POEMO INDIFERENTA AL KRIOJ

Ni, kun karnoj, ostoj kaj pensoj.
Katoj luktas en la korto.
Homoj. Pafoj. Sandaloj Havaianas. Kuras.
Ankoraŭ ne estas noktomezo.
Ĉu maljunuloj povus kuri tiel rapide?
Junuloj postkuras junulojn.
Pafoj. Murdas. Mortas. Homoj. Falas. Pafoj. Pafas.
Mi aŭskultas.
Se mi estus blinda, mi daŭre nenion vidus.
Aĉa nigrulo de suburbo. Kuras. Jen li!
Bona bandito estas nur tiu en la ĉerko.
Homoj. Veas. Kuras. Homoj.
Neniu tarantulo ĝis nun.
Sandaloj. Eble ne Havaianas. Pafoj. Verkas. Kuras. Trafas.
La kristanaj gepatroj dormas.
Strato. Kuras. Krias. Estas viro? Estas virino? Estas kato?
!
! !
! ! !
Mi verkas poemon nun! Oni bonvolu morti poste!

La homaro ankoraŭ ne malfermis filion en ĉi tiu kvartalo.

Kiel koncernas min la homaro?
Mi ne generis ĝin.
Mi ne adoptis ĝin.
Neniam plu mi diros “ni, la homoj”.
Kiu faris min reprezentanto de tiu raso?
Al ĉiuj diabloj!
Mi diros “mi, homekzemplero”.

POEMO NUR MIA

Tiu ĉi poemo vivas por mi,
vivas kun mi kaj en mi.
Mi vivas por ĉi tiu poemo.
Mi ekzistas en ĉi tiu poemo kaj ekster ĝi mi estas nenio.
Simbiozo de paralelaj realaĵoj,
reciproka kunekzisto interdependa.
Mi suĉas forton ĉe la versoj de ĉi tiu poemo.
La poemo suĉas vortojn ĉe miaj karnoj.
Kiam mi mortos, ĝi mortos unu sekundon poste.
Se ĝi ekmortas, mi estas jam mortinta.
Ĝi estas mia ombro,
mia reflekto sur grizaj trotuaroj.
Ombroj ne sekvas korpojn.
Korpojn gvidas ombroj.
Bonvolu demandi denove, kion vi demandis.
Ĉifoje al mia poemo.
Ĝi estas mia reprezentanto, proparolanto,
delegito kun plena permeso agi mianome.
Ĝi estas pli bela ol mi;
pli liberesprima, pli vortoriĉa
(ĝi suĉas min delonge),
pli fakta ol mi.
Mi faris pakton kun mia poemo.
La poemo portos mian identigilon,
decidos por mi,
subskribos por mi,
kaj mi ricevos de ĝi ĉiutage
porcion da vivo,
dividitan en varmajn kisojn, kaŝe sub litotukoj.
Mi timas nur, ke nia rilato fariĝis tro intensa.
La poemo frenezigas min.
La ĵaluzo korodas.
Mi devas peti klarigojn.
Mi ne akceptas, ke al alies buŝoj alvenu mia poemo.

POEMO KUN KUGLOJ

Kian poemon esperantisto povas verki en ĉi tiu kvartalo?
Flugas super niaj kapoj po unu kuglo por ĉiu vorto.
La leganto ankoraŭ ne mortis, ĉar la vivo estas bonkora.
Mi ne estos poeto kiu prikantas aliajn landojn.
Ĉu mi citos ĉi tiun landon?
Brazilo estas abstraktaĵo.
Miaj poemoj dancu laŭ la ritmo de revolveroj.
Mi neniam tuŝis revolveron,
sed mi vidis korpon sternitan sur stratopolvo,
murdita probable per revolvero.
Mi preterpasis sen demandi, kion la ulo faris dum vivo.
Braziloj ene de la oficiala Brazilo.
Multaj aliaj landoj ene de ĉi tiu lando.
Brazilo estas mortigmaŝino.
La antaŭhieraŭa mortigo,
du domblokojn for de kie mi legis revuon,
alvenis ĝis mi kiel banala novaĵo.
Oni mortigis alian.
– Mi aŭdis la pafojn – mi diris apatie.

