REFONDO

Refondi Braziljon.
Refondi Brazilon.
Kiu ŝanĝos la leĝon?
La moŝtaj deputitoj kaj senatanoj!
Urĝas prepari nacian ĝeneralan balotadon.
Novaj reprezentantoj por nova Brazilo.
Remuldi la brazilan silueton.
Kiuj elektiĝos?
La samaj.
Aŭ similaj ŝtipkapuloj.
La samaj malsanoj de malsanuloj kiuj insistas malsaniĝi.
Ĉu la korupto kaŝiĝas ie inter la ostoj kaj la haŭto?
Fiuloj! Idiotoj!
Regi landon estas respondeci pri la morto de Dandara*,
kiun oni detranĉis de Brazilo.
La mano kiu murdis ŝin subskribis indiferentajn leĝojn,
ŝiris planojn por homrajtaj kampanjoj.
Brazilo murdis Dandaran.
Jes, la flago estas ruĝa denove,
spit’ al ĉiuj krioj de CBF-ĉemizoj.
La samaj similaj simioj kiuj rabis Dandaran el vivo
vagas kiel gravuloj en la braziljaj palacoj.
Urĝas refondi la homan esencon.
Restartigi la evoluon.
De fiŝo ĝis io kio ne nomiĝos homo.

*Dandara estis transvestulino, kiun oni antaŭnelonge terure murdis en Fortalezo.
Ĉiuj murdscenoj estis filmitaj kaj diskonigitaj en sociretoj.

Citi

Gejaj citaĵoj el originala romano

Paĝoj 21-22:

Morgaŭ je la deka mi iris al mia bonfaranto. Li estis nomata Vilhelmo Klajn kaj, same kiel mi, estis ĉirkaŭ tridekjara. Li akceptis min kiel egalulon, kaj mi baldaŭ trovis, ke li estas lertulo pri la maŝinaj aferoj. En li mi trovis ion tre allogan… mi ne scias ĝuste kion. Tuj okazis inter ni unu el tiuj amikiĝoj samseksaj, kiuj estas multe pli oftaj ol oni supozas. Neklarigebla ĝi estis. Niaj spiritoj kvazaŭ funkciis telepatie. Mi instinkte sciis, kion fari por li, kaj li ŝajne sciis gajni mian amon. Ĝi estis kvazaŭ greka amikeco en moderna tempo de petrolmaŝinoj kaj aeroplanoj; kaj li ja havis ian grekan belecon laŭ siaj figuro kaj trajtoj.

— Ĉu vi timus flugi kun mi al Germanujo ? — li subite demandis dum liaj okuloj hele kuraĝe brilis.

— Tute ne.

— Sed estos danĝere. Estos ventege.

— Ne grave.— mi respondis. Mi sentis kvazaŭ mi trairus fajron kaj akvon por servi al li, kaj ventego kun li estus nura bagateleto. Ĉu tiu mia sento estis rezulto el la kelktaga malsato aŭ el ia alia kaŭzo multe pli profunda ?

— Do, — li daŭrigis— ni iru vespere al la astronomiisto ; necese estas, ke vi bone komprenu, kian danĝeron vi riskos.

Fininte la laboron, mi forlasis lin, promesante reveni je la sesa.

[…] paĝo 28:

En la domo de Klajn sendito atendis lin kun letero.Pli poste mia bonfaranto alvokis min al sia studejo.
— Detruiĝis fervojoj. Morgaŭ je la oka mi flugos al Germanujo? Kaj vi…?
— Ni iru kune. — mi diris.
Responde li senvorte premis al mi la manon.

[…] paĝo 29:

En la matena krepusko ni ellitiĝis kaj ordigis la maŝinon. La veno de la lumo ŝajne kvietigis la venton, kaj al ni ne vidiĝis danĝero por nia flugvojaĝo. Klajn estis en gaja humoro, kaj dum ni pretigis kelkajn aĵon, li ŝerce demandis al mi, ĉu mi adiaŭis mian amatinon.

komento: Jam ne temas pri “mi ellitiĝis”, sed pri “ni ellitiĝis”. Ĉu ili du jam troviĝis samlite por ke ili kune ellitiĝu?

[…] paĝo 36:

Meditante pri Klajn mi forpelis ĉiun penson, kiu kredigus al mi, ke li suferas aŭ ne vivas. Ŝajnis al mi, ke tio ne povus okazi ĝuste tiam, kiam ni amikiĝis. La sorto ne povus esti tiel kruela.

[…] paĝo 38:

Mi devas konfesi, ke atakis min la nostalgio. Jes, spite la beleco de la ĉambro, la grekeco de mia gastiganto aŭ eble, terura penso! karceristo, mi sopiris al Klajn kaj la malbela, malpura urbo Londono. — Se nur li povus esti kun mi.— mi pensis.

[…] paĝo 51:

…pasis semajnoj, sed dum tiu tempo mi ne forgesis mian perditan amikon kaj ofte pensis pri li. Tio estis la ĉefa zorgo, kiu pezis sur mia koro.

[…] paĝo 122:

Dumvivaj samseksaj amikecoj ĉe ni estas tre oftaj. Tia kamaradeco havas difinitan lokon en la lerneja vivado, ludado, studado k.t.p. inspirante idealojn de heroeco kaj mildeco. Ekzistas inter du samseksaj homoj ia kunsento; ĝi en efektiveco estas kamaradeco el pasintaj vivoj.
Mi tuj pensis pri tiu neklarigebla amikeco inter Klajn kaj mi.

— Ĉu vi opinias, ke tiu, kiu inspiras amikecon ĉe siaj samseksuloj estas progresinto?— mi demandis.

— Jes, tre certe.[…]

Nova sento, Londono, British Esperanto Assoc, 1915,
H. B. HYAMS (pseŭdonimo Tagulo) (1879-1965)

GLAT-rajtoj en Brazilo

geja-brazilo

Samideano surpriziĝis scii, ke en Brazilo samseksamaj paroj havas la samajn rajtojn de la aliseksamaj, ekzemple la laboristajn rajtojn kaj la rajton adopti infanon kiel paro. Tio eblis ekde 2011 pro decido de la brazila Supera Federacia Kortumo (STF). Ekde 2013, la afero fariĝis des pli facile, ĉar oni devigis ĉiujn notariejojn registri la edziĝojn de samseksamaj paroj. Dum 2011 ĝis 2013, multaj notariejoj rezisti fari la proceduron. Samkiel en multaj landoj, ankaŭ en Brazilo la faktan edziĝo-proceduron plenumas la notariejoj, ne la eklezioj. La eklezia edziĝo estas nur simbola.
 
Bedaŭrinde tiu rajtegaleco estas fragila, ĉar fontas de justica decido kaj ne de leĝo. Kaj des pli fragila ĉar ne venas de socia kunsento, sed de eventuala venko de progresemaj decidantoj. Plejparto de brazilanoj daŭre havas fortajn antaŭjuĝojn pri samseksameco. La justica decido eblis pro manko de klara leĝa difino pri “familio”. Tamen ajnamomente la Kongreso (la nuna konservativa Kongreso!) povas aprobi leĝon kiu eksponas grandlitere, ke familio estas ekskluzive “ino” kun “viro”. Envere jam ekzistas en la Kongreso leĝo tiucele. Ĝi nomiĝas “Statuto de la Familio”. Se ni memoras, ke la plimulto  de la homoj kiuj forigis la prezidentinon Dilma estas  konservativaj, mi ne mirus, se dum la du sekvaj jaroj tiu egaleco estus nuligita.