NOTO AFIŜITA SUR FRIDUJOPORDO

Mi scias, ke iam vi perceptos,
ke miaj mioj – tiuj de tiuj ĉi poemoj – estas vi;
kaj miaj vioj estas mi.
Sub mondaj murmuroj, mi aŭskultas obscenajn versojn
kaj mi registras laŭlitere.
Infanoj ne komprenas,
sed ili jam sensas la trompon.
De nun,
patrinoj sentos ungojn en la internaj bordoj sub la ventro.
Tiu ĉi klariga poemo estas la lasta lucida restaĵo,
kiun mi spuris en mi.
Mi esperas, ke la venontaj homoj
vivu sufiĉe longe por legi ĝin;
kaj la poemo same longe por esti legata.

MI NE SCIAS. ĈU VI SCIAS?

Ĉu al mi?
Kion mi scias?
Demandu al la sekva de la vico.
Antaŭkambriaj ŝtonoj komprenas la mondon pli bone.
Mi ne scias, ĉu la sukero same dolĉas en ĉiuj buŝoj.
Mia certeco daŭras la vivolongon de libelo.
Ĉu mi diris ion al vi?
Forgesu tion, ĉar mi jam forgesis.
Mi estas blufo en ludo,
sed la alia kunludanto jam venkis.
Mi ne disponas la kapablon legi mensojn.
Mia nomo estas pruntepreno pri kiu mi ne respondecas.
Mi planis vivi dudek kvin jarojn.
Mi ŝajnigis amnezion kaj etendis la limdaton al tridek.
Mi donis falsan promeson al la mortostatistikoj.
La edziĝringon mi neniam mendis.
Ankaŭ tio estis mensogo.
Mi ne mezuris la diametron de via sekcita fingro.
Viaj emociaj larmoj estis vanaj.
Amo estas substantivo: radiko am- plus finaĵo -o.
Mi ne scias, kion pensas kancerulo sur kirurgiolito.
Mi neniam havis kanceron.
Se mi havus, eble mi scius vivi kun la mortocerteco.
Eventuale, mi miksas la ortografiojn de Esperanto kaj de la portugala.
Kial do mi estus imuna al pli ampleksaj konfuzoj?
Bonvolu ne fidi miajn vortojn.
Ili jam trompis min kaj mi suspektas, ke
mia lango estas ekster mia regopovo.
Mi ĵuras, ke mi ne verkis ĉi tiu poemon.
Mi perdis mian identigilon en la homplena urbocentro.
Ĉu vi konas la aŭtoron?
Kie estas la pruvoj?!
Aliulo anstataŭas min, en alia loko, en alia korpo.
Kial al mi?
Demandu al la perdita mio,
vaganta en la urbo sen dokumento kiu pruvu civitanecon.
Mi scias nenion.
Mi ne scias, kiun guston salo havas.
Por mi la salo estis la perfekta antonimo de sukero,
sed la citrono ne akceptis proksiman parencecon.
Ĉu dolĉaj oranĝoj estas amaraj citronoj kiuj eliris el la junulaĝo?
Sed oni ne rikoltas maturajn citronojn en oranĝujo.
Oni ne plantas esperantistojn en Esperantujo.
Ili ĝermas kiel trudherboj.
Mi scias nenion.
Mi ne scias, ĉu cikonioj alportas idojn.
Mi vidis nudajn homojn kaj ne ŝatis la lubrikitan riton.
Mia arbo havas du trunkojn kaj la frondoj estas en la bazo.
Ĉu vi komprenas?
Mi ne.
Mi ne scias, kie mi akiris respondosimilan vizaĝon.
Demandu al sekva de la vico.

