SUB ARBO

Kantu, sinjorino.
Kantu sub la ombrodonaj frondoj de la akaĵuarboj.
Vi estas via kanto.
En la mal-marborda brazilinterno,
forgesu ke ekzistas ĉefurboj;
ke en ili homoj urĝas, rapidas al hastaj necesoj,
laŭ la sento de tiuj kiuj vivas la daŭron de ventoblovo.
Tamen vi, sinjorino, dialogas kun la eterno
per la facileco de via kanto.
Kantu lante la lontanan memoron
de melodioj mortintaj kune kun homoj.
Melodioj kiuj transiras al fantasta nivelo
malproksima al ĉies komprenpovo.
Kantu vian dion,
la transteran esperon,
vian firman sentoscion,
ĉar la mondo…
(giru laŭ mekanikecaj ripetiĝoj)
La mondo ne kantos homaran interfratiĝon.
La lando… Kio estas la lando?
Kantu dum ekzistas akaĵuarboj.