LA CERTECO DE SOBRA HOMO

Mil falsaj profiloj.
Mil profiloj estas falsaj.
Mil kaj unu falsaj profiloj.
Mil kaj unu profiloj estas falsaj.
Homoj persekutas min,
postsekvas, observas, gvatas, spionas.
Mi fariĝas paranoja
antaŭ mil falsaj profiloj kiuj nur parolas la anglan.
Neniu problemo, se ili petus monon per Google-tradukilo.
Kompreninde, se ili sendus fotojn de magregaj infanoj.
Normale, se estus fotoj de mortontoj kiuj petas helpon.
Sed mil falsaj profiloj silentas kaj mi timas.
Unu plia sendas amikiĝpeton.
Sama homo kreas mil kaj unu falsajn profilojn
por spioni min.
Kial? Mi kaŝis nenion.
Oni gvatas min certe iucele.
Mil falsaj profiloj de profesiaj agentoj.
La ŝtato spuras miajn paŝojn.
Hakeroj ne respektas mian banalan privatecon.
Malamikoj kolektas informojn.
Amikoj serĉas rompkaŭzon.
Ĉu senkuraĝaj fraŭloj taksas la amorindecon de miaj afiŝoj?
Mi devas esplori la ekzistomotivon de mil anonimaj profiloj.
Ĉu ili havas korpon post ekrano?
Malbonuloj programis mil komputilajn robotojn
specife por registri ĉiujn miajn mispaŝojn sur la vivovojo.
Eble ili kaŝis miniaturajn kameraojn kaj mikrofonojn en la plafono.
Sub la tablo.
Inter la paĝoj de la libro kiun mi legas.
En la plumo per kiu mi skribas.
Sub la klavoj de la tekokomputilo.
Malantaŭ la murhorloĝo.
Sur la lango de la miaŭema kato.
En la molaj haŭtoj de miaj gepatroj.
En la lito kie mi dormas.
En la hamako kie mi legas.
En la banĉambro kie mi purigas la korpon.
Mil kaj unu falsaj profiloj rigardas min nuda sub la duŝo.
Meze de libroj sur ŝranko.
Inter rizoj kiujn mi manĝas.
En la akvo kiun mi trinkas.
En la moskito kiu min pikas.
Ho ve.
Kion fari por liberiĝi de mil modernaj fantomoj
kiuj lernis komputadon?