure ruliĝis kun senprecedenca fiero,
ĉar li, la trunko, trumpetis per elpulmaj triumfo-pumpoj;
emerĝintaj tra la gloraj gorĝaj finfinaj fenomenaj stertoroj
de koroj
kiuj venas kaj venkas.

GRANDA MEDITADO

Ho universaj kurboj,
pezaj stelspuroj,
eonaj spacdistancoj,
mi forgesis la bolantan oleon en pato,
ĉe la fajro de la kuirforno,
kaj mi estas mil kilometrojn for de hejmo.
Eble la kaduka najbarino forbruliĝos en incendio.
Ho rompoj de pacdeklaroj kaj militanoncoj,
interŝtataj kvereloj,
transnaciaj malkongruoj,
gigantproporciaj malkonsentoj!
Mia komunikado fiaskis,
ĉar mi mendis kokinviandan kolbason,
sed la vendistino insistis transdoni porkdevenan;
kaj nun mi devos manĝi ĝin,
ĉar homoj mortas pro malsato.
Ho evoluprocezoj,
lantaj progresoj de bakterioj kaj simioj,
eterecaj fluidoj de lastskalaj perfektuloj,
mi eltiris la interfonon ĉar mi ne volis ricevi la viziton
kaj nun mi devas vivi kun ĉiuj rezultaj rimorsoj.
Ho Zamenhof-fantomaĵoj kun grandaj okuloj
inkandeskaj ĉe la abismo de mia unuĉambra apartamento;
fosforeskaj verdaĵoj en la obskuraj anguloj,
mi diris, ke la lingvo unuigos la homaron,
sed min naŭzis la homamasoj, la diskutrondoj,
la tro laŭte babilemaj homoj, la parolemaj homoj,
la parolkapablaj estuloj, la societo de homoj, la homoj.
La homaro igis min deziri esti insekto
kiu vivas ne pli longe ol dum unu horloĝa erao.
Ho likvoj moviĝantaj interne de la kranio,
ĉu mi rajtas gustumi vian molan sukon
per suĉoŝalmo metita funden de la naztruoj?