NOMOJ

Planedoj estas sableroj, aŭ ŝtonoj, ŝtonetoj…
Se mi estus planedo, mi ne havus nomon.
Ĉu la tuto de la buŝaj sonkombinoj kapablas doni
apartan nomon al ĉiu aparta sablero de strando?
Inter miliardoj da planedoj, havi nomon estas indiferente.
Kial homoj ŝatas nomojn?
Ĉu la vakuo povas havi konsiston?
Homoj ne disponas tempon plene kompreni sin,
des malpli la universan funkcimanieron.
Oni devus doni al ni ion ajn, krom konscio.
Ŝtonoj vivas laŭ ŝtona vivocelo.
Homoj serĉas nehoman signifon.
Se mi estus homo, mi dezirus esti ŝtono;
fiksa, forta, dura, nefleksebla ŝtono
ĉiutage lavita de riverotorento.
Nia planedo ankoraŭ daŭras,
ĉar pro nia malgrandeco ni fariĝis anonimaj.
Se niaj nomoj ne estus memreferencoj,
ni ne estus ni mem.
Sennomaj antaŭ la ekstero, ni preterekzistas.
Ekstera inteligento donu nomon al nia ŝtono
kaj sammomente ni iĝos pasinteco.

NULO

La homa celo, amiko,
la plej granda el ĉiuj,
silentas kiam la vivo ĉesas.
Morto egalu neekziston.
Sen grizaj registroj sur ŝtonoj, papirusoj, paperoj, bitoj.
Kiel birdoflugo!
Homo estu kiel birdoflugo sur ĉielo.
Kiu spuro restas?
Kiun daŭrigon postulos la homoj
antaŭ la universa panoramo?
Sobriĝu, vermoj sur planedosurfaco!
Idiotaj steloj multas mutaj ĉirkaŭe.
La homa mizero postulas diojn.
Kompatinda homaro sen respondo.
La vivo, kiel facila koito, facile finiĝas.
La ambicio de maljunulo kiu vivas sole,
anonime inter siaj privataj pripensoj,
verkante epilogan klarigon pri la mondo,
ne malpli gravas ol agoj de imperiestroj.
Ni estas kiaj ni estas.
La vivofluo de nia kosmo ne generis alion pli indan.
En la homara historio heroeco ne ekzistas.
Ni bruligu librojn kaj memorojn.
La historio rekomenciĝas hodiaŭ.
Ni parolu pri kion ni faras kaj faros.
Ĉio pasinta alkondukis nin al nulo.
Ĝis nun, neniu homo mortis.
Neniu homo antaŭas nin.
Kiun tradicion ni imitos, se tradicioj ne ekzistas?
Ni estas la pioniroj de nia erao.

ILI ESTAS HOMOJ. KAJ NUR ILI SCIAS KE ILI ESTAS HOMOJ.

Nek plene bonaj, nek plene malbonaj.
Ĉu eblas konstrui mondon
per la averaĝo kiun homoj disponas?
La ideala homaro,
kie latentaj homkapabloj disvolviĝas maksimume,
perdiĝas en la plumpaj revoj de la raso.
Kvereloj post kverelo,
de la individua ĝis la socia amplekso.
Ĉu la homoj meritas indulgon?
Novan ŝanĉon reprovi?
Kiam ili sukcesos kompreni sian homecon,
la planedo fariĝos paradizo.
Ĉu ili sukcesos?
Ĉu ni sukcesos?
Iam policisto forgesis revolveron sur tablo.
Kvarjara infano, filino, trovis la armilon kaj dum ludo mortigis sin.
La planedo donis ekziston sen instrui kiel manipuli.
Miliardoj svarmas en senfina, ĉiutaga feliĉoserĉo,
ĉiam denove ĉiutaga,
ĉiam denove
per reiro sur la samaj demand-itineroj
pro kiuj jam prapatroj perdis la internan trankvilon.
Kiu sento estas nova ĉe vi?
Eble en la resumo,
en la averaĝa resumo de ĉiuj sentitaj emocioj,
ekde la unua homo ĝis nun,
troviĝas la definitiva respondo
kiun la planedo necesas por esti celhava.

KAJ SE…?