EKSTERLEĜAJ FLOROJ

Kion ĉi tiu poemo povas fari sen revolvero?
Kugloj forpafiĝas apud oreloj.
Ankoraŭ ne alvenis la tempo morti.
La poemo portis al sieĝantoj
homon kiel garantion.
Kio estas la Tero sen vivo?
Nenio, krom nulo,
bulo girante sen celo.
Ĝi tenas nin kiel ostaĝojn.
Ankoraŭ ne alvenis la velkaĝo.
Floroj insistas burĝoni sur la ŝoseanguloj de tiu ĉi urbo
centojn kaj milojn da kilometroj for de Salvadoro, Rio-de-Ĵanejro kaj Braziljo.
Kiu estas la ĉefurbo de Brazilo?
Ĉi tiu lando havas nek umbilikon nek buŝon.
Brazilaj haŭtoj plenumas fotosintezon.
Se ĉi tiu poemo havus buŝon, ĝi estus kanibalo
kaj vorus la unuan kiu albordiĝus ĉi-poemen.
La stomako ne digestus la semojn.
El la merdo de ĉi tiu nacio, nova arbarego kreiĝus.
Kaj el la urino, nova rivero fluus.
Bruu elokvente ĉiuj aŭtoj kun hupoj.
Dampu la kulpojn.
Mi ĵuras, ke estas vero: floroj ne malaperis.
Ili postvivis
kaj, silentigitaj de la delira tagmeza hasto,
organizas insurekcion por rompi la asfalton.
Ankoraŭ ne alvenis la brila epoko de plena justeco.
Homoj detruas homojn.
Pliaj krimoj atendotos morgaŭ.
Se ĉi tiu poemo havus komplicon,
ĝi petus ekzilon en Marso.
La tempopaso,
temp-amaso sen signifo por la historio de la planedo,
stumblis ĉe kokino kiu trairis la Laktan Vojon.
Oni vendas sunsitemon por riĉigi la universokason.
Kraŝon
de du aŭtoj aŭ de du planedoj ne enkalkulas
la analoj de la primara ekekzisto.
Ni konsultu historiolibrojn por certiĝi,
ĉu la epilogo komenciĝas hodiaŭ.

MORGAŬ

Hodiaŭ mi ne forlasos vin,
ĉar la kuko por la festo estas preta.
Mi ŝategas tiun ĉokoladan kremon.
Sed morgaŭ! Ha morgaŭ
vi ne vidos mian ombron ĉi tie.
Hodiaŭ mi restos,
ĉar mi ankoraŭ volas lastfoje kisi vian nudan korpon.
La blankaj tukoj, la varma duŝo jam atendas nin.
Sed morgaŭ! Ha morgaŭ
miaj oreloj ne ĉeestos por aŭskulti viajn falsajn ĵurpromesojn.
Hodiaŭ mi kvietiĝos inter viaj brikamasoj.
La pordo estas ŝlosita kaj mi ne deziras skandalon kaŭzi ĉi-hore.
Sed morgaŭ! Ha morgaŭ
la muroj de la najbaroj treniĝos post mi,
avidaj havi mian amikecon.
Hodiaŭ mi nenion plu diros.
Elĉerpiĝis mia vortprovizo provante vin kompreni.
Sed morgaŭ! Ha morgaŭ
mi inventos novan lingvon,
kaj vi neniam disponos ekzempleron de ĝia gramatiko.
Barilon mi metos inter ni.
barikadon
am-malaman baraktadon
morgaŭ kaj por ĉi ame malneta adiaŭdiro.

MEMORPERDO

Kiujn sentojn mi verŝos pri vi,
se mi estas bolanta kaldrono?
La verdeco de via vizaĝo indikas sangmankon,
kontaĝan malsanon nekuraceblan.
Via mondo fariĝas kvadrata por mi,
kaj je ĝiaj akraj anguloj mi vundiĝas.
Mi volas forgesi vin.
Tiel krude, sen poeziaj adjektivoj aŭ adverboj.
Nur forgesi.
Forgesi.
Forgesi.
Forgesi.
Forgesi.
Sen figuraj sencoj;
sen komparo, alegorio, duobla intenco.
Nur forgesi, laŭ la absoluta praa signifo;
laŭ la praradiko antaŭa al vortolistoj el 1887.
Mi draŝas la memorojn kiuj estis dolĉaj.
Kie falis la lango kiu tiklis la palaton?
Mi enterigas la koron kiu mortis post lasta maltrankvila bato.
Ne, mi ne estas via frato.
Klingo kontraŭ kolo.
Violento estas esenca parto de la homaro.
Pacisma panaceo? Kiu denuncos la ĉarlatanon?
La an’ rompis la kunlaboron kun la samideeco.
Libera parto,
libera, libera en libera pado.
Ĝi povus esti la an’ en kajman’,
en tobogan’, en uragan’, en vulkan’, en ocean’;
en inflam’, se inflam’ finiĝus per n;
en plano, se la respondeca team’ same havus la koncernan finliteron;
en neniam’, se neniu reformo estus okazinta;
eĉ en am’, se mi ankoraŭ amus vin.
Sed mi forgesas vin.
Pardonon, sinjoro, sed kiel vi nomiĝas?

