MESAĜO EL LA ESTONTECO

Mi ĵuras, ke ĉi tiun poemon mi verkas
en la jaro 2052, vendredmatene,
la tagon post la 25-a kaj antaŭ la 27-a de julio.
Mi registras ĝin rekte, sen revizia plano,
sur flava paĝo de kajero kun ruĝa kovrilo,
kajero terure eksmoda.
Mi sidas ĉe tablo de perua portebla trinkejo
kiu ŝvebas jam de semajno ĉi tie,
apud la “Calle de Los Incas”, super la “Hotel Brasileño”.
Pli ol tri jardekoj estas forpasintaj
de kiam mia juna versio lastfoje verkis poemon.
Mi ne certas, ĉu la mesaĝo sukcesos rompi la tempregulojn
kaj aperi antaŭ viaj okuloj.
Sed, se miaj kalkuloj pravas,
la tempdistanco atingis maturan nivelon.
Krome, ĉiujn kondiĉojn mi plenumis ekzakte.
La simbolismo eĉ timigis min.
Tiun ĉi poemon mi verkas kiam mi estas jam plenkalva.
Kaj tio estas parto de la reguloj.
La restantajn povrajn harojn el la kapodorso
mi tondigis sen rimorso.
Certe, la juna Paulo ne aprobus mian superstiĉon,
sed mi ĵuras, ke eblas komunikiĝi kun la pasinteco per poemoj.
Kion mi volas diri al mortontoj estas la jeno:
la mondo daŭre estas fetora anuso.
Kaj la homaro?
Partikloj (eble semoj) de malbone digestita manĝaĵo.
Iu bonvolu fine replanti nin.

POEMO SEN DAT(UM)O

Ĉi tiu poemo diros ĉion necesan per unu verso.
Sed jen jam verkiĝis dua, ĉar ne sufiĉis la unua.
La antaŭa ne eniru la nombradon. Ĝi estis nur konstato.
Ankaŭ la lasta ne validas. Estis averto ne nombri malĝustan verson.
Nun venos la suka enhavo.
Per unu, kaj nur unu, plia verso, kiu sekvas ĉi tiun.
(Verso inter krampoj estas noto de paĝo sen spaco ĉe piedo)
(Kaj notoj neniam apartenas al la vera enhavo de poemo)
Ĉi tiu poemo diris ĉion necesan per unu verso.
(ĉar la dua verso estas nur ripeto de la unua,
krom pri la tempo de la verbo “diri”,
kiu apenaŭ aldonas ion al sentempaj, senkalendaraj,
sendatume sendataj poemoj)

MORGAŬ

Hodiaŭ mi ne forlasos vin,
ĉar la kuko por la festo estas preta.
Mi ŝategas tiun ĉokoladan kremon.
Sed morgaŭ! Ha morgaŭ
vi ne vidos mian ombron ĉi tie.
Hodiaŭ mi restos,
ĉar mi ankoraŭ volas lastfoje kisi vian nudan korpon.
La blankaj tukoj, la varma duŝo jam atendas nin.
Sed morgaŭ! Ha morgaŭ
miaj oreloj ne ĉeestos por aŭskulti viajn falsajn ĵurpromesojn.
Hodiaŭ mi kvietiĝos inter viaj brikamasoj.
La pordo estas ŝlosita kaj mi ne deziras skandalon kaŭzi ĉi-hore.
Sed morgaŭ! Ha morgaŭ
la muroj de la najbaroj treniĝos post mi,
avidaj havi mian amikecon.
Hodiaŭ mi nenion plu diros.
Elĉerpiĝis mia vortprovizo provante vin kompreni.
Sed morgaŭ! Ha morgaŭ
mi inventos novan lingvon,
kaj vi neniam disponos ekzempleron de ĝia gramatiko.
Barilon mi metos inter ni.
barikadon
am-malaman baraktadon
morgaŭ kaj por ĉi ame malneta adiaŭdiro.

KRIMA POEZIO

Junulo, vi estas tre bela,
sed ankaŭ tre malprudenta.
Se mi estus vi, mi estus pli zorgema.
Tiu kiu alparolas vin
estas armita per poemoj.
Ne agacu lin.
Li pafas poemojn kiel bandito pafas kuglojn.
Minimuma reago funkciigos la kulason.
Transdonu ĉion kion vi prirevas
aŭ vi estos elstrekita el la literaturo.
Poemon vi legas por konfirmi komplicecon.
La krimon ni ĵus plenumis.
Mi, per verkado; vi, per legado.
Se vi denuncos min, mi konfesos ĉion al la juĝisto.
En la karcero, ni ŝimos ĝis la lasta verso.

