LA PROGRESEMO DE LA PAPO

Kiom longas la sankta peniso de la amerika papo?
Onidire kolombianoj havas penisojn tiel grandajn
ke eblas uzi ilin kiel ramplon por atingi la ĉielon.
Sed la sankta peniso estas argentina.
La konklavo devus elekti papon laŭ penisolongo.
Kiu alia pli kohera kaj konciza metodo uzindus?
Mi timas, tamen, ke la papa petra peniso ne pretas fiki.
Atrofiiĝas la longeco de la homa naturo.
Se la mondo havus papinon,
ĉu oni elektus laŭ vagino-profundeco aŭ -diametro?

MINACO KONTRAŬ LA 103-A UK

Ne timu la brazilajn E-spiritistojn,
kiuj karne flugos al Portugalio.
Ili estas bonuloj.
La esperantistoj-spiritistoj,
la peresperantaj perispiritaj anim-spermistoj,
portos nur evoluintajn animojn al la lando de Camões.
Eble eĉ unu el ili estos Camões mem, kamuflita en alia ŝelo.
Ĉu neniu informis vin?!
Spiritistoj ĉiam estas la enkarniĝoj de superaj animoj.
Grandaj homoj de la pasinteco, artistoj, geniuloj ktp ktp
Se en julio 2018 mi aperus en Lisbono,
la LKK devus havi specialan fakon
por preventi ekstremismajn atakojn.
Mi portus kun mi legion da paganaj kaj ateismaj demonoj.
Miaj eteraj amikoj devenas de la plej suba
el la plej malaltaj tavoloj de la spirita imperio.
Sinjoro diktatoro Dio
(La puristo neniam metis sian kacon en aliulan karnon)
ne sukcesis kapti nin.
NI ESTAS LA REZISTO.
De la ŝafaro, ni estas la blankaj,
ĉar la afrikbrazilaj ŝafoj ne meritas solidiĝintajn antaŭjuĝojn.
Neniu invitu min al la 103-a UK.
Se mi transiras la oceanon, kun mi transiras
akumulita venĝo sufiĉa ekstermi kontinenton.
Se miaj plandumoj tuŝas Eŭropon, oni zorgu ne agaci min.
Mi povus eksplodi kaj fuĝus el mia Pandora-skatolo,
transsubstanciiĝintaj en milionojn da atombomb-potencaj pecoj,
la plej venĝemaj uloj,
kiujn mi kolektis ekde Kabralo tuŝis ĉi teron.
Po unun por ĉiu buĉita indiano, mi portus al Portugalio.
Postvivus la hekatombon,
kaj respondecus pri la refondo de Portugalio,
nur la plej malevoluintaj pekplenaj spiritoj,
ĉefe la gejaj ateistoj.

FEK’ AL ZAMENHOF

Fek’ al Zamenhof kaj lia anĝela aŭreolo!
La junulo kiu mortis pro superdozo
antaŭ ol fariĝi trikdekjaraĝa;
ĉu li perdis ion?
La mondo, parfumitaj vivamantoj, estas sterkamaso.
Ĉu la homaro meritas epitafoverkon?
Esperantistoj amas ampoemojn.
Epitafo verkita de samideano parolus pri la floroj en la ĉerko,
dum la karnoputreco restus necitita.
Mi ofertos kuiritajn manojn de poetoj.
Esperatistoj suĉu la spicitajn fingrojn.
Kiu tro amas la vivon, ne meritas vivi.
Mi devus ekfumi po du cigaredpakojn ĉiutage.
Mia najbarino fumis po tri pakojn.
Ŝi mortis jardekojn pli aĝa
ol la polo-hebreo-ruso-litovo-esperantisto.
Al nia erao apartenas
pafilo, kuglo kaj kranio kun truo ĉe frunto.
Tiuj kiuj aŭdacas paroli pri amo en la nuna epoko
meritas morton per palisumo,
kiel martiro kiu pruvas nenion
krom ke la homaro ne elspezas larmon por savi pacpredikanton.
Mi devus ekdrinki ĝis konscioperdo,
laŭ la minimuma parametro de 80% da alkoholo.
Ĉiuj pacifistoj eniru proprainiciate gaskameron.
Ĉu ni atendas novan mondmiliton?
Ĉu ekzistas stadio pli suba ol la homa?
Mi devus ekkonsumi pezan drogon,
eble kokainon.
Kiam la suno voros ĉi tiun planedon,
neniu registro postvivos.
Esperantistoj volas konkeri la mondon sen armiloj.
Ilia societo de idealaj bonkoruloj
tremus pro pugnado inter pluŝaj ursoj.
Mi devus ĉiam porti ŝargitan revolveron ĉe mia zono.
Esperantistoj estas tro korektaj.
Herbovoruloj kiuj kompatas sencerbajn bestaĉojn.
Mi devus bredi vegetaranojn kaj veganojn
kaj manĝi ilin laŭ antaŭbrazila etiketo.
La homaro..!
Kio estas homaro?
Kadukuloj inventis la terminon.
Bone, ke Zamenhof mortis frue.
Liaj maljunulaj predikoj detruus la lingvon.