LA KATO

La nomo de la kato estas Nino.
Lia antaŭulo, venenita de malafablaj najbaroj,
ankaŭ estis Nino.
Ĉiuj katoj iam ajn vivintaj en tiu domo
havis la nomon Nino.
Kiam la nuna Nino mortos, alia Nino anstataŭos lin.
Nino ne amrilatas kun katino,
ĉar la lastan fojon ĉiuj katoj de la ĉirkaŭaĵoj
volis amori saman kompatindulinon.
Nino revenis hejmen kun vundo sur la dorso,
en loko kie mankis rimarkinda hartufo.
Nuntempe aperas alia virkato en la hejmo de Nino,
sed liaj posedantoj ĵuras, ke Nino ne estas gejo.
Nino ne laboras.
Eĉ la ratojn kaj gekojn li ne volas ĉasi,
ĉar ilia karno ne plaĉas al liaj gustpreferoj.
Kiam foje li kaptis museton,
li, dum tuta mateno, ludis akrobataĵojn kun la korpo
de la duonviva-duonmorta malfeliĉuleto
kaj fine ne manĝis ĝin.
Nino ne havas religion.
Li ne legas sanktajn librojn.
Li neniam petis dian pardonon pro la morto de la eta muso.
En la posttagmezo de la tago kiam okazis la murdo,
li dormis sen rimorso apud la stratopordo.
Nino ne studas.
Li ne havas planojn por la estonteco.
Li neniam frekventis lernejon.
Li ne scipovas skribi nek legi.
Kiam oni demandis, ĉu estis li, kiu ŝiris la matracoŝtofon,
li nur rigardadis kun grandaj flavaj okuloj.
Ŝajnas, ke Nino ankaŭ ne parolas.
Nino ne voĉdonas.
Nino ne havas reprezentantojn en parlamento.
Li ne estas civitano,
ĉar la katoj ne sukcesis konstrui demokration.
Ili likvidas siajn problemojn per tegolkrevigaj luktoj sur tegmentoj.
Nino estas nur dombesto.
Li etendas la brakojn kaj la piedojn kaj kuŝas sur la sofo,
malgraŭ malpermeso.
Li vekas la tutan homajn hejmanojn per ĝenaj miaŭoj noktomeze
pro urĝa neceso eliri por pisi.
La paca Nino ronronas, sed ankaŭ mordas.
Nino probable vivos dek jarojn.
Kiam li estos maljuna, li ne plu ŝatos salti
kaj trovos neniun amuzon en la balanciĝo de la kurtenoj.
Kion Nino povas instrui al ni?

EKZISTAS NUR UNU AMERIKO

Ĉi tiu poemo komenciĝas kun kapibaro,
kiu sunumas al si la harojn sur iu rio-de-ĵanejra strando.
Kial kapibaro? Kial sunumo? Kial Rio-de-Ĵanejro?
Ĉar ĉi tiu poemo volas paroli pri temo nekredeble nova.
Kaj laŭ ĉiuj miaj esploroj, neniu alia Esperanta poeto aŭdacis verki
pri rafinitaj ronĝuloj en strandoj de tropikaj civilizoj.
Same taŭgus ĉi tie meksika kolibro,
kiu kontraktas kun kojoto pri eniro en Usonon kontraŭleĝe.
Ĉar ĉi tiu poemo estas feke amerika!
Eŭropajn birdojn ni ekstradiciis.
Laŭ ĉiuj rezultoj el miaj esploroj,
neniu Esperanta poeto iam ajn aŭdacis tranĉi la kolonian umbilikon
kaj kanti kun plena fideleco
la mizerajn idiosinkraziojn de ĉi Nova Mondo
kreita ekde nulo far skorbutamaj maristoj
kaj kristanaj indianin-perfortantoj.
Ameriko first (Brazilo second) kaj Usono third!
En ĉi tiu poemo, eĉ intergringe integriga,
kungregiĝas ĉiuj niaj reciprokaj amoj.

