NENIES

Mi ne scias, kiom multe
la portugala lingvo apartenas al portugaloj.
Ĉu ekzistas portugala etno?
Oni ne parolu pri genetikaĵoj,
ĉar tiam eĉ mi aperos duonportugala.
Ĉu la lingvo parolu pli laŭte?
Sed la portugala lingvo ne apartenas al si!
Ĉu okcent jaroj da latina miksaĵo kreas unuon?
Romana mano,
de strata bubo kiu neniam frekventis kortegon,
repostulas la posedrajton.
Kaj kio pri la brazila lingvo?
Dua fazo de estaĵo kun Romana umbiliko.
Brazileco estas stako de kulturoj
portugala, indianaj, afrikaj;
japana, pola, germana…
Ĉu itala?
Italoj kaj portugaloj trinkis el sama puto.
La latinidaj naciecoj estas truplena kribrilo.
Ni eniris jam la trian fazon,
kiam la Romaneca, indianeca, afrikeca, brazila zombio
etendiĝas ĉi-foje internen de si mem,
dezirante formanĝi la lastajn etnospurojn.
Ĉu ekzistas lingvopureco?
Kulturpureco?
Etnopureco?
Kelkaj etnoj de Aŭstralio kaj Papuo Nov-Gvineo
ekzistas seninterrompe de almenaŭ kvardek mil jaroj.
Kaj antaŭ tio?
Ĉu kulturpureco de indianoj izolitaj en la Amazona Arbaro?
De ĉinoj kun sia jarmila historio?
Ĉu iu etna lingvo de Mezafriko?
De tie, kie homoj unuafoje fariĝis homoj.
Lingvo kaj kulturo estas argilo
kaj la skulptaj formoj ne ŝanĝas la esencon.
Ĉio sekvas ion,
ĉion antaŭas io,
kaj nenia homaĵo restas memstara.
Eĉ la homeco mem ŝanĝiĝas.

NACILINGVAJ HOMOJ

Se homoj estus libroj, mi preferus ilin esperantlingvaj;
logikaj en siaj strukturoj,
facile enkadrigeblaj en klaraj klasoj.
Mi legus ilin en varma vespero, ĝue sub kokosarbo,
kuŝe sur hamako, kun marondoj kiuj murmuras proksimaj.
Kial homoj estas babeloj?
Ili konfuzas per strangaj vortordoj,
senkoheraj ortografioj kaj interpunkcioj;
signifoj ne registritaj en vortaroj,
deĉifreblaj nur por similuloj.