Stato

Tempoperdo laŭ Seneko

Mi laŭtlegis la portugallingvan tradukon de la ‘Mallongeco de la Vivo’, verkita de Seneko. Mi ne povas konsenti kun ĉio de li dirita. Li prezentas tro da certeco pri tio kio estas kaj ne estas tempoperdo. Kiu donis al li la lastan kaj plenrajtan decidon pri tio? Sed samtempe mi ne povas multe direkti mian akuzan fingron al li, ĉar ankaŭ al mi okazas ke jen kaj jen mi sentas min rajtigita opinii ke tio aŭ alio estas tempoperdo kaj ke la koncernataj plenumantoj estas ventkapuloj.

Tiu libro ankaŭ memorigis min pri poemo kiun mi verkis kaj kies titolo estas “KIO ESTAS GRAVA?“. Mi pensas, ke ĝi utilas kiel mia respondo al la libro de Seneko.

KRIMO EN BIBLIOTEKO

Hodiaŭ dum mi dormis, en mia koŝmaro,
mi manĝis sekan panon en biblioteko.
Estis sabato kaj la loko preskaŭ senhomis.
Sen konscii, sen percepti, mi lasis panerojn fali
sur la plankon de la biblioteko,
laŭ la direkto de mia libroserĉado.
Kiam mia krimo malkovriĝis,
bibliotekistino aperis kaj postulis plenpulme tujan klarigon
al mia sensenca idiotaĵo.
Mi diris “pardonon, mi ne perceptis”.
Ŝi kriis “ĉu vere!?!”
Mi respondis “mi mem purigos ĉion”.
Ŝi sentis kompaton kaj vokis purigistinon,
ĉar, malgraŭ ĉio, mi ne bezonus zorgi.
Mi insistis, ke mi volis purigi per miaj propraj manoj,
kaj ŝi permesis per muta konsento.
Subite, mi ne scias de kie,
aperis el homamaso junulo kiu raspe alparolis min,
per slango de homoj kiuj ne legas poemojn.
“Kion vi faris al nia biblioteko?!” li demandis minace.
Se Esperanto havus du pronomojn ‘ni’,
unu kiu inkluzivas la alparolaton kaj alia kiu formetas,
mi certas, ke en la supra demando la dua pronomo uziĝus.
“mi eraris, sed mi korektas”, mi diris humile.
Ĉu vi korektas?!
Mi estas estro de PCC
kaj vi korektos ĉi tion per via propra vivo.
Li pugnofrapis min sur la vizaĝon,
sur la ventron, sur la brakojn.
Aliuloj batis aliloke.
Sur la planko de la biblioteko mi kuŝis kontuzita.
Mia sango miksiĝis kun la sekaj paneroj.
La kulpo estis likvidita.
Ĵurnaloj de la tuta lando venis registri raporton
pri la homo kiu mortis pro malpurigado de biblioteko.
Malkovriĝis ke la murdito ŝatis librojn.
Ke li ne volis detrui la bibliotekon.
Subite, mi ne scias kiel,
la tuta nacio funebris pro la murdo de libroŝatanto,
pro bibliotekomalpurigado.
Por mildigi la justecosoifon,
policistoj enprizonigis dekojn da kulpuloj.
Televidĵurnaloj, dum unu semajno kaj du tagoj,
priparolis sensacie ĉiun detalon de la tragedia okazaĵo.
Poste, sur tomboŝtono, restis la jenaj maksimoj:
“Dum ekzistas libroj, ekzistas memoro.
Dum ekzistas memoroj, ekzistas espero.”
Se la latenta mortinto vivus en ĉi tiu poemo, li demandus
kiun esperon havas la senskriba kulturo
kiu komplete malaperis en la kunpuŝiĝo de du mondoj?

DU UZITAJ OKULOJ

Mi havas du uzitajn okulojn.
Vi povus diri, ke ne,
ke miaj okuloj estas novaj.
Por konsenti kun vi, mi diros,
ke mi havas du duonnovajn okulojn.
Duonuzitaj ja.
Hieraŭ, kiam mi malfermis libron,
mi rigardis per ĉi du okuloj
kaj falis de la seĝo kie mi sidis.
Mi falis dum dudek ses jaroj ĝis alveni al putofundo.
Malluma, malseka kaj silenta putofundo.
Kia puno estas memkonscio!
Mi konsciis, ke unu vivo ne sufiĉas
por esplori profunde ĉion registritan en la multaj miloj da libroj
de la universitata biblioteko,
eĉ ne por leki la pinton de la glacimonto.
Sensencas legado antaŭ tiu panoramo.
La homara sciaro humiligas min.
Se mi turnus mian atenton al transcendaj klarigoj?
Mi povus aĉeti dion kontraŭ bagatela pago:
iro al templo, legado de esoterismaj doktrinoj.
Tamen mi preferas la halucinan konscion kiu perdigas.
Miaj du uzitaj okuloj ne sukcesos vidi, legi, kompreni, postvivi ĉion.