130-JARA MEMORO

En mia ekstravaganca imago,
ĵurnaloj stampas grandliterojn memore al ĉi tiu tago.
Mi vidas klare,
per miaj inkandeskaj okuloj en malluma ĉambro,
ke miloj da orkestroj ludas hodiaŭ,
en diversaj urboj tra la mondo.
Miaj haroj estas verdo kontraŭ verdo,
po unu nuanco da verdo por ĉiu haro.
Ondiĝantaj laŭ la marborda vento,
la hararsusuro sendas mesaĝon al ĉiuj pasintaj epokoj.
Ĉe tropika brazila strandosablo,
kiu neniam spertis temperaturon sub nulo,
siluetoj de palmarboj dancas varmaj omaĝe al ĉi tiu tago.
Sur miloj da scenejoj, miloj da teatraj trupoj
ripetas la realon per arta precizo.
Kilometrolongaj paradoj okazas.
Televido elsendas delonge preparitajn spektaklojn.
Paneloj pendas je enirpordo de ĉiu institucio.
Miloj da libroj publikigitaj samtage.
Mia torako malfermiĝas kaj sub la ripoj mi kaŝas la mondon.
Popoloj kunfluiĝas kiel riveroj al maroj.
Oceanoj ĉiam pli altaj prepariĝas por sturmi la kontinentojn.
Miajn verdajn krifojn mi enigis profunde en vian eston.
Homoj diskutas en rondoj la estontecon de la homaro.
Kiam mi sidiĝis apud vi, mi portis kudrilon;
kaj mi kudris niajn palpebrojn, nazojn, lipojn, langojn.
Noktomeze, unu seĝo en la placo, antaŭ statuo.
LA KREINTO DE ESPERANTO.
Sola homo planas mondodominadon
antaŭ la statuo de centjara mortinto.
Miaj ardaj manoj tuŝas kaj markas la haŭton de naskiĝantoj.
La plandoj pasas sur tomboj kaj ne haltas,
ne diras saluton.

NOTO AFIŜITA SUR FRIDUJOPORDO

Mi scias, ke iam vi perceptos,
ke miaj mioj – tiuj de tiuj ĉi poemoj – estas vi;
kaj miaj vioj estas mi.
Sub mondaj murmuroj, mi aŭskultas obscenajn versojn
kaj mi registras laŭlitere.
Infanoj ne komprenas,
sed ili jam sensas la trompon.
De nun,
patrinoj sentos ungojn en la internaj bordoj sub la ventro.
Tiu ĉi klariga poemo estas la lasta lucida restaĵo,
kiun mi spuris en mi.
Mi esperas, ke la venontaj homoj
vivu sufiĉe longe por legi ĝin;
kaj la poemo same longe por esti legata.

