LA ENORMA KANUO

Ili portis strangajn aĵojn sur la korpo. Mi ne komprenas, kial ili bezonis tion. Ni venis frumatene al la strando ĉar ni volis kapti fiŝojn por manĝi nokte. Sed tuj post la sunapero, ni ekvidis punkton sur la maro. La punkto iom post iom grandiĝis. Embiara, mia amiko, ankoraŭ volis fiŝkapti. Li preparis sian kanuon kaj ekmetis ĝin sur la akvon. Kiam li notis, ke mi plu staris rigardante al la maro, li relokis la kanuon sur la sablon kaj skoldis min: “ĉu vi ne vidas, ke tio estas nur sunreflekto sur la akvo?!” Li evidente malpravis. La punkto fariĝis pli kaj pli granda. Estis speco de kanuo. Enorma kanuo.

Eĉ Embiara nervoziĝis kiam la enorma kanuo fariĝis klare videbla. Niaj sentoj estis konfuzaj. Neniam ni vidis tian kanuon. Multege da strangaj uloj paŝis sur ĝi, ĉiudirekten, kaj la kanuego plu firme alproksimiĝis. Ĝiaj bordoj estis pli altaj ol plenkreska homo kaj la akvo havis neniun ŝancon invadi. Ĉu ili apartenas al la tribo de trans la sudaj montoj? Tiuj niaj malamikoj ĉiam planis iel aŭ aliel ekstermi nin. Estus terure se iliaj sagoj ekpafiĝus kontraŭ ni el sur tiu kanuego. Ili probable ekregus la marbordon. Kaj se alia grupo jam survojas al nia vilaĝo? Ĉu ili embuskas tra maro kaj tero? Mi sentis kapturniĝon. Mi kuris malantaŭ densan palmaron kaj spionis kun kreskanta timo. Senpeziĝon mi sentis! Malgraŭ la distanco, mi bone distingis ilin. Almenaŭ ne estis la malamikoj de trans la montoj.

Embiara estis pli kuraĝa ol mi. Li restis la tutan tempon sur la strando, kaj neniom retropaŝis kiam la stranguloj alvenis ĝis la sablo, ĉi-foje per malpli granda kanuo. Unu el ili portis birdegon ĉe la mano. Mi povis aŭskulti nenion, sed mi vidis, ke la strangulo donis la birdegon al Embiara. La birdego ekbaraktis freneze kaj preskaŭ liberiĝis. La stranguloj de la kanuego ne estis ankoraŭ mortiginta la ĉasaĵon! Embiara per rapida movo rompis la kolon de la birdego. Tute prave li agis! En tia situacio, mi agus same. Post kaptado, oni nepre tuj mortigu, por ke la besto ne fuĝu! Por ke ni ne devu denove atendi alian. Sed, je mia surprizo, la homoj de la enorma kanuo aspektis timigitaj. Ĉu eble ili ne manĝas birdojn? Mi ekŝvitis pli ol kutime. “Embiara estas en danĝero”, mi pensis.

Embiara zorge kaj malrapide metis la mortintan birdegon sur la sablon, ja por montri, ke neniun li volis malrespekti per la rompo de la birdokolo. Plu zorgeme kaj malrapide, li prenis el sia kapo la araajn plumojn kaj metis en la kapon de la strangulo. Kio!? La homo ridegis kaj poste tiris la manon de Embiara. Mi preskaŭ sufokiĝis. Se Embiara perdas unu el la brakoj, kiel li povos purigi la fiŝojn? Aŭ prepari bestokaptilon. Aŭ surgrimpi arbon. Aŭ manipuli la pafarkon!

Mi scias, ke Embiara ne estis tre saĝa homo, sed mi neniam atendus tioman stultecon de li! Okazis, ke la strangulo plu premis lian manon. La strangulo tiris kaj tiris kaj tiris ĝis kiam Embiara jam estis en la malgranda kanuo de la stranguloj, kaj tuj poste jam proksima al la kanuego. Embiara ne rezistis! Li lasis la strangulojn forporti lin! Mia tuta korpo tremis. Ili kaptis Embiara kaj mortigos, dispecigos, kuiros kaj manĝos lin dum vilaĝa festo. Mi kuris, kriis kaj gestis samtempe.

Dum multe da tempo mi pentis pro mia reagomanko. La kanuo de Embiara kuŝis sur la sablo. Mi devintus iri renkonte al li. Mi devintus savi lin. Mi devintus redoni la birdegon kaj repreni la araajn plumojn. Repreni mian amikon Embiara. Sed mi faris nenion efektivan.

Sola, per granda strebo, mi reportis la kanuon al la vilaĝo… kune kun la mortinta birdego. Mi senplumigis, eltiris ĝiajn internaĵojn, rostis kaj kundividis la rezulton kun la aliaj tribanoj. Kiam, jam kun sata stomako, la maljuna tribestro demandis kie estas Embiara, mi diris ke li perfidis la tribon kaj foriris kun malamikoj. Kion alian mi povus diri? Ili ne kredus, se mi dirus la veron. La tribestro elblovis pezan fumnubon, stamfis kaj ĵuris detrui la malamikaron de trans la montoj.

Iam la tribestro alvokis la tutan tribon: alvenis la momento ekstermi la ne-homojn de trans la montoj. Ni ĉiuj streĉis niajn pafarkojn kaj ŝmiris la sagopintojn per veneno. Nur la infanoj kaj maljunulinoj restis en nia vilaĝo. Maljunuloj, junuloj, junulinoj, plenkreskuloj kaj plenkreskulinoj marŝis al batalo. La tribestro antaŭavertis, ke ni timu nenion, ĉar la dioj estis kune. La venko estis certa.

