LIBERA RILATO

Mi ne bezonas Esperanton
kaj Esperanto ne bezonas min.
Malgraŭ la parolado pri ŝrumpo de asociomembraroj,
Esperanto ne bezonas pli da homoj
por esti, kia ĝi estas:
fakta efektivo, kun neforigeblaj ekzistopruvoj.
La lingvo jam akiris por si piedestalon,
kaj staras firme kiel monumento preta postvivi jarcentojn.
Eĉ se nenio plu estus kreita en ĝi,
nenio plu verkita,
la lingvo ne malaperus.
Ĝia disa transkontinenta realeco
finiĝus nur se la homaro mem forsvenus
kaj sammomente la jarmilaj skribaj kulturoj.
Esperanto jam eluzis cent tridek jarojn da homaj klopodoj.
Ĝi jam ridas pri la homaj kelkjardekaj vivoprognozoj.

Kvanto da brazilaj lingvoj

En Brazilo, ekzistas duoble pli da aŭtoktonaj lingvoj ol en Eŭropo. La signifa diferenco estas en la procenta distribuo kaj en la prestiĝodono. 99% de la brazilanoj parolas la portugalan lingvon kiel denaskan kaj la plej parolata indiana lingvo havas nur 35 mil parolantojn. Krome, la indianaj lingvoj disponas malmulte da prestiĝo kaj riskas malaperi ne nur pro la “mordernula” indiferento, sed ankaŭ pro rektaj atakoj al siaj popoloj.

Ajnakze, la indianaj teritorioj en Brazilo estas “landoj” ene de lando. La plej granda teritorio, la janomama teritorio aŭ “janomam-lando”, estas laŭ areo 4-oble pli granda ol la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. Ĝi ankaŭ estas pli granda ol Urugvajo, Nepalo, Grekio, Honduraso, Kubo, Hungario aŭ Portugalio.

PLENDOJ DE HOMO SEN LINGVO

Se ĉi tiu lingvo estus mia,
se mi havus ion komunan
kun tiuj homoj kiuj artikulacias ĝin.
Se en mia infanaĝo mi estus senscia pri ĝia strukturo.
Se mi estus eluzinta la esprimeblojn
sen kapabli bone difini kio estas substantivo aŭ verbo.
Se en ĝi mi estus aŭskultinta infanajn rakontojn.
Se miaj rememoroj emerĝus konvulsie el repertuaro
de pasintaj okazaĵoj kun origino intime ligita al ĝi.
Se mi suferus en ĝi,
amus en ĝi.
Se mi estus vidinta homojn vivi kun ĝi,
kisi kaj pugnofrapi akompane de ĝi,
alveni al morto sen koni alian komunikan vojon.
Se ĉio ĉi estus okazinta,
mi sentus hodiaŭ saŭdadon pri pasintaj tempoj.
La pasintenco de ĉi tiu lingvo estas fremda al mi,
ne tuŝas miajn emociojn, ne konstruas mian mion.
Surogato al homo kiu ne trovas identecon en koloniisma heredaĵo.

Kaj eĉ tiel
mi estas plene via, artefarita kiel vi,
orgojla laŭ pretendoj,
fikcia laŭ viaj utopiaj planoj,
ekscese konvinka pri sia valoro.
Mi estas plene via, ĉar vi meritas min.
En ĉi tiu strato vi meritas min.
Ne frapu alies pordon.
Dormu sur la trotuaro aŭ venu al mia domo.
Descendu de la alteco de viaj internaj panegiroj,
de viaj revoj tro gravaj,
viaj imponaj ambicioj
kaj vizitu min hodiaŭnokte.
Mi ne povas doni al vi
rezoluciojn, fonajn influojn sur politikistojn,
rilatojn kun granddimensiaj institucioj,
mejloŝtonajn atingojn, rekonon de registaroj,
venkon eĉ ne mezan.
Mi donas ĉi tiun poemon, ĉar estas ĉio kion mi posedas.

Ĉu ekzistas dialektoj en Brazilo?

diversidadeStriktasence, rilate la portugalan lingvon, ne ekzistas dialekto ene de Brazilo. Nur malgrandaj lingvaj variaĵoj. Niaj diferencoj reduktiĝas al prononco kaj leksiko (adjektivoj, substantivoj kaj verbradikoj). La strukturo de la lingvo (artikoloj, pronomoj, prepozicioj, numeraloj, konjunkcioj, primitivaj adverboj, manier-tempaj/nombro-personaj verbfinaĵoj kaj plejparto de la interjekcioj) tute egalas en ajna parto de Brazilo.

Pri la verbfinaĵoj ni povus diri, ke iom malsamas de loko al loko. Ekzemple en la ŝtato Maranjo oni ankoraŭ en parola lingvo uzas la nombro-personan verbfinaĵon ‘ste’ ĉe la dua singulara persono: “tu foste falar com o João?” (Ĉu vi iris paroli kun Johano?), dum en plej granda parto de Brazilo tiu verbfinaĵo malaperis kaj nun egalas en la parola lingvo al la verbfinaĵ-manko de la tria singularo: “Tu/Você foi falar com o João?”

Ĉu tiajn etajn malgrandajn strukturajn diferencojn ni konsideru kiel dialektaĵon? Ne! Ĉar fine temas nur pri variaĵo same ĉie akceptita pere de la norma lingvo.

Se ni volas paroli pri dialekto, tiam ni parolu pri la dialektoj de Brazilo kaj Portugalio. Inter ili vere jam grandas la diferencoj eĉ en la strukturo, kvankam tion multaj brazilaj puristoj neniel cedas agnoski.

Jen ekzemplo: la pronomo ‘vós’ (plurala vi) ne plu ekzistas en Brazilo, eĉ ne en la skriba lingvo. Vidi brazilanon uzi tiun pronomon eĉ en skriba lingvo egalas certe al nemalgranda purismo kaj pedanteco. En Brazilo tiu pronomo plene anstataŭiĝis per la iame moŝta pronomo “voĉes”. En la singularo la pronomo ‘você” kunekzistas kun la pronomo “tu”. Mi mem en mia lingvovario uzas tiun pronomon. Sed en la dua plurala persono mi surpriziĝus, se iu dirus al mi, ke en iu brazilangulo iu ankoraŭ uzas ĝin.