PREVENTA POEMO

Venos epoko kiam homoj ŝparos forton dum jardekoj
por verki poemon.
La epoko ankoraŭ aktuala vekas nostalgion en mi.
Venas epoko kaj mi jam palpas ĝian kruron.
Vojmontriloj ne montros vojojn.
Ili donos konsilojn pri poetiko.
Poemserĉantoj fosos ruinaĵojn por trovi nekonatan poemon.
Homoj studos la tutan vivon por lerni kiel verki vivpoemon.
Kiam ili verkos unun, ili mortos pace, komfortaj kun la scio,
ke ili riĉigis la mondon per nova poemo.
Ĉu mi amu tiun epokon?
Aliaj bedaŭrinde ne havos la saman bonŝancon
kaj dronos en malĝojo kaj elreviĝo.
La fato de la homa raso estas privilegio plus privilegio.
Iuj kvartaloj, malproksimaj de la urbocentroj,
koncentros la plej grandan proporcion de danĝeraj rezignantoj,
la homoj kiuj tute ne plu strebos verki poemon.
Sango lavos la trotuarojn de tiuj kvartaloj.
Mi abomenas la epokon kiu ankoraŭ ne ekzistas.

POEMO KUN STRATA ESENCO

Mi verkis poemon dum mi piediris.
Kion? Vi diros kvazaŭ sen kompreni.
Jes. Mi verkis poemon surstrate, kun piedoj moviĝantaj.
Se mi disponus poŝtelefonon,
mi povus registri sonversion de mia poemo.
Sed mi ne havis poŝtelefonon.
En mia dorsosako, troviĝis papero kaj plumo.
Mano maldesktra: libro sur kiu apogiĝis la papero.
Mano dekstra: plumo, kun blua koloro.
Unu piedon antaŭen. Nun, la alian.
Unu plian vorton en la verso.
Ĉu vi konas la stratojn de la brazilaj suburboj?
Ne maloftas trovi truon sufiĉan por bovo.
Foje verki poemon estas danĝere.

DU UZITAJ OKULOJ

Mi havas du uzitajn okulojn.
Vi povus diri, ke ne,
ke miaj okuloj estas novaj.
Por konsenti kun vi, mi diros,
ke mi havas du duonnovajn okulojn.
Duonuzitaj ja.
Hieraŭ, kiam mi malfermis libron,
mi rigardis per ĉi du okuloj
kaj falis de la seĝo kie mi sidis.
Mi falis dum dudek ses jaroj ĝis alveni al putofundo.
Malluma, malseka kaj silenta putofundo.
Kia puno estas memkonscio!
Mi konsciis, ke unu vivo ne sufiĉas
por esplori profunde ĉion registritan en la multaj miloj da libroj
de la universitata biblioteko,
eĉ ne por leki la pinton de la glacimonto.
Sensencas legado antaŭ tiu panoramo.
La homara sciaro humiligas min.
Se mi turnus mian atenton al transcendaj klarigoj?
Mi povus aĉeti dion kontraŭ bagatela pago:
iro al templo, legado de esoterismaj doktrinoj.
Tamen mi preferas la halucinan konscion kiu perdigas.
Miaj du uzitaj okuloj ne sukcesos vidi, legi, kompreni, postvivi ĉion.

POEMO DUM KRIZA HORO

Se tiu ĉi poemo havus sencon, mi ne havus nomon.
Se mi havus nomon, tiu ĉi poemo ne havus sencon.
Mi ne havas sencon.
Kaj la poemo havas min.
Fajro por bruligi la leganton.
Vi legis, ĉar vi volis.
Tiu ĉi poemo havas dek portugalajn familinomojn
kaj klarigos detale ĉiujn branĉojn de la arbo.
Ĉu la leganto ne parolas la portugalan?!
Kaj kiel tio koncernas min?
Tiu ĉi poemo prifajfas.
Se esse poema falasse esperanto,
ele diria ‘não sejam estúpidos.
Vocês nasceram de seis meses ou o quê?’
Vão catar coquinhos no asfalto.
Procurem cabelo em ovo.
O rato do rei de roma roeu a universalidade deste poema.
Se esse poema conhecesse Zamenhof, ele não seria um poema,
seria uma gramática, um dicionário ou uma nova língua.
Se tiu ĉi poemo estus lingvo,
ĝi estus volapuko.

MONDRESUMA POEMO

Hodiaŭ mi vekiĝis kun prema neceso,
kiun mi ne sukcesas kontentigi.
Dum la tuta tago, mi iris de loko al loko
kaj serĉis solvon al mia neceso.
Mi devis verki ion mondresuman.
Mi ankaŭ intuiciis, ke mian neceson same sentis la mondo mem,
amplekse perdita en sia tempomanko,
sen povi halti sekundeton por esplori sian propran originon
kaj praan vivoplanon.
Ĉiuj fortoj, timoj, konspiroj kaj konfesoj,
amoj, pasioj, inklinoj kaj kolero,
esperoj kaj seniluziiĝoj
kolektiĝus, renkontiĝus en mia resuma verko.
Homoj kiuj legus mian verkon
sentus sin subite komfortaj.
Post la lasta ĉapitro, la leganto ridetus kun nekaŝebla ĝuo,
kiel homo kiu regas mondon;
mondon kies kurboj
montriĝas precize klarigitaj,
facile konsulteblaj en libroj
ripozantaj trankvile sur bretaro apud sofo
kie mi sidus kun mia neceso jam kontentigita.
Kiam nun, tagfine, mi enlitiĝas por dormi,
mi konscias, ke la mondo daŭre moviĝis ĉirkaŭ sia akso,
kaj mi disponas nur mian pufan nescion
rilate la fundamentajn motivojn kiuj movas tiun ĉi mondon.