Se la homaro vivus harmonie,
se la vivo sur la Tero estus ekzemplodona,
se socia justeco, plena egalrajteco, internacia paco,
kaj aliaj similaj tagordoj
fariĝus realaĵoj
ĉu nia planedo postvivus la kolapson de la Universo?
Ĉu ekzistas demokratio ekster la limoj de nia atmosfero?
Ĉu ordo regas la intergalaksiajn rilatojn?
Galaksioj interpuŝiĝas.
La bonaj planedoj, kun bonkoraj planedanoj,
same kirliĝas en la detrua kaĉo.
Krome, nenio sencas, se ni ne konas la limojn de la Universo.
Kiel ni povos konstrui altan muron por protekti ĝin?
Se la homaro estus solidara,
ĉu la najbaraj planedsistemoj helpus kiam la Suno volus nin vori?
La plej varmajn bonintencojn frustras la intenco mem.
La planedo donis al ni konscion,
sed ne donis la eblon tuŝi ĝian esencon.
Planedoj ne estas punktoj.
Homoj ne estas punktoj en punkto.
Ni estas kiel infanoj kiuj scias, ke glaciaĵo bongustas,
sen ke en niaj lipoj glaciaĵo estu alveninta.
Ni scias, ni konscias,
sed ni ne konas la scion proprasperte.
Konjektoj de partikloj.
Ĉu sablero sur strando aŭskultas la marondojn?

EN LA SURFACO

La maro tiel vastas…
kaj ni vidas nur facon, la surfacon
nekapablaj imagi senmezure […]
enorman mason akvan – oceanan –
zonantan la terglobon […]
            Jorge Camacho

11 kilometrojn en la profundon.
La Mariana Fosego iras 11 kilometrojn internen.
11 kilometrojn profunda
estas la plej funda loko de la maro,
dum la planeda radiuso larĝas pli ol ses mil kilometrojn.
La plej profunda loko de la maro
ne sukcesas venki eĉ unu elcenton de la distanco
ĝis la terocentro.
Nia impresa profunda maro estas pomoŝelo.
La abismo de la poeta profundo estas malpli ol unuprocenta.
Tiu profunda akvoamaso kiu tiel vastas por la poeto
estas trompo!
Vidi grandecon en ĝi pruvas nian neniecon kiel kosmospecio.
Kiom fragila estas la vivo.
Nin tentas kaj ravas la eteco.
Nin perdigas la tento
kompari flakon kun ankoraŭ pli eteta ento,
nome, kun la homa specio.
Kiom fragila estas la vivo sur la tero!
Naĝas la etaj vivuloj ene de la eta maro.
Surgrunde, paŝas etaj dupieduloj por kontempli
sian universalan nekomprenon.
Kiom reprezentas 2 metrojn alta homo
(unu metron kaj sepdek centimentrojn)
rilate 12 milionojn da metrojn larĝa planedo?
Kiom fragila estas la vivo.
Kiom fragila estas la vivo sur la tero.
Kiom fragila estas la pensikapabla vivo konata.
Ni estas ŝimo sur bulo iom humida.
Eble iam venos varma suntempesto
kaj purigos la surfacon de la bulo,
forviŝante unuspire la movopovan materion.
Ne plu poemoj pri pseŭdoprofundaj maroj.
Ne plu pensoj.
Nur ŝtono sur ŝtono.

VAKUA UNIVERSO

Okazis, dum lucidecosekundo,
ke peza ĉielo malfermiĝis konveksa antaŭ mi.
En kurbaj konturoj, mi trovis kurbajn eksplikojn
pri la vivo, la mondo, la universo.
Min atingis krioj de ĵusnaskitoj kaj agoniantoj,
kiuj, en sama lingvo, esprimis dubon kaj certecon.
Junuloj konstruis planojn, mezaĝuloj ridis pri ili,
grandaĝuloj superrigardis silente.
Astroj oscedis sen klopodi aŭskulti
la etajn partiklojn kiuj tiklis sursurface.
Konglomeraĵoj de sferetoj ekspansiis malrapide,
ŝvebe en la ĉirkaŭa vakuo,
ĉiam pli granda punktita vakuo.
Vortoj orbitis ĉirkaŭ ideoj,
planedoj, ĉirkaŭ steloj.
Ideoj kaj steloj eksplodis rutine.
Vortoj kaj planedoj vojiris al aliaj orbitocentroj.
Kurbaj realoj sur dorsoj de kameloj,
kiuj suriris stelodunojn.
Seke malvarma, senventa kaj malluma,
peza punktita vakuo
etendiĝis konveksa antaŭ mi.