ŜALTITA

Ĉu vin nenio tuŝas?
En via trankvileco mi ne trovas min partoprenonta.
Io kaptas min je brako,
ĵetas metrojn alten en aeron,
sendas frakasiĝi sur cementan plankon,
rulas deklivosuben kaj trenas min denove supren.
Ĉu ĉe vi nenia nepra agitiĝo de nepra respondomanko?
Silentaj sintrudaj frazoj kohere proksimaj laŭ malverŝajneco.
Mikroskopaj rememoroj kun monstraj korpoj estas
profesiaj proporci-rabistoj.
Krioj kies esenco enskribiĝas inter
tuŝeblaj panoj malantaŭ montrofenestro de bakejo.
Pojnoj sangantaj pro ĉenoj,
haŭto en fajro kaj glacio
plus piedoj sur krudaj ŝtoneĝoj.
Travideblaj likveroj glitas sur grasmalpura muro
kiel gipsokreto ŝrikas kontraŭ nigra tabulo.
Internaj movoj eternaj.
Ĉu mensa perturbo?
Kuracistoj diagnozus homecon en mi.
Mi sentas min nekredeble sana,
kun okuloj diurne malfermitaj al suno kaj luno.

RUTINA

Ĉiuj riskas renkonti unikan agon.
Unika estus la mono kiun la aĉetanto transdonus
minutojn antaŭ ol, ĉe elirpordo de vendejo,
ricevi pafon rekte en la kapon
pro neporto de valoraĵo transdonebla al rabisto.
La vendisto dirus “lia lasta ago dum vivo
estis transdono de mono al mi”.
Unika estus la “bonan matenon” kiun,
al ridanta bebo,
faltoriĉa avino donus momentojn antaŭ ol senti brustpremon
kaj fariĝi forpasinta pro fulma koratako.
Jardekon poste, la gepatroj dirus al sia filo:
la lasta ago de via viva avino estis ‘bonan matenon, mia nepeto’.
Unika estus la rifuzo balai trotuaron,
kiun arogantulino ĵetus al najbarino
sekundon antaŭ ol flugigi la faldojn de sia jupo
kaj la vivspiron el sia korpo
per tro impeta turniĝo kaŭzinte stumblon, krion, falon
kaj krani-kontraŭ-pavima akcidento.
La najbarino dirus kun rimorso “ŝi rifuzis al mi favoron kaj mortis”.
Homa rutina kuntuŝiĝo
povas fariĝi unika pro sia lasteco.

ADOLESKAJ FUTBALLUDANTOJ

Ĉu vi scias,
Ke por ĉiuj mi en mondo
Ne radias?

Wiktor Elski, en la poemo DEMANDO

Kiun sorton havos tiuj adoleskantoj,
kiuj ludas futbalon sur la stratoj de ĉi tiu urboperiferio?
Ili amuziĝas kun multe da bruo kaj fivortoj,
sen zorgo pri studo,
ĉar lernado estas nur pormomenta gepatra altrudo
kiu finiĝos nepre post la tria jaro de la mezlernejo.
Iliaj ridegoj kaj krioj plenigas la vesperojn,
kvazaŭ ĉio ĝustus kun evidenta certeco
kaj nenia danĝera plenkreskula revelacio alproksimiĝus.
Ĉiutage ili ludas sen pensi pri socia maljusteco.
Ilia mondo estas strato, pilko, piedo kaj amuzo.
Karaj adoleskantoj de la periferia Brazilo,
la suno ne naskiĝis same bela por ĉiuj.
Mi antaŭsentas la doloron de la surprizatako,
kiu, post jaroj, renversos la facilan surstratan mondon
kaj rivelos vian pozicion en la brazila paradizo.
Aŭ eble ili pravas kaj mi eraras?
La Esperanta romano kiun mi legas
estas ŝlosilo al neniu pordo,
avantaĝo al neniu problemosolvo.

HISTORIO

Iele-trapele en la homa pelmelo.
Kio gravas?
Ĉu la promeno aŭ la plandumospuro lasita al esplorontoj?
Ne dependos, ĉu lasita sur la luno aŭ sur vulkana roko.
Ĉu la herooj posedos patosajn skribojn sur tomboŝtonoj
kaj procesioj ĉiujare honoros ilian forpason?
Herooj ne ekzistos kiam finiĝos temprezisto.
Sub teraltaĵoj, morgaŭ hazardaj grundakcidentoj,
ripozos agrablaj memoroj de vivintaj konscioj.
Anonimaj menslarĝiĝoj frue venintaj al mempercepto
strebos trovi lokon por sinforgeso.
Telekospaj enfokusiĝoj serĉos miniaturajn brilojn sur tersurfaco.