POEMO KIU PENSAS

Tiu ĉi poemo transsaltis du murojn, du heĝojn kaj unu flakon;
amis du hundojn, du katojn kaj unu hamstron;
havis du sonĝojn, du koŝmarojn kaj unu revon;
ricevis du frapojn, du batojn kaj unu skurĝon;
liveris du demandojn, du dubojn kaj du…
du rondajn interpretojn.
Tiu ĉi poemo vidis la mondon naskiĝi sen dentoj
kaj bebojn mordi ŝtonojn en prakavernoj.
Ĝi mortis du fojojn dum vojo,
atendis trifoje trivialan timon realiĝi
kaj kvarfoje trovis sin mem en kvadrataj skatoloj
senditaj per limaka poŝto.
Knarantaj ĉarniroj de rustintaj impresoj,
ripetitaj, ree spertitaj far miliardoj da tre similaj speci-specimenoj.
Milionoj da junuloj surfis sur samaj ondoj kaj
al milionoj da maljunuloj haroj mankis.
Pakoj de viv-ekzempleroj eliris el muntoĉeno
disponeblaj
al du amikoj, du konatoj kaj unu fremdulo.

KRIZO

Tiu ĉi poemo povus priskribi krude realisman fakton.
Fotografaĵo jam faris tion.
Ĝi povus froti sonon kontraŭ sono
por krei duran melodion.
En studio muzikinstrumentoj superis la intencon.
Ekstravaganca estonteco kun teletransporto,
kosmoŝipoj, inteligentaj eksterteranoj kaj tempvojaĝoj
taŭgus por mirigi,
se la kinematografio de banala televidserio
disponus malpli da frenezaj scenaristoj kaj okultrompa teknologio.
Pri amintrigoj ne mankus parolemo,
se la literatura spongo ne estus jam sorbinta
jarcente ripetan galon de amo-malamo,
pasio-ardo-seksumado-sopiro-perfido-kverelo-
pardono-seksumado-frido-kverelo-disiĝo.
La poemo povus denunci vivmizerecon,
sociajn maljustaĵojn, diskriminaciojn, antaŭjuĝojn.
Tamen la homoj jam scias kio ĝustas kaj malĝustas.
Malbono insistas ekzisti en homa kunvivo,
ĉar homaj gregoj stultas.
Ili tumultas ĝis mortigi proksimulojn per surmarŝo.
Tial la poemo donacas konstatojn malpli ol bazajn:
ke akvo estas akvo,
ke ŝtono estas ŝtono;
ke akvo restos akvo
kaj ŝtono restos ŝtono.

LA HOMA NECESO KOMPRENI HOMOJN

Sinjorino, vi amis la vivon.
Mi memoras, ke vi ŝoforis centojn da kilometroj,
trairis la tutan ŝtaton de nordo al sudo
por ĉeesti la naskiĝon de via unua nepo.
Komence de la vintro, vi prenis vakcinon kontraŭ gripo
ĉar vi devus vivi longe por akompani lian kreskon.
De tiu ĉambro kiun ni kundividis
mi gardos memorojn tiel diversajn,
ke mi ne certas kiel taksi ilin.
Kiel sencos nun, post via morto, nia etskala decido
de malalthierarkiaj ŝtatfunkciuloj kiuj volis batali nacian krizon
per ŝparo de elektro kiun donus malŝalto de klimatiziloj?
Kiom stultaj ni estis
en lando kiun regas registaro plena de koruptaj homoj
por kiuj ŝtelo de miliono estas nenio!
Mi neniam havos saŭdadon al subnulaj temperaturoj.
Via vojaĝo al cearaaj strandoj dum vintro,
dum mi restis en via frida ŝtato,
kaj viaj postaj ripetaj aludoj al lokoj kiujn mi, kiel cearaano, certe konus.
Via sperto de homo kiu komprenas homojn
volis montri al mi samkomunecon.
Mia promeso gastigi vin en Cearao neniam realiĝos.
Kio okazas al homoj, ke ili foriras
sen promesi revenon kun definitivaj eksplikoj?
Nun,
vi iris al la vakuo post la morto.
Sed vi amis la vivon, sinjorino.