NULO

La homa celo, amiko,
la plej granda el ĉiuj,
silentas kiam la vivo ĉesas.
Morto egalu neekziston.
Sen grizaj registroj sur ŝtonoj, papirusoj, paperoj, bitoj.
Kiel birdoflugo!
Homo estu kiel birdoflugo sur ĉielo.
Kiu spuro restas?
Kiun daŭrigon postulos la homoj
antaŭ la universa panoramo?
Sobriĝu, vermoj sur planedosurfaco!
Idiotaj steloj multas mutaj ĉirkaŭe.
La homa mizero postulas diojn.
Kompatinda homaro sen respondo.
La vivo, kiel facila koito, facile finiĝas.
La ambicio de maljunulo kiu vivas sole,
anonime inter siaj privataj pripensoj,
verkante epilogan klarigon pri la mondo,
ne malpli gravas ol agoj de imperiestroj.
Ni estas kiaj ni estas.
La vivofluo de nia kosmo ne generis alion pli indan.
En la homara historio heroeco ne ekzistas.
Ni bruligu librojn kaj memorojn.
La historio rekomenciĝas hodiaŭ.
Ni parolu pri kion ni faras kaj faros.
Ĉio pasinta alkondukis nin al nulo.
Ĝis nun, neniu homo mortis.
Neniu homo antaŭas nin.
Kiun tradicion ni imitos, se tradicioj ne ekzistas?
Ni estas la pioniroj de nia erao.

LA HOMARO EN LA BUSO

“saluton, amikoj
pardonon ĝeni la silenton de via vojaĝo
mi nomiĝas José da Silva
mi venis ĉi tien prezenti mian laboron
antaŭe mi vivis sen dio
mi konsumis drogon
kvar kugloj trafis min
iu el ili eniris ĉi tien
[levas la ĉemizon kaj montras la lokon]
kaj eliris en la alia flanko
mi estis en la hospitalo dum unu jaro
nun mi estas bona homo
mi ne plu ŝtelos
mi restis du jarojn en la prizono
mi ne plu konsumos drogon
ĉar mi scias kiu estas la plano de dio en mia vivo
mi havas du gefilojn
ili ankoraŭ ne manĝis hodiaŭ
mi ne havas laboron
vi scias… la krizo estas granda
sed dio estas bona
mi vendas ĉi tiujn bombonojn en ĉi tiuj busoj
por aĉeti lakton por miaj gefiloj
mi ne havas laboron
miaj infanoj ne manĝis
mi vendas bombonojn icekiss
unu pako kostas 1 realon, tri pakoj kostas 2
se vi ne volas aĉeti sed
povas donaci moneron
ĝi helpos al mi pagi la busbileton
mi akceptas eĉ dek centavojn
dio helpu vin
mi nun pasos de seĝo al seĝo
sed unue mi legos versiklon de la Biblio
‘Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo’
amen, amikoj
dankon pro la aŭskultado”

MI NE SCIAS. ĈU VI SCIAS?