EKZISTAS NUR UNU AMERIKO

Ĉi tiu poemo komenciĝas kun kapibaro,
kiu sunumas al si la harojn sur iu rio-de-ĵanejra strando.
Kial kapibaro? Kial sunumo? Kial Rio-de-Ĵanejro?
Ĉar ĉi tiu poemo volas paroli pri temo nekredeble nova.
Kaj laŭ ĉiuj miaj esploroj, neniu alia Esperanta poeto aŭdacis verki
pri rafinitaj ronĝuloj en strandoj de tropikaj civilizoj.
Same taŭgus ĉi tie meksika kolibro,
kiu kontraktas kun kojoto pri eniro en Usonon kontraŭleĝe.
Ĉar ĉi tiu poemo estas feke amerika!
Eŭropajn birdojn ni ekstradiciis.
Laŭ ĉiuj rezultoj el miaj esploroj,
neniu Esperanta poeto iam ajn aŭdacis tranĉi la kolonian umbilikon
kaj kanti kun plena fideleco
la mizerajn idiosinkraziojn de ĉi Nova Mondo
kreita ekde nulo far skorbutamaj maristoj
kaj kristanaj indianin-perfortantoj.
Ameriko first (Brazilo second) kaj Usono third!
En ĉi tiu poemo, eĉ intergringe integriga,
kungregiĝas ĉiuj niaj reciprokaj amoj.

RUTINA

Ĉiuj riskas renkonti unikan agon.
Unika estus la mono kiun la aĉetanto transdonus
minutojn antaŭ ol, ĉe elirpordo de vendejo,
ricevi pafon rekte en la kapon
pro neporto de valoraĵo transdonebla al rabisto.
La vendisto dirus “lia lasta ago dum vivo
estis transdono de mono al mi”.
Unika estus la “bonan matenon” kiun,
al ridanta bebo,
faltoriĉa avino donus momentojn antaŭ ol senti brustpremon
kaj fariĝi forpasinta pro fulma koratako.
Jardekon poste, la gepatroj dirus al sia filo:
la lasta ago de via viva avino estis ‘bonan matenon, mia nepeto’.
Unika estus la rifuzo balai trotuaron,
kiun arogantulino ĵetus al najbarino
sekundon antaŭ ol flugigi la faldojn de sia jupo
kaj la vivspiron el sia korpo
per tro impeta turniĝo kaŭzinte stumblon, krion, falon
kaj krani-kontraŭ-pavima akcidento.
La najbarino dirus kun rimorso “ŝi rifuzis al mi favoron kaj mortis”.
Homa rutina kuntuŝiĝo
povas fariĝi unika pro sia lasteco.

HISTORIO

Iele-trapele en la homa pelmelo.
Kio gravas?
Ĉu la promeno aŭ la plandumospuro lasita al esplorontoj?
Ne dependos, ĉu lasita sur la luno aŭ sur vulkana roko.
Ĉu la herooj posedos patosajn skribojn sur tomboŝtonoj
kaj procesioj ĉiujare honoros ilian forpason?
Herooj ne ekzistos kiam finiĝos temprezisto.
Sub teraltaĵoj, morgaŭ hazardaj grundakcidentoj,
ripozos agrablaj memoroj de vivintaj konscioj.
Anonimaj menslarĝiĝoj frue venintaj al mempercepto
strebos trovi lokon por sinforgeso.
Telekospaj enfokusiĝoj serĉos miniaturajn brilojn sur tersurfaco.

REGISTRITA SENPERMESE

Foje, vortoj nur bezonas buŝojn kiuj prononcu.
Sen skribilo. Sen papero. Sen registro.
Vortoj kiuj vivas nur la tempodaŭro de sonemisio.
Venas la vento kaj ili jam foriras laŭflue.
Mesaĝoj kiuj destiniĝas al unuopaj oreloj,
monopoligitaj de unikaj alparoloj.

Foje, ni nur bezonas vorton, ĉar la mondo apartenas al ni.
Sed la vortoj restas en vortara stato.
Sen deklinacioj. Sen konjugacioj.

KION, BRAZILO?

