KANIBALA FINA VENKO

Mi konsentus detranĉi etfingron,
se tio kreus 100 mil brazilajn Esperanto-parolantojn.
Mi konsentus detranĉi manon,
se tio kreus 500 mil brazilajn Esperanto-parolantojn.
Mi konsentus detranĉi brakon,
se tio kreus 1 milionon da brazilaj Esperanto-parolantoj.
Se, por transformi 10% da brazilanoj en Esperantajn fluparolantojn,
oni bezonus makabran riton,
mi konsentus esti ingredienco,
distranĉita en mil pecojn.
En kaldrono, kuirita;
aŭ rostita laŭ indiana venkofesto.
En 1500, la tuta brazila marbordo plenplenis de kanibaloj.
Nenio nova sub la suno.

HAZARDA RENKONTO

Li diris “ne zorgu”. La homaro progresos.
Mi alproksimiĝis por aŭskulti.
Li insistis kaj memorigis pri “sinjorino Franciska
kiu hodiaŭ malkovris egalecon”.
Seĝo apud li ekzistis por mi sidiĝi.
Li profetis finon de ĉiuj homaj kvereloj,
kun blanka-blua mondo sen problemoj.
Mia lango gustumis lian haŭton.
Li asertis la certecon kaj montris ĉiujn etapojn
de la nova homaro kiu ekaperus en horizonto.
Mi mordis unun el liaj kruroj.
Surprizite, li kriis,
ke “ĉio aranĝiĝos kaj la justeco regos”!
Mi enbuŝigis lin kompleta.
Li murmuris interdente, inter miaj dentoj,
ke neniu rabos lian esperon.
Krak krak krak ostojn mi maĉis
La krakado elkreis al si sencon
por defendi “fratecon kaj senkomparan amon”.
Mi englutis lin.