Ĉu al mi?
Kion mi scias?
Demandu al la sekva de la vico.
Antaŭkambriaj ŝtonoj komprenas la mondon pli bone.
Mi ne scias, ĉu la sukero same dolĉas en ĉiuj buŝoj.
Mia certeco daŭras la vivolongon de libelo.
Ĉu mi diris ion al vi?
Forgesu tion, ĉar mi jam forgesis.
Mi estas blufo en ludo,
sed la alia kunludanto jam venkis.
Mi ne disponas la kapablon legi mensojn.
Mia nomo estas pruntepreno pri kiu mi ne respondecas.
Mi planis vivi dudek kvin jarojn.
Mi ŝajnigis amnezion kaj etendis la limdaton al tridek.
Mi donis falsan promeson al la mortostatistikoj.
La edziĝringon mi neniam mendis.
Ankaŭ tio estis mensogo.
Mi ne mezuris la diametron de via sekcita fingro.
Viaj emociaj larmoj estis vanaj.
Amo estas substantivo: radiko am- plus finaĵo -o.
Mi ne scias, kion pensas kancerulo sur kirurgiolito.
Mi neniam havis kanceron.
Se mi havus, eble mi scius vivi kun la mortocerteco.
Eventuale, mi miksas la ortografiojn de Esperanto kaj de la portugala.
Kial do mi estus imuna al pli ampleksaj konfuzoj?
Bonvolu ne fidi miajn vortojn.
Ili jam trompis min kaj mi suspektas, ke
mia lango estas ekster mia regopovo.
Mi ĵuras, ke mi ne verkis ĉi tiu poemon.
Mi perdis mian identigilon en la homplena urbocentro.
Ĉu vi konas la aŭtoron?
Kie estas la pruvoj?!
Aliulo anstataŭas min, en alia loko, en alia korpo.
Kial al mi?
Demandu al la perdita mio,
vaganta en la urbo sen dokumento kiu pruvu civitanecon.
Mi scias nenion.
Mi ne scias, kiun guston salo havas.
Por mi la salo estis la perfekta antonimo de sukero,
sed la citrono ne akceptis proksiman parencecon.
Ĉu dolĉaj oranĝoj estas amaraj citronoj kiuj eliris el la junulaĝo?
Sed oni ne rikoltas maturajn citronojn en oranĝujo.
Oni ne plantas esperantistojn en Esperantujo.
Ili ĝermas kiel trudherboj.
Mi scias nenion.
Mi ne scias, ĉu cikonioj alportas idojn.
Mi vidis nudajn homojn kaj ne ŝatis la lubrikitan riton.
Mia arbo havas du trunkojn kaj la frondoj estas en la bazo.
Ĉu vi komprenas?
Mi ne.
Mi ne scias, kie mi akiris respondosimilan vizaĝon.
Demandu al sekva de la vico.

KAJ SE…?

Se la homaro vivus harmonie,
se la vivo sur la Tero estus ekzemplodona,
se socia justeco, plena egalrajteco, internacia paco,
kaj aliaj similaj tagordoj
fariĝus realaĵoj
ĉu nia planedo postvivus la kolapson de la Universo?
Ĉu ekzistas demokratio ekster la limoj de nia atmosfero?
Ĉu ordo regas la intergalaksiajn rilatojn?
Galaksioj interpuŝiĝas.
La bonaj planedoj, kun bonkoraj planedanoj,
same kirliĝas en la detrua kaĉo.
Krome, nenio sencas, se ni ne konas la limojn de la Universo.
Kiel ni povos konstrui altan muron por protekti ĝin?
Se la homaro estus solidara,
ĉu la najbaraj planedsistemoj helpus kiam la Suno volus nin vori?
La plej varmajn bonintencojn frustras la intenco mem.
La planedo donis al ni konscion,
sed ne donis la eblon tuŝi ĝian esencon.
Planedoj ne estas punktoj.
Homoj ne estas punktoj en punkto.
Ni estas kiel infanoj kiuj scias, ke glaciaĵo bongustas,
sen ke en niaj lipoj glaciaĵo estu alveninta.
Ni scias, ni konscias,
sed ni ne konas la scion proprasperte.
Konjektoj de partikloj.
Ĉu sablero sur strando aŭskultas la marondojn?

POEMO INDIFERENTA AL KRIOJ

Ni, kun karnoj, ostoj kaj pensoj.
Katoj luktas en la korto.
Homoj. Pafoj. Sandaloj Havaianas. Kuras.
Ankoraŭ ne estas noktomezo.
Ĉu maljunuloj povus kuri tiel rapide?
Junuloj postkuras junulojn.
Pafoj. Murdas. Mortas. Homoj. Falas. Pafoj. Pafas.
Mi aŭskultas.
Se mi estus blinda, mi daŭre nenion vidus.
Aĉa nigrulo de suburbo. Kuras. Jen li!
Bona bandito estas nur tiu en la ĉerko.
Homoj. Veas. Kuras. Homoj.
Neniu tarantulo ĝis nun.
Sandaloj. Eble ne Havaianas. Pafoj. Verkas. Kuras. Trafas.
La kristanaj gepatroj dormas.
Strato. Kuras. Krias. Estas viro? Estas virino? Estas kato?
!
! !
! ! !
Mi verkas poemon nun! Oni bonvolu morti poste!

