LA MONDA SEKURECO

Feliĉe por la homaro,
ĉi tiu poemo eĉ rimon ne havas.
Se ĝi havus aliron al atombomboj
la atmosfero ne plu estus spirebla al homaj pulmoj.
Feliĉe por feliĉuloj,
ĉi tiu poemo ne regas la universon,
ĉar, se ĝi regus,
la universo estus punkto atendanta eksplodon.
Feliĉe por kontentuloj,
la noktomallumo kaŝas nenion novan.
La poemo forgesiĝos minutojn post la verkado
kaj la mondo restos kia ĝi estas,
enkadrigita en fiksa strukturo,
konstanta kiel feto en formolo.

ILI ESTAS HOMOJ. KAJ NUR ILI SCIAS KE ILI ESTAS HOMOJ.

Nek plene bonaj, nek plene malbonaj.
Ĉu eblas konstrui mondon
per la averaĝo kiun homoj disponas?
La ideala homaro,
kie latentaj homkapabloj disvolviĝas maksimume,
perdiĝas en la plumpaj revoj de la raso.
Kvereloj post kverelo,
de la individua ĝis la socia amplekso.
Ĉu la homoj meritas indulgon?
Novan ŝanĉon reprovi?
Kiam ili sukcesos kompreni sian homecon,
la planedo fariĝos paradizo.
Ĉu ili sukcesos?
Ĉu ni sukcesos?
Iam policisto forgesis revolveron sur tablo.
Kvarjara infano, filino, trovis la armilon kaj dum ludo mortigis sin.
La planedo donis ekziston sen instrui kiel manipuli.
Miliardoj svarmas en senfina, ĉiutaga feliĉoserĉo,
ĉiam denove ĉiutaga,
ĉiam denove
per reiro sur la samaj demand-itineroj
pro kiuj jam prapatroj perdis la internan trankvilon.
Kiu sento estas nova ĉe vi?
Eble en la resumo,
en la averaĝa resumo de ĉiuj sentitaj emocioj,
ekde la unua homo ĝis nun,
troviĝas la definitiva respondo
kiun la planedo necesas por esti celhava.

MONDRESUMA POEMO

Hodiaŭ mi vekiĝis kun prema neceso,
kiun mi ne sukcesas kontentigi.
Dum la tuta tago, mi iris de loko al loko
kaj serĉis solvon al mia neceso.
Mi devis verki ion mondresuman.
Mi ankaŭ intuiciis, ke mian neceson same sentis la mondo mem,
amplekse perdita en sia tempomanko,
sen povi halti sekundeton por esplori sian propran originon
kaj praan vivoplanon.
Ĉiuj fortoj, timoj, konspiroj kaj konfesoj,
amoj, pasioj, inklinoj kaj kolero,
esperoj kaj seniluziiĝoj
kolektiĝus, renkontiĝus en mia resuma verko.
Homoj kiuj legus mian verkon
sentus sin subite komfortaj.
Post la lasta ĉapitro, la leganto ridetus kun nekaŝebla ĝuo,
kiel homo kiu regas mondon;
mondon kies kurboj
montriĝas precize klarigitaj,
facile konsulteblaj en libroj
ripozantaj trankvile sur bretaro apud sofo
kie mi sidus kun mia neceso jam kontentigita.
Kiam nun, tagfine, mi enlitiĝas por dormi,
mi konscias, ke la mondo daŭre moviĝis ĉirkaŭ sia akso,
kaj mi disponas nur mian pufan nescion
rilate la fundamentajn motivojn kiuj movas tiun ĉi mondon.

