KIOM MULTE

Mi ne scias, kiom multe
la portugala lingvo apartenas al mi.
Mi ne estas portugalo.
Mia identeco, mia mio, memo kaj egoo
havas konflikton preskaŭ nepacigeblan kun tiu lingvo.
Esperanto devintus esti mia denaska.
Por multaj, la koloniismo estas pasinta fakto,
indulginda pro la tiuepoka pensprogreso.
Por mi, ĝi estas vundo neniam cikatriĝinta,
daŭre dolora nuntempe.
Mi havas amplifitaj ene de mi
kriojn de ĉiuj genocidoj
elde la lastaj kvincent jaroj da invado.
Kiom multe da mi mi ŝuldas al la portugala lingvo?

REPAGO

Dolĉan venĝon volis.
Havis almenaŭ okulparon por rigardi sen deturno.
Impertinenta fingro truas tolon de pejzaĝo.
Vakuas la jarcenta kulturimporto
kun frapa afekto, vivmanier-aplombo.
Mankas pravo en la prestiĝo de la eŭropaj civilizacioj.
La senŝancela memkontento de homoj kiuj certas pri si
turniĝis en minoritatan vidpunkton
fronte al la falo de la nordhemisferaj, okcidentaj kaj malpuraj
fumnuboj de pseŭdouniversalaj kulturoj.
La urboj retrovas sian humilan pozicion
antaŭ la diverseco de la homaj socioj.
Grandsinjoroj kun krucoj kaj kristoj
retropaŝas, ĝisteren kliniĝas por honori
la neglektitan reziston kaj ĉiutagan venkon,
kiujn vilaĝanaj memstarecoj fasonis.
La palpebro-malfermo respondas al rivelo,
al popolkonsciiĝo kiun subtenas bravaj brakoj
pretaj resti etenditaj savgarantie.
La kompleto streĉe regula, modele bonsida sur korpo,
ricevas indiferenton.
Helhaŭtaj oratoroj disblovas sterilajn semojn al foriranta publiko.
Etaj etnoj remalkovras siajn originajn identecojn,
ree regas sin.
Boteloj de kokakolaoj ne havas aĉetantojn.
Stokoj de multefamaj ŝuomarkoj akumuliĝas apud rubomontoj.
Scintilantaj paneloj paneis. Reklamoj postulas vivosignifon.
Faŭkas fendo en la ŝoseo.
Ombroj de civilizaj saŭroj el ĝi saltas serĉe de pluvivo.
Heredontoj de la estiĝanta epoko neas altruismon,
kaj promesas senhaltan repagon
kontraŭ la filoj de la filoj de la filoj de la unua eŭropa generacio.
La blankula artgalerio hontas ekzisti,
ne aŭdacas plu montriĝi,
rajtas nur posedi voston inter kruroj,
ŝrikojn kiel helpopetojn
kaj rimorsajn rememorojn kiel kompanojn.