Stato

Konspiro pri futbalo

Pro la najbara bruo, mi perceptis, ke la brazila futbalteamo venkis la germanan dum matĉo en la Olimpikoj. Ni ne forgesu, ke en Brazilo futbalo kaj politiko ofte miksiĝas. Politikistoj uzas futbalmatĉo-rezultojn kiel nacian konkeron, kiel manieron reaserti la hejman naciismon. Tio ankaŭ memorigas al mi antaŭajn denuncojn pri aĉetado de matĉo-rezultoj far politikistoj. Kaj se ni ne forgesis, ke la venko de la germanoj en la Mondpokalo pelis brazilanojn dum la lastaj du jaroj al eterna grumblado pri sia mallerta teamo; kaj, krome, se ni same memoras, ke pro la politika kaj ekonomia situacio, la brazila naciismo bezonas kiel neniam antaŭe reaserton, ni rapide povos teksi teoriojn pri nemalgrandaj sumoj kiuj garantias rezultojn kaj donas al brazilanoj venko-guston. Perdi dufoje enhejme certe ŝajnas al senskrupulaj politikistoj sufiĉe katastrofe por ke ili movu enormajn monsumojn en la kulisoj. Mi ja nenion komprenas pri futbalo kaj povas esti, ke ili meritis la rezultojn; tamen mi estas tro konspirema por silenti.

BRUO EN RIO-DE-ĴANEJRO

Brazilo ne estas por brazilanoj.
Brazilo ne estas por Maria,
ĉar Maria estas nigra.
Ŝian haŭton makulas malbenitaj spuroj de galeruloj,
duonhomoj trans la Atlantiko,
kun katenoj kiuj postvivas epokojn.
Brazilo ne estas por Antonio,
ĉar Antonio havas kalajn manojn.
Antonio ne scias legi. Antonio estas analfabeto.
Brazilo ne estas por Jozefina,
ĉar Jozefina estis tro stulta
por generi ses gefilojn sen nenia eblo nutri ilin.
Jozefina, kaŝiĝu ĉar via stulteco
ĝenas mian civilizitan, sobran, superan belsenton.
Jozefina, ĉu la fazeoloj ne bezonas akvon?
Iru preter mi, turpa Jozefina,
kaj zorgu pri la ceramika kuirpoto sub la braĝoj.
Jozefina, ĉu vi jam balais hodiaŭ la argilan plankon?
Taipa! Pau-a-pique! Estúpidos seres sem educação.
Kaj mi ne tradukos, ĉar mi tre alten flugas kun Zamenhof.
Brazilo estas vitrino, kie produktoj montreblas.
Akiru brazilparton, se vi kapablas!
Estu bonvenaj, riĉaj turistoj kun pufaj poŝoj,
grandaj fremdaj entreprenistoj pretaj sondi valoraĵojn.
(atendu momenteton
kaj estos via eĉ la granda arbaro ĉe la river-maro,
la arbaro nuna, viva, ekzistanta, neniel praa)
Venu ornami niajn strandojn,
belvestitaj diplomatoj scipovaj konvinki per imponaj pasportoj.
Niaj lakeoj, kies haŭtkoloron vi ne atentu,
ĉar ili estas nur instrumentoj,
jam staras tute disponeblaj,
kun la kokosa dolĉeco kiu igos ajnan amaron apetitveka.
Helpu nin malgrandigi nian afrik-indianan degeneron,
nian miksrasecon mildigi.
Orgasmo de propagando per High Definition.
Ĉiuj kulturoj, sen problemo, sen malfacilo renkontiĝas
en senprecedenca servuteco
al falsa ideo de horizontala egaleco.
La vivo estas ege bela.
Neniam en la historio de ĉi tiu lando,
de ĉi tiu usona korto,
vidiĝis tioma grava okazaĵo.
Ni forgesu dumsekunde la favelan krudecon kiu fias fone
kaj al la estetiko ni permesu atingi ankaŭ
la stratetojn kiuj zigzage suriras la montojn.
Krizo?
Ne! Kristo.
Nia brazila nazaretano pozas
sur Korkovado indiferente impona al la mizero.
Impresas nia enpresa, envidea kaj ensona reciproko
al la indiferento monumenta.
Ĉu la giganto siestas?
Kie la tamburoj por veki?
Olodum, portu per tamburbatoj Oxum al ni,
por etendi la brakojn super nia rivero apud la oceano.
Sed ve! mi kion vidas… kia amara sceno!
kia funebra kanto… kiom da abomeno!
La spirito havas korpon kaj portas kompleton.
Ĝi piediras sur la akvoj de la rivero
de januaro ĝis decembro, tra aŭgusto.
La olimpika spirito kontaĝas eĉ insektojn.
Zika febro kaj dengo estos supriza parto de la pako.
Venu, ŝtatestroj kaj ŝtatestroreprezentantoj,
honori niajn indajn politikistojn.
Inter land-mil’,
la plej hantata de malstabilo.
Falu la brazila Braziljo
per brava bruska insurekcio de homoj
kiuj per ok grandaj ŝoseoj vojiras por faton plenumi.
Tio ne estas serĉo de ŝerco far poeto.
La momento estas serioza kaj neniu ludas.
Fajro ekŝprucas sub la cirkotendo.
Konstitucio-koncipiĝoj, leĝprojektoj, amendoj,
paragrafoj kaj alineoj
por garantii la kvaliton de la vendita produkto.
Demokratioombro pezas sur la ŝultroj.
Ombroj sur ombroj pezas survoje al tombo.
Policistoj, puĉistoj, gasbomboj,
tondroj de homoj kiuj ne komprenis la venkon
de oldulaĉoj ankritaj en 1964.
Monstroj baŭmas, prancas kaj postulas sian pravon pavi.
Maria, Antonio kaj Jozefina, silentu.
La moŝtuloj venas.