Politika sinteno de Zamenhof

Ĉu iu volis eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto kaj mi malpermesis al li? Ĉu iu volis fondi ian gazeton, entrepreni ian propagandon kaj mi malhelpis al li? Ĉu la esperantistaro volis ion decidi pri Esperanto kaj mi diris: “haltu, mi estas la mastro de la afero”? Ĉiuj esperantistoj scias tre bone, ke mi neniam faris ion similan.

Zamenhof, 1903, revuo Lingvo Internacia

…konante mian agadon kaj mian rilaton al Esperanto en la daŭro de 20 jaroj, la esperantistoj povas esti tute trankvilaj: mi neniam surprizos ilin per ia arbitra ŝanĝo en la lingvo, por kiu mi, simile al ĉia alia esperantisto, jam delonge havas nenian rajton; neniam mi altrudos al ili mian personan deziron; kaj se eĉ mi volus iam freneze fari tian senrajtan kaj pereigan faron, ĉiuj esperantistoj povas kontraŭmeti al mi la Bulonjan Deklaracion kaj diri: “ni ne permesas”.

Zamenhof, 1907, La Revuo

Kia estis la politika sinteno de Zamenhof?

La impreso kiun mi havas per legado de liaj originalaĵoj estas, ke Zamenhof ne havas ferajn politikajn konvinkojn. Li estis elasta homo. Li apenaŭ (preskaŭ neniam) tuŝas politikajn temojn rekte. Ni povas koni lian politikan sintenon nur malrekte, per liaj agoj.

Unue, Zamenhof estas altgrade demokratia homo. Li tenis sian demokratian sintenon ĝis la lastaj cirkonstancoj. Mirigas min, ke li, dum la redaktorado de la revuo La Esperantisto, ne nur ne hezitis publikigi opiniojn kontraŭajn al siaj propraj opinioj, sed ĝuste al la kontraŭaj donis apartan elstaran diskonigon. Li presigis disonancan opinion kaj tuj poste donis respondon, ĉiam klopodante konvinki per logikaj argumentoj. Ni ne trovas Zamenhofon donanta desupran decidon. Ni ne trovas lin senrevene firma al siaj propraj interesoj. Eĉ kiam konsiderinda parto de la tiutempa esperantistaro (1893-1894) premis lin ŝanĝi Esperanton, li cedis kaj ne fuĝis al la premo per senkulpigoj. Li iris rekte al la petita celo, malgraŭ ke palpeblis (la tekstoj montras) lia deziro rifuzi kaj fari neniun reformon. Zamenhof ĉiam volis reprezenti. Kaj li estis bona reprezentanto. Eĉ sen havi mandaton, li, en la revuo La Esperantisto, insistis esti reprezentanto. Ĉion li volis decidi kune, ĉiam li volis scii kion la publiko volas. Li volis jam de la unua libro porti nur unu voĉdonon. Dum la sekvaj jaroj li provis per pli ol unu rimedo krei demokratiajn esperantistajn instituciojn kie decidus la plejmulto, ne li, la iniciatoro.

Do, antaŭ ĉio Zamenhof tutcerte ne subtenus diktaturon. Kia ajn estis lia politika sinteno (kiu estis subtila), ĝi estis ja demokratia. Mi ankaŭ aldonus, ke li estis modera laŭ lia “politika sinteno”. Kiam la rusa cenzuro tute malpermesis lian agadon ĉe la revuo La Esperantisto (grava organo ĉar tiam estis la ununura ligilo inter esperantistoj) li en la revuo nur eksponis la konstaton kaj bedaŭris la okazaĵon. Li ne alvokis la abonantojn al “radikalaj protestoj” aŭ al io simila. Li tiam nur skribis “ni esperas, ke la cirkonstancoj pli aŭ malpli frue pliboniĝos”. Li ne skribis ardan riproĉon kontraŭ la cenzuro nek la tiama registaro.

Pli specife parolante, ni povus demandi, ĉu Zamenhof subtenis/subtenus kapitalismon aŭ komunismon. Unue, mi devas diri, ke mi mem ne povus doni bonajn klarigojn pri tio, ĉar mi ne konas profunde kio estas komunismo nek kapitalismo. Miaj konoj estas supraĵaj. En estonteco mi legos pli kaj lernos. Tamen, per miaj supraĵaj konoj, mi povas diri, ke Zamenhof kredis kapitalismon konforma al ia progreso. Mi ne dirus, ke li opinias/opinius kapitalismon bona, ĉar neniun maljustaĵon li subtenus nur por plu resti kohera kiel adepto de ia ismo. Sed en liaj klopodoj disvastigi Esperanton, Zamenhof ripete montras sian fidon al kapitalismaj iniciatoj. Li provis pli ol unufoje krei merkatan institucion, kiu ne vivus nur per “oferoj”. Li malferme kaj sen hezito parolis pri “altiro de riĉuloj kaj kapitalistoj” kiuj helpus al la movado.

Tiel do, per miaj lastaj legadoj, mi resumus jene lian politikan sintenon: ĉiam demokratia, ĉiam modera kaj kapitalismema sen malferma aliĝo al politikaj pens-skoloj.