Mi estas la sola Esperanto-parolanto en tiu ĉi strato,
eĉ en la tuta kvartalo.
Malbeninda estu la internacia deziro etigi homskalajn realojn.
Hej, brazila ĉemara ĉefurbo,
se mi parolus, nur manpleno komprenus.
La esperantisto Demócrito Rocha kaj ĉiuj liaj samideanaj samtempuloj
same senvaloraj eniros la analojn de la Esperanta Cearao.
Mi ne havas antaŭulojn.
Kie estas la verdaj versistoj de ĉi tiu urbo?
Mi ne volas legi poemojn de hungaroj kaj de angloj.
Kial – je la barbo de la majstro! –
vi permesis nian ŝtaton bezoni pionirojn
post 130 jaroj?
(ĉu unu jaro plia aŭ unu jaro malplia gravas?)
Hej, patrio de ducent milionoj kaj unu vagabondo,
mi scias, ke vi ne kunsentas.
Mi ne konsentas ŝajnigi ne vidi vian nekunsenton.
Inter milionoj, mi perdiĝis.
Mi ne parolas la tupian, nek la portugalan.
Tradukistoj netroveblas.
La lernolibroj brulis.
Mi ne instruos gramatikon.
Adiaŭ, brazilanoj.
Mi estas 26-jaraĝa kaj ankoraŭ mankas unu jaroj
por ke mi aperigu en Fortalezo mian lingvoprojekton.
La ŝanĉon vi maltrafis.
Mi perdiĝis en mia peno doni ŝancon.
Neniun komunan mi havas kun vi ĉiuj,
La ŝancon vi perdis.
Neniu broŝuro publikiĝos ĉi tie,
ĉar vi, transtempe anticipaj,
rifuzis la proponon de la homarano Zamenhofo.

DIVORCO

Mi deklaras divorcon disde la junularo.
Tro frue ni iris al notariejo registri nian kuniĝon.
Ĉu mi promesis ĝismortan pakton?
Nun, mi enamiĝis al pli matura fazo.
Mi bedaŭras. Mi volas separi.
Mi petas, ke oni tuj enlistigu mian nomon
inter la personojn kiuj transiras la aĝolimon.
Ne konsideru min parto de tiu brua kunularo
kiu ridegas facile je ajna piknika ŝerco.
Ne inkluzivu min inter la gajulojn kiuj iras tro leĝeraj,
kvazaŭ la mondo dolĉus kaj indus ricevi laŭdon.
Atendu de mi la grumblon de homo nekontenta
pri la homaraj socifundamentoj kaj ties fruktoj.
Homo kiu ne akceptas ne povi
prezenti universalan solvon al la homaj mizeroj.
Pezas sur mi tunoj kaj tunoj da orfaj demandoj
kiuj postvivis integraj la stumblojn en tombojn
de ĉiuj antaŭaj generacioj kiuj fiaskis heredigi respondojn.
Mi deklaras min libera akompani postjunaĝajn pripensojn
kaj sidiĝi meze de tiuj, kies kerna komuna punkto
estas la manoj malplenaj je sputaj pasioj.

MIA POEMO

Ĉi tie, mi plenumos ekstravagancon,
ĉar la poemo estas mia.
La regantoj submetiĝos.
Subalternuloj ordonos.
En mia poemo,
indianoj en tranco pro halucina herbo
determinos ŝtatan planadon por sekva jardeko.
En mia poemo, riveroj kuros de la maro al la landinterno.
Mil uzinoj ĉe marbodo sensaligos akvon per kribriloj.
La poemo estas mia
kaj mi faras el ĝi, kion ajn mi volas.
Inkandeskaj okuloj de katoj en mallumo de hermetika ĉambro
estos steloj de surtera ĉielo.
Tion kaj plion mi laŭvole trametos kiel trabon en la poemon.
Ĉar, jes, la poemo estas mia.
La poemo estas mia.