CIVITANA MURDINDUSTRIO

La televidserioj, kun facila hombuĉado, ne amuzas.
Mankas vivrespekto en la suspenso minutojn antaŭ la terura murdo.
Kial la sceno kompletiĝas nur se per sangrivero?
Kial la junulinoj fakte perfortitaj
manpremus la kinematografan banaligon?
Ĉu la neniel fikcia loĝanto de la najbara domo,
kien hieraŭ enrompiĝis frua morto per rabista klingo,
konsentos fariĝi protagonisto en skripto filmigota?
Kiel ni konstruos pacan mondon en moderneco kiu kultas violenton?
Civitanoj lernas la rutinecon trompi, perfidi, murdi
per altkvalitaj bildoj, sonoj kaj efektoj tridimensiaj.
La lernejo por formi murdistojn konkeris ĉiujn hejmojn
kaj kun senkontesta prestiĝo plenumas sian mision
familiarigi la trudon,
elkrei armeon por reciproka sindetruo.

REGISTRITA SENPERMESE

Foje, vortoj nur bezonas buŝojn kiuj prononcu.
Sen skribilo. Sen papero. Sen registro.
Vortoj kiuj vivas nur la tempodaŭro de sonemisio.
Venas la vento kaj ili jam foriras laŭflue.
Mesaĝoj kiuj destiniĝas al unuopaj oreloj,
monopoligitaj de unikaj alparoloj.

Foje, ni nur bezonas vorton, ĉar la mondo apartenas al ni.
Sed la vortoj restas en vortara stato.
Sen deklinacioj. Sen konjugacioj.

KION, BRAZILO?

Mi estas la sola Esperanto-parolanto en tiu ĉi strato,
eĉ en la tuta kvartalo.
Malbeninda estu la internacia deziro etigi homskalajn realojn.
Hej, brazila ĉemara ĉefurbo,
se mi parolus, nur manpleno komprenus.
La esperantisto Demócrito Rocha kaj ĉiuj liaj samideanaj samtempuloj
same senvaloraj eniros la analojn de la Esperanta Cearao.
Mi ne havas antaŭulojn.
Kie estas la verdaj versistoj de ĉi tiu urbo?
Mi ne volas legi poemojn de hungaroj kaj de angloj.
Kial – je la barbo de la majstro! –
vi permesis nian ŝtaton bezoni pionirojn
post 130 jaroj?
(ĉu unu jaro plia aŭ unu jaro malplia gravas?)
Hej, patrio de ducent milionoj kaj unu vagabondo,
mi scias, ke vi ne kunsentas.
Mi ne konsentas ŝajnigi ne vidi vian nekunsenton.
Inter milionoj, mi perdiĝis.
Mi ne parolas la tupian, nek la portugalan.
Tradukistoj netroveblas.
La lernolibroj brulis.
Mi ne instruos gramatikon.
Adiaŭ, brazilanoj.
Mi estas 26-jaraĝa kaj ankoraŭ mankas unu jaroj
por ke mi aperigu en Fortalezo mian lingvoprojekton.
La ŝanĉon vi maltrafis.
Mi perdiĝis en mia peno doni ŝancon.
Neniun komunan mi havas kun vi ĉiuj,
La ŝancon vi perdis.
Neniu broŝuro publikiĝos ĉi tie,
ĉar vi, transtempe anticipaj,
rifuzis la proponon de la homarano Zamenhofo.

