EKZEMPLODONAJ BRAZILANOJ, EKZEMPLODONAJ CIVITANOJ

Ses riĉegaj brazilanoj posedas sumon ekvivalentan al ĉio,
kion posedas cent milionoj da aliaj brazilanoj.
La brazilana inercio
fronte al riĉakumulo far individuoj kaj kelkaj familioj
stampiĝas sur la socia realo.
Normaleco de normigitaj homoj
kiuj freneze, pasie ŝatas okupi sian tempon
ĝis vivestingo, plena energio-ekspluato.
Homo kiu ne gustumis, ne komprenas la guston.
La gepatroj de la gepatroj jam vivis tiel.
Tiel iras la mondo.
Tia estas la mondo.
Nenio fareblas krom akcepti la mondon.
Brazilano estas ekzemplodona individuo.
Li dediĉas ĉiujn siajn fortojn al patri-grandigo
per riĉulpoŝ-pufigo;
kaj kiam olda, jam nenio plu sencas krom
plu iri ĝis stumblo en tombo.

PRI LA HOMARO EN LA SEMAFORO

Ĉu denove mi parolos pri infano en semaforo?
La epilogo de la homaro finiĝas per “la specio malaperis”.
Cikloj da progresiva degenerado.
Se mi ankoraŭ estus naskiĝonta, mi elektus esti rano
por kvaki sen teorio en la marĉo.
La ŝanĝo kiun la homaro volas
ne tuŝas la malegalecostrukturon.
Nenio esperebla.
La karitato de la registaro kaj de la bonaj riĉuloj
ridindigas la homan dignon
kaj la raso enspiras la gasojn kiuj venas de la abismo
altiranta al detruo.
Fumado estas iompostioma sinmortigo
kaj ĝuste tio igas ĝin alloga –
defendis la homo kiu perdis la esperon.
Aŭ la homo kiu ne trovis esperon por povi ĝin perdi.
En la semaforo la lumo estas verda kaj ĝi ne indikas savon.
Kiun drogon mi fumu omaĝe al la detruo de la homaro?