NOVAJ TEMPOJ

Brazilo, inter la plej kruelaj,
vi elstaras kiel eminenta genocidulo.
La blanka vualo de la nuna pseŭdopaco ne detiros
senindulgan verdikton.
La potenco kun kiu vi ekstermis
ekstermos vin dum subita bumeranga refrapo.
Via ekzisto, Brazilo, apogiĝas sur malrespekto, trudo, rabo.
Ŝtato de granddimensiaj perfortoj
plenumitaj sub la masko de progresa marŝo.
Alproksimiĝas tempo por inversa fortopuŝo.
Via detrukapablo kapablos detrui vin,
kiam maturiĝos la momento.
Brazilo, la insidaj insistoj de la reklama farso,
la pufa spongo de viaj komfortaj mensogoj
disŝiriĝos per trafaj akuzoj kontraŭ via ŝajna pleneco.
La historio ne deturnis la makabran vizaĝon.
Ĝi rigardas rekte,
kun okuloj kiuj postulas samgrandan renverson.
Tribunalo malfermas siajn pordojn
por juĝi ĉiujn kulpajn generaciojn.
La subtena bruo kaj la kunsenta silento
same ne povos prezenti alibion.
La morto ne likvidis la kulpon.
La pasinteco ricevos nenioman pardonon.
Via grandeco amikas kun la majesto de monumentoj
starigitaj surbaze de ekspluato.
Venas nun via horo.
Kuntekste kun tutmonda tendenco, ĝi najbaras.
Albordiĝas la pereo.
Reduktiĝas al polvo
ĉiuj simboloj de regnestraj orgojloj.
La popoloj reĵetas la sceptran legitimecon,
rifuzas sin rekoni en la rezultoj de la murdentreprenoj.
Piramidoj, obeliskoj, temploj, kasteloj kun remparoj,
statuoj, skulptaĵoj kaj surŝtonaj skriboj
malintegriĝas, malkomponiĝas,
dispeĉigas per la ago de vandaloj
senkulpigitaj de miljara ŝuldo,
envicigotaj en herogalerioj de venontaj epokoj.

NACIO?

Jes, brazilanoj. Jes, nordorientanoj.
Ne trompiĝu.
Vi estas pli indianaj ol eŭropaj.
Via facileco porti malmulte da vestoj.
Via tupieco trametita en la toponimio,
en la simplula slango.
Brazilo de deliraj progresosaltoj kaj hekatombaj stumbloj.
Mi vidas nacion de kabokloj.
Belan nacion de pluretnaj socioj.
Ni ĝoju kaj festu!
Ni estas mestizoj. Ni miksiĝis.
Ni ĝoju esti kiaj ni estas.
Ni estu kiuj ni estas kaj forcedu al aliuloj
la hontidan taskon paroli pri “la esenco de la nacio”.

REPAGO

Dolĉan venĝon volis.
Havis almenaŭ okulparon por rigardi sen deturno.
Impertinenta fingro truas tolon de pejzaĝo.
Vakuas la jarcenta kulturimporto
kun frapa afekto, vivmanier-aplombo.
Mankas pravo en la prestiĝo de la eŭropaj civilizacioj.
La senŝancela memkontento de homoj kiuj certas pri si
turniĝis en minoritatan vidpunkton
fronte al la falo de la nordhemisferaj, okcidentaj kaj malpuraj
fumnuboj de pseŭdouniversalaj kulturoj.
La urboj retrovas sian humilan pozicion
antaŭ la diverseco de la homaj socioj.
Grandsinjoroj kun krucoj kaj kristoj
retropaŝas, ĝisteren kliniĝas por honori
la neglektitan reziston kaj ĉiutagan venkon,
kiujn vilaĝanaj memstarecoj fasonis.
La palpebro-malfermo respondas al rivelo,
al popolkonsciiĝo kiun subtenas bravaj brakoj
pretaj resti etenditaj savgarantie.
La kompleto streĉe regula, modele bonsida sur korpo,
ricevas indiferenton.
Helhaŭtaj oratoroj disblovas sterilajn semojn al foriranta publiko.
Etaj etnoj remalkovras siajn originajn identecojn,
ree regas sin.
Boteloj de kokakolaoj ne havas aĉetantojn.
Stokoj de multefamaj ŝuomarkoj akumuliĝas apud rubomontoj.
Scintilantaj paneloj paneis. Reklamoj postulas vivosignifon.
Faŭkas fendo en la ŝoseo.
Ombroj de civilizaj saŭroj el ĝi saltas serĉe de pluvivo.
Heredontoj de la estiĝanta epoko neas altruismon,
kaj promesas senhaltan repagon
kontraŭ la filoj de la filoj de la filoj de la unua eŭropa generacio.
La blankula artgalerio hontas ekzisti,
ne aŭdacas plu montriĝi,
rajtas nur posedi voston inter kruroj,
ŝrikojn kiel helpopetojn
kaj rimorsajn rememorojn kiel kompanojn.