TRANSDONO

Ĉu hodiaŭ, en hospitalo de fora urbeto,
naskiĝis bebo?
Ĉu li estas absolvo aŭ kondamno por la vivularo?
Kiel ni reagu al la unua senrezona ploro?
La centjara intertempo kiu konsistigas individuon
foriris kaj lasis sur tomboŝtono epitafon:
“tie ĉi oni rajtas plendi ke la homo estas palpebrumo”
Observu rapide, dum la okuloj apertas.
Ĉiujn detalojn. Bonojn kaj malbonojn.
Planojn kaj cirkonstancojn.
Specifaĵojn kaj grupakordojn.
Esperojn kaj elreviĝojn ampleksu kaj resumu.
Rapide konstruu al vi klarigon.
Rapide komprenu, kio vi estas.
La apuduloj jam travadis malklarajn akvojn
kaj ĝuas sunumon sur strando de trankvilaj rezignoj.
Ĉu demandi kun konscio ke respondo ne alvenos?
Unu post alia. Unu post alia.
Unu post alia. Unu post la lasta.
Kio originala restos demandenda al venonto?
Ĉiuj respondoprovoj elĉerpiĝis en ĉi tiu generacio
post vivlongaj deflankiĝoj for de la origina sencoserĉo.
Novaj ekzempleroj cirkuli devus.
Kial mi ne disponas printilon?
Al tiu korpo mankas mano.
Al tiu alia, mankas cerbo.
Mi povus printi korpojn kaj
regurgiti demandojn.
Ĉu mi rompis kompromison?
Unu post alia. Unu post alia.
La lasta post la unue naskiĝinta.
Mortintoj sidas ĉetable.
Mi havas denove demandon,
sed mi ne demandos,
ĉar la demandoj jam ne apartenas al mi.
Mi estas nur portanto de aliula proprietaĵo.
Mi estas ekstere kaj atendas.
Ĉiuj niaj nuntempaj generacioj fiaskis.
La nepoj ja havas parencecon kun la prapatroj.
Ĉu ni generis la novan?
Fato fere fermiĝinta en ciklo.
Ĉiuj respondoprovoj elĉerpiĝis en ĉi tiu generacio
post vivlongaj deflankiĝoj for de la origina sencoserĉo.

PRI ALIAJ REALAĴOJ

Mi ne certas, ĉu mi volas lerni la anglan.
Usonanoj loĝas en alia planedo.
Kaj la lasta kosmoŝipo rustiĝas en garaĝo,
atende de riparado kiun neniu scipovas plenumi.
Hieraŭ, la murdanoncoj de la televidĵurnaloj
ne estis en angla.
La politika skandalo ne estis en la angla.
La abismiĝantaj grafikaĵoj pri ekonomio,
minacoj de armitaj banditoj,
malbonfaroj de kravatuloj.
Pafoj, korpfrakaso. Pafoj, revdetruoj.
Kristnaskaj pafoj similaj al fajraĵoj.
Kristnaskaj fajraĵoj similaj al pafoj.
Nenio en la angla.
La 28 celsiaj gradoj de ĉi tiu rutina nokto
ne estas en la angla.
Maljunaj avoj ne trovos neĝhomojn en Fortalezo.
Mi ne certas, ĉu, multe supren de la ekvatora linio,
jam post Meksiko,
homoj stampas en lingvo la samajn sentojn,
kiujn homoj ĉi-tieaj elforĝas.
Ĉu almenaŭ ekzemplerojn ekvivalentajn?
La paneinta kosmoŝipo restas en garaĝo.
Mi ne estas riparisto.

DIVORCO

Mi deklaras divorcon disde la junularo.
Tro frue ni iris al notariejo registri nian kuniĝon.
Ĉu mi promesis ĝismortan pakton?
Nun, mi enamiĝis al pli matura fazo.
Mi bedaŭras. Mi volas separi.
Mi petas, ke oni tuj enlistigu mian nomon
inter la personojn kiuj transiras la aĝolimon.
Ne konsideru min parto de tiu brua kunularo
kiu ridegas facile je ajna piknika ŝerco.
Ne inkluzivu min inter la gajulojn kiuj iras tro leĝeraj,
kvazaŭ la mondo dolĉus kaj indus ricevi laŭdon.
Atendu de mi la grumblon de homo nekontenta
pri la homaraj socifundamentoj kaj ties fruktoj.
Homo kiu ne akceptas ne povi
prezenti universalan solvon al la homaj mizeroj.
Pezas sur mi tunoj kaj tunoj da orfaj demandoj
kiuj postvivis integraj la stumblojn en tombojn
de ĉiuj antaŭaj generacioj kiuj fiaskis heredigi respondojn.
Mi deklaras min libera akompani postjunaĝajn pripensojn
kaj sidiĝi meze de tiuj, kies kerna komuna punkto
estas la manoj malplenaj je sputaj pasioj.