Meze de la sturmo, kiam de arkpafado ni transiris al korpalkorpa lukto, mi vidis, ke flanke de ni batalis stranguloj kies strangecon mi iel konis. Same mi vidis figuron tre similan al mia iama amiko Embiara. En la konfuza lukto, mi ankaŭ vidis, kiam la tribestro mortigis per forta ŝtonbato kontraŭ kapo homon multe pli junan, sen ke tiu homo prezentu reziston.

Ni venkis. Kaj mi malkovris, ke inter la venkitoj troviĝis Embiara, kun ŝtono eniĝinta en tion, kio estis duone kapo, duone kaĉo.

Post enorma amaso da tempo, en plenluna nokto, la maljuna tribestro, nun jam maljunega, vigilis sole en la strando. Li fumis la tondran pipon kaj parolis kun la dioj. Kiam li revenis al la vilaĝo, li, kiel kutime, rakontis kio okazis. Laŭ li, la dioj venis de trans la maro, sur enorma kanuo, kvazaŭ sur punkto ĉiam pli kreskanta. Multaj homoj petis pli precizan priskribon de la fantasta renkonto. Mi aŭskultis kaj opiniis ĉion tro reala.

POEMO SEN SEKVOJ

Tiu ĉi poemo
povas plenumi nenion efektivan kontraŭ la tajdo.
La akvodunoj invadas la kontinenton,
perfortas la esperojn de generacioj post generacioj
kaj dronigas homojn sen demandi ties nomojn.
Eĉ se la kaatingo transformiĝus en maron
kaj la kangasistoj estus piratoj,
la temo ne diferencus.
Kolerigas min la historiolibroj kun siaj gravaj okazaĵoj,
siaj eminentuloj eterne ankritaj en la homara memoro.
La historio ne registros la nomon
de la adoleskanto kiu mortas pro pafo,
ĉe brazila favelpado.
La historio ne registros la ploron de la patrino,
nek la malriĉan procesion ĝis la kvartala tombejo.
Same nenion registros ĉi tiu poemo.
Abomenindas la arto kiu prikantas nur belajn pejzaĝojn
kaj blindas antaŭ la realo.
Abomenindas la Esperanta poeto kiu verkas pri ideala mondo
dum la idealismo mortis kun Zamenhof.
La lingva panaceo, de samlingvanoj kiuj trovas pacon,
silentiĝu.
La centjara retorikado,
kun delira venkpromeso kaj universala amikeco
senutiligas la memoron de dekkvinjara vivolongo.
Mi devintus esti la sennoma knabo,
meze en la procesio.
Kaj se Zamenhof aŭdacus paroli pri sia lingvomiksaĵo,
mi leviĝus viva por pugnofrapi lin.

PRI LA HOMARO EN LA SEMAFORO

Ĉu denove mi parolos pri infano en semaforo?
La epilogo de la homaro finiĝas per “la specio malaperis”.
Cikloj da progresiva degenerado.
Se mi ankoraŭ estus naskiĝonta, mi elektus esti rano
por kvaki sen teorio en la marĉo.
La ŝanĝo kiun la homaro volas
ne tuŝas la malegalecostrukturon.
Nenio esperebla.
La karitato de la registaro kaj de la bonaj riĉuloj
ridindigas la homan dignon
kaj la raso enspiras la gasojn kiuj venas de la abismo
altiranta al detruo.
Fumado estas iompostioma sinmortigo
kaj ĝuste tio igas ĝin alloga –
defendis la homo kiu perdis la esperon.
Aŭ la homo kiu ne trovis esperon por povi ĝin perdi.
En la semaforo la lumo estas verda kaj ĝi ne indikas savon.
Kiun drogon mi fumu omaĝe al la detruo de la homaro?

POEMO POR SENDEPENDAJ, SUKCESAJ HOMOJ KIUJ PERDIS LA GEPATROJN

Mi kolektas por vendi kontraŭ unu brakumo
multe da boteloj de instruaj larmoj.
Ene de mi, mil homoj monologas en mil malsamaj lingvoj,
en mil apartaj ĉambroj sen fenestroj;
ĉar mi estas intimulo kun la konvencia afableco,
la minimuma salutado,
la apenaŭa interŝanĝo de vortoj.
Mi havas en mi la doloron de la ekzemplodona homo
kiu brilis kariere kaj la manĝotablon per ĉio ornamis
sed kiu, kiam ĉe la oldula mortorando, memoris kun amo
la gefilojn kiuj foriris malproksimen serĉe de feliĉo
sen neniam plu neniun vivsignon liveri
al la jam feliĉa ĉiohavulo.
Mi estas la homo kies okuloj malfermiĝis komprene
al la mallarĝeco, supraĵeco de la homaj ligoj
kaj subite, en ploro, petegas, ke la mondo amu lin
kun la sama obstina amo
kun kiu lin amis la patrino
kiu forpasis.
Mi estas la ribela, ekstravaganca masklo
kiu foriris por venki,
sed dum mezaĝo
stamfas kaj postulas, ke oni revenigu lin
al la domo, kie li rajtos dependi de analfabeta virino.
Mi havas en mi la neniel kuraceblan doloron
de la plene sendependa homo
kiu antaŭ ĉerko ekmalkovras,
ke li perdis por ĉiam
la eblon diri almenaŭ dankon.
Loĝas en mi la orfaj amdeklaroj
de jarmiloj da generacioj de homoj
forŝiritaj senrevene for de hejmo.