BRAZILJO FALIS

Caio verticalmente e me transformo em notícia
Carlos Drummond de Andrade

Vi povas fali, aviadilo,
sed, nepre, se sen deco.
Kun sensacia raportaĵo,
kiu garantias maksimuman publikon.
Kun la rajto vidi fotojn kaj videojn en 1080-bildera kvalito.
Kun formalaj kondolencoj de ŝtatestroj kaj famuloj.
Kaj profitante la flankeniĝon de la nacia atento
por senbrue kaj senreziste aprobi leĝon
kiu metos sur la malriĉularon la pezon de la financa krizo.
Vi povas fali, Braziljo, sed lasu la federacian fetoron integra.

Brazila adapto de la poemo Ho mia kor’

En junio 1912, la revuo Brazila Esperantisto publikigis tradukon far J. B. de Mello e Souza (1888-1969) de la poemo Ho mia kor’, kun indiko ke temis pri republikigo el ĵurnalo Correio do Norte, el la urbo Gvaratingetao (Guaratinguetá).

Ŝajnas, ke la sama tradukinto adaptis la okstrofan poemon de Zamenhof. La “humila koro” tranformiĝis en “fiera koro” (altivo coração). La demando “Ĉu mi ne venkos en decida hor’?” tranformiĝis en la aserto “Vi venkos, fiera koro” (Hás de vencer, altivo coração). Krom tiu adapto,  Mello e Souza aldonis du pliajn strofojn.

lia-salgado

Kantistino Lia Salgado

La adapto akiris melodion per la laboro de la komponisto Lorenzo Fernandes (1897-1948) kaj voĉon per la registro de la kantistino Lia Salgado (1914-1980).

La numero kiu enhavas la ankoraŭ neadaptitan tradukon legeblas enrete ĉe la Aŭstria Biblioteko.

TRADUKO

Meu coração, não batas agitado.
Não mais te aflija intensa comoção,
Assaz, já tens sofrido e assaz lutado,
Fica tranquilo, humilde coração.
O teu trabalho imenso finda agora,
Eis alcançada a tua aspiração;
Não vencerás na decisiva hora?
Hás de vencer, altivo coração…
ADAPTO

Meu coração, não batas agitado
Não mais te aflija intensa comoção
Assaz, já tens sofrido e assaz lutado
Fica tranquilo, altivo coração
Cessa o pesar que te oprimia outrora
Eis alcançada a tua aspiração
Hás de vencer, na decisiva hora
Hás de vencer, altivo coração

meu-coracao-l-l-zamenhof

NACIA PLADO

Pano, margarino kaj kafo.
Ĉi tiu poemo estas pri pano, margarino kaj kafo,
kiuj atendas buŝon sur kuireja tablo.
Ni ne verku poemon pri tro banalaj temoj.
La pano, la margarino kaj la kafo ne ekzistas plu.
Kaj, en tio, troviĝas ilia imponeco.
Kiom grande kaj grave estas,
ke pano, margarino kaj kafo utilis
por satigi vivulon; eble surstratan orfon,
kiu petis matenmanĝon ĉe panvendejo.
Kiom malgranda kaj malgrava
estas la moderna, lastteknologia ponto,
kiu etigas la homojn kaj puŝas ilin bezoni
fuelvoran maŝinon por transiri ŝoseon.
Pano, margarino kaj kafo
tekstos kiel devizo sur la nacia flago.
La patriota poeto deklamos poemon
kun buŝo pufa pro panpecoj,
margarina glimado sur la manoj
kaj vestoj farbitaj per kafbruneco.
Pano kaj planoj por la landa disvolviĝo.
Margarino kaj magrulinoj por pruvi la popolan mizeron.
Kafo kaj pafoj por mortigi la politikajn malamikojn.
Ĉi tiu poemo estas pri plano de magrulino kun revolvero,
freneze sputante kondamnojn sur sia hejma tablo.
Ŝi pretas murdi la eksprezidentinon kiu forgesis la kvartalon.
Pano kaj margarino kaj kafo
kiuj transfiguriĝas kaj reprezentas
niajn plej senregajn murddezirojn.
Ni ne verku poemon pri banalaj frenezulinoj,
sed pri malsatmurdo
dum manĝo de pano kun margarino kaj kafo.