PRI JUNULAJ MONDINTERPRETOJ

Se mia komprenritmo daŭras tiel,
mi naŭdeknaŭjaraĝa havos la unuan trafan konkludon.
Ĉu trinkeblas revelacioj en kaftasoj?
Eta en mia mensangulo
kuntiriĝas la konvinko kompreni homecon.
Ĉiu plia alvenanto portas dozon da malcerto.
Komplika homaro,
nealirebla al facilaj adicioj.
Ĉu oni povas esti juna je naŭdeknaŭjariĝo?
Ĉu senila je dudeksepjariĝo?
Mi timas, ke mi naskiĝis ranca kiel oldulo
kaj iom post iom mildiĝas,
survoje al infanaĝo ĉe morto.
Kio misfunkciis?

DIVORCO

Mi deklaras divorcon disde la junularo.
Tro frue ni iris al notariejo registri nian kuniĝon.
Ĉu mi promesis ĝismortan pakton?
Nun, mi enamiĝis al pli matura fazo.
Mi bedaŭras. Mi volas separi.
Mi petas, ke oni tuj enlistigu mian nomon
inter la personojn kiuj transiras la aĝolimon.
Ne konsideru min parto de tiu brua kunularo
kiu ridegas facile je ajna piknika ŝerco.
Ne inkluzivu min inter la gajulojn kiuj iras tro leĝeraj,
kvazaŭ la mondo dolĉus kaj indus ricevi laŭdon.
Atendu de mi la grumblon de homo nekontenta
pri la homaraj socifundamentoj kaj ties fruktoj.
Homo kiu ne akceptas ne povi
prezenti universalan solvon al la homaj mizeroj.
Pezas sur mi tunoj kaj tunoj da orfaj demandoj
kiuj postvivis integraj la stumblojn en tombojn
de ĉiuj antaŭaj generacioj kiuj fiaskis heredigi respondojn.
Mi deklaras min libera akompani postjunaĝajn pripensojn
kaj sidiĝi meze de tiuj, kies kerna komuna punkto
estas la manoj malplenaj je sputaj pasioj.