KRIMO EN BIBLIOTEKO

Hodiaŭ dum mi dormis, en mia koŝmaro,
mi manĝis sekan panon en biblioteko.
Estis sabato kaj la loko preskaŭ senhomis.
Sen konscii, sen percepti, mi lasis panerojn fali
sur la plankon de la biblioteko,
laŭ la direkto de mia libroserĉado.
Kiam mia krimo malkovriĝis,
bibliotekistino aperis kaj postulis plenpulme tujan klarigon
al mia sensenca idiotaĵo.
Mi diris “pardonon, mi ne perceptis”.
Ŝi kriis “ĉu vere!?!”
Mi respondis “mi mem purigos ĉion”.
Ŝi sentis kompaton kaj vokis purigistinon,
ĉar, malgraŭ ĉio, mi ne bezonus zorgi.
Mi insistis, ke mi volis purigi per miaj propraj manoj,
kaj ŝi permesis per muta konsento.
Subite, mi ne scias de kie,
aperis el homamaso junulo kiu raspe alparolis min,
per slango de homoj kiuj ne legas poemojn.
“Kion vi faris al nia biblioteko?!” li demandis minace.
Se Esperanto havus du pronomojn ‘ni’,
unu kiu inkluzivas la alparolaton kaj alia kiu formetas,
mi certas, ke en la supra demando la dua pronomo uziĝus.
“mi eraris, sed mi korektas”, mi diris humile.
Ĉu vi korektas?!
Mi estas estro de PCC
kaj vi korektos ĉi tion per via propra vivo.
Li pugnofrapis min sur la vizaĝon,
sur la ventron, sur la brakojn.
Aliuloj batis aliloke.
Sur la planko de la biblioteko mi kuŝis kontuzita.
Mia sango miksiĝis kun la sekaj paneroj.
La kulpo estis likvidita.
Ĵurnaloj de la tuta lando venis registri raporton
pri la homo kiu mortis pro malpurigado de biblioteko.
Malkovriĝis ke la murdito ŝatis librojn.
Ke li ne volis detrui la bibliotekon.
Subite, mi ne scias kiel,
la tuta nacio funebris pro la murdo de libroŝatanto,
pro bibliotekomalpurigado.
Por mildigi la justecosoifon,
policistoj enprizonigis dekojn da kulpuloj.
Televidĵurnaloj, dum unu semajno kaj du tagoj,
priparolis sensacie ĉiun detalon de la tragedia okazaĵo.
Poste, sur tomboŝtono, restis la jenaj maksimoj:
“Dum ekzistas libroj, ekzistas memoro.
Dum ekzistas memoroj, ekzistas espero.”
Se la latenta mortinto vivus en ĉi tiu poemo, li demandus
kiun esperon havas la senskriba kulturo
kiu komplete malaperis en la kunpuŝiĝo de du mondoj?

ĈI TIU POEMO DONACOS NENION AL NASKIĜTAG-FESTANTOJ

Ĉi tiu poemo devus doni suman respondon al viaj demandoj.
Ĝi adicias nulon al nul kaj kontentiĝas per tio.
Vi povus legi pri mondo sen problemoj,
kie bonintencaj ismoj plenumas efektivajn socioŝanĝojn.
Povus legi pri internacia paco multe pli ol oratora.
Legi pri ĉiea respekto, evidenta en sia fakteco.
Pri profunda amo por kiu vortaro ne liverus adekvatajn sencojn.
Ĉiuj foraj idealoj, palpeblaj al manoj de vivantaj generacioj,
neniam plu estus promesoj de transcendaj eraoj.
Tamen ĉi tiu poemo rezignis.
Ĉi tiu poemo havas po unu muron inter ĉiu linio.
Po unu tranĉilon por ĉiu legantogorĝo.
Infano malsatmortas jam ĉe la unua literapero.
Akvo mankas al hommilionoj ĉe la dua litero.
Milito okazas en la tria.
Kion atendi de la kvara,
krom senhejmulon sen nomo?
La kvina spektas senemocie malsanulojn morti
pro banala diareo,
kuŝe sur malvarma planko de hospitalokoridoro.
La sesa litero diras, ke ĝi neniel kulpas.
Sed ĝuste la sesa draŝis murdintence
la haŭtnigrecon de negro,
la genron de transseksulo,
la opinion de opoziciulo,
la originon de enmigranto,
la tribecon de indiano,
la ekziston de homo kiu alrigardis senpermese.
Ĉe stratangulo sen justeco, la poemo violentis leganton.
Kaj la verkinto hontis esti la generinto.

KRIMA POEZIO

Junulo, vi estas tre bela,
sed ankaŭ tre malprudenta.
Se mi estus vi, mi estus pli zorgema.
Tiu kiu alparolas vin
estas armita per poemoj.
Ne agacu lin.
Li pafas poemojn kiel bandito pafas kuglojn.
Minimuma reago funkciigos la kulason.
Transdonu ĉion kion vi prirevas
aŭ vi estos elstrekita el la literaturo.
Poemon vi legas por konfirmi komplicecon.
La krimon ni ĵus plenumis.
Mi, per verkado; vi, per legado.
Se vi denuncos min, mi konfesos ĉion al la juĝisto.
En la karcero, ni ŝimos ĝis la lasta verso.