Stato

Literaturo + enkarniĝo + brazila spiritismo + esperantismo

La fruaj originalaj romanoj kiuj parolas pri reenkarniĝo (kaj mi povas memori almenaŭ du kiujn mi legis antaŭnelonge: Lilio kaj Nova Sento) neniel helpas malkonstrui la ligon inter spiritismo kaj esperantismo. Mi eĉ eksupozas, ĉu tiu literatura religieco iel kontribuis, antaŭ pli ol cent jaroj, al ekalligo de la brazila spiritismo al esperantismo.

NOTOJ DE PROSKRIBITA MOVADANO

La literaturo bremsis kaj haltis,
ĉar literaturo ne estas movado.
Vrako apud pado kun altaj trudherboj ambaŭflanke,
atestas, ke la movo ne apartenas al tiu verk-veturilo.
Ek! la literaturo pafiĝas el la startlinio.
Mezvoje la kura krurmovo ĉesas.
La martelo frapis, sed la patelo ne respondis.
– Ni devos tranĉi
de la etfingro ĝis rande de la pubo –
diagnozis moŝta mov-kuracisto.
Neniu moviĝu aŭ mi pafos!
La literaturo moviĝis kaj mortis.
Mano sur planko estis poemo;
fingro estis verso.
Kiom da versoj havis la mano de William Auld?
En la jaro 1570, ventoj jam movis karavelo-velojn.
Bezonatas plenumi seancon kun brazilaj e-spirististoj
por esplori, ĉu la senkorpa mistero de Zamenhof
jam tiutempe komponis sanktajn poemetojn.
Proskribitaj pro skribo sen movo,
la manoj silentas.
Ĉar movoj ĉe klavaro ne estas literaturo.
Literaturo ne estas movarto.
Literaturo ne estas movado.

Stato

Ekscesa romantikismo

Mi jam legis almenaŭ dek el la originalaj romanoj publikigitaj de la fruaj pioniroj, konsiderante frua pionireco tiun kiu iras ĝis la 1930-aj jaroj. Por legi tiuperiodajn romanojn bezonatas persisto kaj celo, ĉar ili estas aĉe romantikaj. Ili ĝenerale plenplenas da bigota religieco aŭ da entute malverŝajnaj dialogoj. Malmultaj sukcesis doni ĝuon al mi. Mi legis pli por informiĝo ol por ĝuo.

Mi opinias ke el inter tiuj kiujn mi legis elsaviĝas nur “NOVA SENTO”, de Tagulo (duone religia kaj duone sciencfikcia). Mi memoras ke mi ankaŭ ŝatis la romanon La vila mano, sed jam pasis iom da tempo de kiam mi legis ĝin.

La Torento-trilogio ankaŭ estas, laŭ mi, paradizo de sobreco, se ni komparas kun la romantikaj ekscesoj de Vallienne kaj Luyken.

Mencio

Kio estas mondliteraturo?

Tiu ĉi afiŝo estas opinio pri la retpaĝo “Kio estas mondliteraturo?“, enretigita de Ralph Dumain.

Mi ŝatas la distingon inter universala literaturo kaj mondliteraturo. Tamen lian kriterion por difini, kiuj verkoj apartenas al la mondliteraturo mi opinias malprava. Li konfesas la eraron per la vorto “maljusteco”, sed akceptas ke la afero restu tia. Laŭ mi, li donis preskaŭ tute ĝustan difinon por mondliteraturo, sed tujposte elektis malĝustan kriterion.

Jen Antal Szerb pravas kiam li diras, ke mondliteraturo estas…

‘literaturo verkata por la tuta mondo’. La mondliteraturo estas sumo de tiuj valoraj kaj efikaj verkoj, kiuj signifas ion, almenaŭ virtuale, por ĉiuj civilizitaj nacioj, kaj kiuj reale atingis ĉiujn civilizitajn naciojn. La historio de la mondliteraturo estas procezo, en kiu supernacie gravaj pensoj kaj verkoj, trans limoj kaj jarcentoj, reciproke fekundiĝas kaj influiĝas. La historio de mondliteraturo estas vivanta interdependo.”

Mi elprenus nur la parton “atingis ĉiujn civilizitajn naciojn“. Mondliteraturo estas literaturo kreita por la tuta mondo kun samampleksa sinteno. Mondliteraturaĵo pensas pri la mondo, parolas pri la mondo, alparolas la mondon. Ne gravas kiom multe konata la verko estas sed kiom da tiu “mondeco” ĝi enhavas. Se Antal Szerb ne sukcesis atingi ĉiujn verkojn kiuj estas “mondaj” laŭenhave, kulpas lia limigiteco kiel individuo. La kriterio estu ĉiam la konscia deziro de la verkisto verki por la mondo kun temoj kiuj rilatas al la mondo kaj al la homoj kiel mond(civit)anoj.

Li parolas pri “supernacie gravaj pensoj” sed poste lia ĉefa kriterio ŝajnas esti konateco, disvastigiteco, graveco de la nacia lingvo kaj okcidenteco. Vidu la jenajn elĉerpojn. (Tiu lasta aserto pri “komuna trezoro de la homaro” estas terure malbela!)

“La mondliteraturon konsistigas nur vere grandaj verkistoj kaj tiuj, kiujn oni ĝenerale opinias grandaj. “

“La mondliteraturo konsistas el literaturoj de grandaj nacioj”

Tiel, en la komunan literaturan konscion, en la ‘mondliteraturan’ konscion, eniras nur literaturoj de grandaj lingvoj, kaj elstaraj verkoj el literaturoj de malgrandaj lingvoj, kiujn oni tradukis en grandajn lingvojn.”

“Ne necesas aldona klarigo por foresto, en tiu ĉi libro, de literaturoj malnovaj kaj novaj de orientaj nacioj. Kiajn ajn mirindajn trezorojn ili rezervas al kelkaj, kiuj kapablas ekkoni ilin, ili ne influis la literaturon de la okcidenta kultursfero, ne eniris la mondliteraturon, kaj iliaj grandaj verkoj ne estas komuna trezoro de la homaro.”