PENSO

Mi ne plu insistos pri esperantigado.
Kiel homo tro laca pro siaj provoj konvinki,
mi forlasos la unuajn intencojn
kaj fermiĝos ĉirkaŭ mi.
Sufiĉe integra en mi mem,
mi proklamos la aferon tro alta al aliuloj.
Mi pensos pri Esperanto,
per Esperanto, tra Esperanto.
Pensoj orbitas ĉirkaŭ pensoj.
Pensoj apud pensoj. Pensoj ĉe pensoj.
Pensoj tuŝas pensojn.
Pensoj kolizias kun pensoj.
Pensoj miksiĝas.
Pensoj kun fragmentoj de pensoj.
Pensoj kaj kaoso.
En la principo, estis punkto.
Kaj la punkto estis verda.
Kaj la punkto estis en gimnazio.
Kaj la punkto estis Zamenhof.
Sed bum!
Ĉiu punkto eksplodas deinterne.

POEMO KIU PENSAS

Tiu ĉi poemo transsaltis du murojn, du heĝojn kaj unu flakon;
amis du hundojn, du katojn kaj unu hamstron;
havis du sonĝojn, du koŝmarojn kaj unu revon;
ricevis du frapojn, du batojn kaj unu skurĝon;
liveris du demandojn, du dubojn kaj du…
du rondajn interpretojn.
Tiu ĉi poemo vidis la mondon naskiĝi sen dentoj
kaj bebojn mordi ŝtonojn en prakavernoj.
Ĝi mortis du fojojn dum vojo,
atendis trifoje trivialan timon realiĝi
kaj kvarfoje trovis sin mem en kvadrataj skatoloj
senditaj per limaka poŝto.
Knarantaj ĉarniroj de rustintaj impresoj,
ripetitaj, ree spertitaj far miliardoj da tre similaj speci-specimenoj.
Milionoj da junuloj surfis sur samaj ondoj kaj
al milionoj da maljunuloj haroj mankis.
Pakoj de viv-ekzempleroj eliris el muntoĉeno
disponeblaj
al du amikoj, du konatoj kaj unu fremdulo.