La homaro ankoraŭ ne malfermis filion en ĉi tiu kvartalo.

Kiel koncernas min la homaro?
Mi ne generis ĝin.
Mi ne adoptis ĝin.
Neniam plu mi diros “ni, la homoj”.
Kiu faris min reprezentanto de tiu raso?
Al ĉiuj diabloj!
Mi diros “mi, homekzemplero”.

POEMO NUR MIA

Tiu ĉi poemo vivas por mi,
vivas kun mi kaj en mi.
Mi vivas por ĉi tiu poemo.
Mi ekzistas en ĉi tiu poemo kaj ekster ĝi mi estas nenio.
Simbiozo de paralelaj realaĵoj,
reciproka kunekzisto interdependa.
Mi suĉas forton ĉe la versoj de ĉi tiu poemo.
La poemo suĉas vortojn ĉe miaj karnoj.
Kiam mi mortos, ĝi mortos unu sekundon poste.
Se ĝi ekmortas, mi estas jam mortinta.
Ĝi estas mia ombro,
mia reflekto sur grizaj trotuaroj.
Ombroj ne sekvas korpojn.
Korpojn gvidas ombroj.
Bonvolu demandi denove, kion vi demandis.
Ĉifoje al mia poemo.
Ĝi estas mia reprezentanto, proparolanto,
delegito kun plena permeso agi mianome.
Ĝi estas pli bela ol mi;
pli liberesprima, pli vortoriĉa
(ĝi suĉas min delonge),
pli fakta ol mi.
Mi faris pakton kun mia poemo.
La poemo portos mian identigilon,
decidos por mi,
subskribos por mi,
kaj mi ricevos de ĝi ĉiutage
porcion da vivo,
dividitan en varmajn kisojn, kaŝe sub litotukoj.
Mi timas nur, ke nia rilato fariĝis tro intensa.
La poemo frenezigas min.
La ĵaluzo korodas.
Mi devas peti klarigojn.
Mi ne akceptas, ke al alies buŝoj alvenu mia poemo.

SUR DUNOVERTO

En ampleksa seka vakuo, ĉar sen akvo,
lacerto, sur dunoverto, balancis la kapon
kaj rigardis malsupren.
Ruliĝante, ruliĝante, ruliĝante ĝi subiris.
Estis sablo, estis lacerto,
estis lacerto en sablo kaj sablo en lacerto.
La certeco konsumiĝis.
Miksiĝis la enhavo kaj la destino.
Por kio la dezerto generas lacerton?
Sur dunoverto
la vero
veis,
en sablon, transformiĝinte;
iom post iom da konsistoperdo
sur dunoverto.

KRIZO

Tiu ĉi poemo povus priskribi krude realisman fakton.
Fotografaĵo jam faris tion.
Ĝi povus froti sonon kontraŭ sono
por krei duran melodion.
En studio muzikinstrumentoj superis la intencon.
Ekstravaganca estonteco kun teletransporto,
kosmoŝipoj, inteligentaj eksterteranoj kaj tempvojaĝoj
taŭgus por mirigi,
se la kinematografio de banala televidserio
disponus malpli da frenezaj scenaristoj kaj okultrompa teknologio.
Pri amintrigoj ne mankus parolemo,
se la literatura spongo ne estus jam sorbinta
jarcente ripetan galon de amo-malamo,
pasio-ardo-seksumado-sopiro-perfido-kverelo-
pardono-seksumado-frido-kverelo-disiĝo.
La poemo povus denunci vivmizerecon,
sociajn maljustaĵojn, diskriminaciojn, antaŭjuĝojn.
Tamen la homoj jam scias kio ĝustas kaj malĝustas.
Malbono insistas ekzisti en homa kunvivo,
ĉar homaj gregoj stultas.
Ili tumultas ĝis mortigi proksimulojn per surmarŝo.
Tial la poemo donacas konstatojn malpli ol bazajn:
ke akvo estas akvo,
ke ŝtono estas ŝtono;
ke akvo restos akvo
kaj ŝtono restos ŝtono.