ĈI TIU POEMO DONACOS NENION AL NASKIĜTAG-FESTANTOJ

Ĉi tiu poemo devus doni suman respondon al viaj demandoj.
Ĝi adicias nulon al nul kaj kontentiĝas per tio.
Vi povus legi pri mondo sen problemoj,
kie bonintencaj ismoj plenumas efektivajn socioŝanĝojn.
Povus legi pri internacia paco multe pli ol oratora.
Legi pri ĉiea respekto, evidenta en sia fakteco.
Pri profunda amo por kiu vortaro ne liverus adekvatajn sencojn.
Ĉiuj foraj idealoj, palpeblaj al manoj de vivantaj generacioj,
neniam plu estus promesoj de transcendaj eraoj.
Tamen ĉi tiu poemo rezignis.
Ĉi tiu poemo havas po unu muron inter ĉiu linio.
Po unu tranĉilon por ĉiu legantogorĝo.
Infano malsatmortas jam ĉe la unua literapero.
Akvo mankas al hommilionoj ĉe la dua litero.
Milito okazas en la tria.
Kion atendi de la kvara,
krom senhejmulon sen nomo?
La kvina spektas senemocie malsanulojn morti
pro banala diareo,
kuŝe sur malvarma planko de hospitalokoridoro.
La sesa litero diras, ke ĝi neniel kulpas.
Sed ĝuste la sesa draŝis murdintence
la haŭtnigrecon de negro,
la genron de transseksulo,
la opinion de opoziciulo,
la originon de enmigranto,
la tribecon de indiano,
la ekziston de homo kiu alrigardis senpermese.
Ĉe stratangulo sen justeco, la poemo violentis leganton.
Kaj la verkinto hontis esti la generinto.

AJ, LA HOMARO!

Aj, la homaro venkis!
Ĉu ni naivas?
Kiu fortos teni minimuman obstinon?
Kie ni fosos alternativojn al la dolĉaj elektoj?
La ŝablonoj normigas de la bazo ĝis la verto.
aj aj aj
Kiu sukcesos postvivi la ordorompon?
(Ĉar ni ŝuldas rompon pro rompoŝuldo!
Rompokulpo.)
Vi ne petis heredaĵon, sed ni havas kion transdoni.
Transgeneraciajn kulpojn.
Homamaso venas akuzi izolitajn ĝangalulojn,
izolitajn vivkomprenojn,
vivmanierojn detruendajn,
ĉar danĝeraj laŭ la kapablo rekonsciigi.
Ni garantias senkontestan bonon.
Kiu rajtigis reziston?
aj aj aj
La opono kontraŭleĝos, se necese.
Ni nur protektas mondkomprenon.
Escepto estus streko sur panoramo.
aj aj aj
Perdi la direkton
en barko plena de kompasoj.
Ne vidi la vojon, malgraŭ la plenluno.
Havi spirhalton, kvankam oksigeno abundas.
aj aj aj
La naturfortoj malamikas kaj timigas.
Punktoj moviĝas sur la mapo.
En postkolapsa mondo, homoj nomadas denove.
Amasoj de moŝtaj ostoj atestas, ke la homaro venkis.
Dormu pace la memoro de tiuj, kiuj, por povi venki,
malaperis.
aj aj aj
Aĥ! se ni povus almenaŭ
esti bakterioj naĝantaj en antaŭkambria oceano…

ĈU ĜUSTA GUSTO AŬ LA ETERNA ANTAŬJUĜO?

Kio malĝustas ĉe la homoj?
Kio malĝustas ĉe ni?
Kio malbonas? Kio misfunkcias?
Kio misas?
Kio malperfektas? Kio mankas?
La nutraĵoj eliras grandkvante el la produktadoĉeno,
sed mizeruloj tagmanĝas per almozoj.
La planedo estas riĉa, sed homoj malsatmortas.
Kio malĝustas ĉe teranoj?
La rimedoj abundas,
sed same la infanoj kiuj ne havas minimuman instruon.
Kio paneas?
La akvoj kovras grandan areon,
sed homoj trinkas putran putoakvon.
Ĉu nian pereon
akcelas la salo aŭ nia inerto?
Kio malĝustas ĉe niaj elektoj?
La homo naskiĝis hieraŭ kaj morgaŭ ekmortos,
sed la vivprincipoj postulas obeon
al transgeneracie eterniĝantaj ŝablonoj.
Kio malĝustas ĉe nia memkompreno?
Senegala enmigrinto vendis ŝtrumpopakojn sur trotuaro.
Mi eniris apudan vendejon kaj aĉetis ŝtrumpoparon
duoble pli multekostan.
Ĉu mian rafinitecon ĝenis liaj simplaj ŝtrumpoj?
Kion pri lia kuraĝo vivi per ŝtrumpovendado?
Kio malĝustas ĉe mi?
Kio malĝustas ĉe tio, ke li devas vendi ŝtrumpojn?
Kio malĝustas, ke ni devas monon posedi?
Kio malĝustas, ke la vivo havas ciferan valoron?
Kio malĝustas, ke respondojn mi ne havas?