ĈI TIU POEMO DONACOS NENION AL NASKIĜTAG-FESTANTOJ

Ĉi tiu poemo devus doni suman respondon al viaj demandoj.
Ĝi adicias nulon al nul kaj kontentiĝas per tio.
Vi povus legi pri mondo sen problemoj,
kie bonintencaj ismoj plenumas efektivajn socioŝanĝojn.
Povus legi pri internacia paco multe pli ol oratora.
Legi pri ĉiea respekto, evidenta en sia fakteco.
Pri profunda amo por kiu vortaro ne liverus adekvatajn sencojn.
Ĉiuj foraj idealoj, palpeblaj al manoj de vivantaj generacioj,
neniam plu estus promesoj de transcendaj eraoj.
Tamen ĉi tiu poemo rezignis.
Ĉi tiu poemo havas po unu muron inter ĉiu linio.
Po unu tranĉilon por ĉiu legantogorĝo.
Infano malsatmortas jam ĉe la unua literapero.
Akvo mankas al hommilionoj ĉe la dua litero.
Milito okazas en la tria.
Kion atendi de la kvara,
krom senhejmulon sen nomo?
La kvina spektas senemocie malsanulojn morti
pro banala diareo,
kuŝe sur malvarma planko de hospitalokoridoro.
La sesa litero diras, ke ĝi neniel kulpas.
Sed ĝuste la sesa draŝis murdintence
la haŭtnigrecon de negro,
la genron de transseksulo,
la opinion de opoziciulo,
la originon de enmigranto,
la tribecon de indiano,
la ekziston de homo kiu alrigardis senpermese.
Ĉe stratangulo sen justeco, la poemo violentis leganton.
Kaj la verkinto hontis esti la generinto.

DIFICILA

ĉi-foje ĉi tiu poemo
tiuj versoj kiuj sekvas versojn
frazoj kun frazoj
vorto vorto vorto punkto
jes, tiu afero
antaŭ viaj okuloj
verko aŭ skribo: io farita de literoj
vere ĉi-foje ĉi tio estos malfacila
malpura kaj dirta
ĝi estos dificila
griza, nebula, nervostreĉa
la afero serioziĝas
Neniu komprenos mian poemon ĉi-nokte.
mia nokto estas amiko de Schleyer
glugl glot gland glim glit
i’m a seed
me enterrem
abrakadabra yhwh
tem algo estranho nesse poema
abcdefg.. kion pri ĉ?
Ĉu vi komprenas?
des pli bone
zamenhof ruktis en ĉeesto de samideanaro
sur sofo li mortis
lia koro eksplodis de honto
tem algo fedendo nesse poema
en aprilo la afero komenciĝis
mastodonto mortis pro la majstra aerpuŝo
sed sciencistoj promesas revivigon
há fantasmas nesse poema
mi timas verdajn monstrojn sub la lito
Ĉu vi komprenas?
glut glot grand glan

POEMO KIU KOMPRENAS HOMOJN

La poemo kiun mi devas verki
daŭre pendas de mia langopinto.
Mi disponas liston kun naŭcent kvardek sep vortoj,
gramatikon kun dekses reguloj
kaj du manojn pretajn uzi nacilingvan klavaron.
La poemo kiun mi devas verki
restas verkota.
Mi estas lamulo kiu portas sian cerbon enmane
kaj je ĉiu stumblo lasas la aferon fali.
La poemo ne ekzistas ĉar la homo necesa por verki
ankoraŭ ne naskiĝis en mi.
Pako de enigmaj hompretendoj rikanas
kaj la poeto pensas pri reciproka kunridado.

NOTOJ DE PROSKRIBITA MOVADANO

La literaturo bremsis kaj haltis,
ĉar literaturo ne estas movado.
Vrako apud pado kun altaj trudherboj ambaŭflanke,
atestas, ke la movo ne apartenas al tiu verk-veturilo.
Ek! la literaturo pafiĝas el la startlinio.
Mezvoje la kura krurmovo ĉesas.
La martelo frapis, sed la patelo ne respondis.
– Ni devos tranĉi
de la etfingro ĝis rande de la pubo –
diagnozis moŝta mov-kuracisto.
Neniu moviĝu aŭ mi pafos!
La literaturo moviĝis kaj mortis.
Mano sur planko estis poemo;
fingro estis verso.
Kiom da versoj havis la mano de William Auld?
En la jaro 1570, ventoj jam movis karavelo-velojn.
Bezonatas plenumi seancon kun brazilaj e-spirististoj
por esplori, ĉu la senkorpa mistero de Zamenhof
jam tiutempe komponis sanktajn poemetojn.
Proskribitaj pro skribo sen movo,
la manoj silentas.
Ĉar movoj ĉe klavaro ne estas literaturo.
Literaturo ne estas movarto.
Literaturo ne estas movado.