NOTOJ DE PROSKRIBITA MOVADANO

La literaturo bremsis kaj haltis,
ĉar literaturo ne estas movado.
Vrako apud pado kun altaj trudherboj ambaŭflanke,
atestas, ke la movo ne apartenas al tiu verk-veturilo.
Ek! la literaturo pafiĝas el la startlinio.
Mezvoje la kura krurmovo ĉesas.
La martelo frapis, sed la patelo ne respondis.
– Ni devos tranĉi
de la etfingro ĝis rande de la pubo –
diagnozis moŝta mov-kuracisto.
Neniu moviĝu aŭ mi pafos!
La literaturo moviĝis kaj mortis.
Mano sur planko estis poemo;
fingro estis verso.
Kiom da versoj havis la mano de William Auld?
En la jaro 1570, ventoj jam movis karavelo-velojn.
Bezonatas plenumi seancon kun brazilaj e-spirististoj
por esplori, ĉu la senkorpa mistero de Zamenhof
jam tiutempe komponis sanktajn poemetojn.
Proskribitaj pro skribo sen movo,
la manoj silentas.
Ĉar movoj ĉe klavaro ne estas literaturo.
Literaturo ne estas movarto.
Literaturo ne estas movado.

MESAĜO EL LA ESTONTECO

Mi ĵuras, ke ĉi tiun poemon mi verkas
en la jaro 2052, vendredmatene,
la tagon post la 25-a kaj antaŭ la 27-a de julio.
Mi registras ĝin rekte, sen revizia plano,
sur flava paĝo de kajero kun ruĝa kovrilo,
kajero terure eksmoda.
Mi sidas ĉe tablo de perua portebla trinkejo
kiu ŝvebas jam de semajno ĉi tie,
apud la “Calle de Los Incas”, super la “Hotel Brasileño”.
Pli ol tri jardekoj estas forpasintaj
de kiam mia juna versio lastfoje verkis poemon.
Mi ne certas, ĉu la mesaĝo sukcesos rompi la tempregulojn
kaj aperi antaŭ viaj okuloj.
Sed, se miaj kalkuloj pravas,
la tempdistanco atingis maturan nivelon.
Krome, ĉiujn kondiĉojn mi plenumis ekzakte.
La simbolismo eĉ timigis min.
Tiun ĉi poemon mi verkas kiam mi estas jam plenkalva.
Kaj tio estas parto de la reguloj.
La restantajn povrajn harojn el la kapodorso
mi tondigis sen rimorso.
Certe, la juna Paulo ne aprobus mian superstiĉon,
sed mi ĵuras, ke eblas komunikiĝi kun la pasinteco per poemoj.
Kion mi volas diri al mortontoj estas la jeno:
la mondo daŭre estas fetora anuso.
Kaj la homaro?
Partikloj (eble semoj) de malbone digestita manĝaĵo.
Iu bonvolu fine replanti nin.

HAZARDA RENKONTO

Li diris “ne zorgu”. La homaro progresos.
Mi alproksimiĝis por aŭskulti.
Li insistis kaj memorigis pri “sinjorino Franciska
kiu hodiaŭ malkovris egalecon”.
Seĝo apud li ekzistis por mi sidiĝi.
Li profetis finon de ĉiuj homaj kvereloj,
kun blanka-blua mondo sen problemoj.
Mia lango gustumis lian haŭton.
Li asertis la certecon kaj montris ĉiujn etapojn
de la nova homaro kiu ekaperus en horizonto.
Mi mordis unun el liaj kruroj.
Surprizite, li kriis,
ke “ĉio aranĝiĝos kaj la justeco regos”!
Mi enbuŝigis lin kompleta.
Li murmuris interdente, inter miaj dentoj,
ke neniu rabos lian esperon.
Krak krak krak ostojn mi maĉis
La krakado elkreis al si sencon
por defendi “fratecon kaj senkomparan amon”.
Mi englutis lin.