LA JUSTECO DE LA JUSTICO

Klimatiziloj en palaco de Braziljo
donas komforton kontraŭ la tropika klimato
de la Brazila Centra Altebenaĵo.
Ĉe muroniĉo de la juĝejo, statueto de krucumita Kristo
sin prezentas kiel viktimo.
Sinjoroj superaj juĝistoj sidas sur ledtegitaj brakseĝoj
kaj decidas, ĉu indianoj rajtas aŭ ne rajtas,
povas aŭ ne povas.
La justico de la venkintoj difinas, kio estas justeco.
Kiu malinda pakto potencigis tiun aranĝon?

Stato

La indiana genocido ne finiĝis

La fakto ke ankoraŭ hodiaŭ latinamerikanoj havas grandajn organizojn kiuj okupiĝas esence pri la kristanigo de indianoj (daŭrigante la laboron de la malnovaj portugalaj kaj hispanaj klerikaroj de la 15-a, 16-a, 17-a jarcentoj…) montras, ke nia socio ne estas tiel diferenca de la iamaj. Ne ekzistis ĝis nun vera rompo en la historio. Kiel mi jam diris antaŭe, la indiana genocido ne estas pasinta afero, sed plu nuntempa, sen interrompo ekde la komenco.

Stato

NELOGIKAJ SEKVOJ

Interese scii, ke ĝuste la centrisma regado de la inkaa kaj azteka imperioj faciligis la hispanan konkeron kompare kun la portugala konkero en la homamasoj malcentrisme troviĝantaj ekde la atlantika marbordo. La konkerantoj “amikiĝis” kun la imperiestroj por faligi la imperion per faligo de siaj estroj; taktiko kiun oni nomas “translatio imperii“.

Laŭŝajne, ilia imperia organizado devus agi kontraŭe: malfaciligante la konkeron. Okazis, tamen ke la indianaj imperioj estis, kiaj estas ĝenerale imperioj, opresa konstruo, malamata de multaj subjungitoj. Multaj popoloj submetiĝintaj al inkaa aŭ azteka imperioj tute ne emis malhelpi la falon.

BLANKULA NORMALECO

La vespero estis milda kaj varmeta.
La ĉielo estis bele blua.
Ĉio bonas nun, oni diris.
Malgraŭ, ke en la pasinteco la sango de la tupioj
kovris ĉi tiun teron…
Nun, homoj pace iras kun buŝanguloj
ornamitaj per ekzempleroj
de la lasta floro de Latio.
Malgraŭ la sangverŝado, ĉio normalas nun.
Envere, kiu ankoraŭ konscias,
kiuj estis la nudaj antikvaj barbaroj?
Ĉu estis do la tupioj, kiuj nomadis
en la ĝangaloj kiuj ekzistis ĉi tie?
Mi ĵus eksciis.
Mi sciis, ke temis pri indianoj.
Sennomaj indianoj.
Ĉar forvisiĝis elde la memoro la popola individueco.
Ĉio normalas nun sen neceso pensi pri kulpo.
Ili estis malpli fortaj. Malfortaj por venki.
Ili mortis.
Ilia ekzisto eble apartenas nur al pasinta mito.
Sed ne.
Ne.
La vundo ne cikatriĝis.
Mi aŭskultas leĝerajn paŝojn.
Ombroj rapide moviĝas
spite al la malrapideco de la indiferenta suno.
Ombroj murmuras akrajn juĝojn.
Jen alvenas.
Alproksimiĝas.
Nin atingas.
Ili sieĝas la urbon kaj pretas deklari kondamnon.
Anjangaoj!
Ili venas postuli pagon al la ŝuldo
de la transmaraj, veraj diabloj,
la insidaj senditoj kiuj trompis ĉies fidon je dioj-alveno.
Historiaj libroj mutiĝu senpovaj antaŭ la situacio.
Mi ekaŭskultas urbanojn rompi siajn kapojn kontraŭ muroj.
Mi vidas blankulojn ne trovi kompaton pro haŭtkoloro.
La urb-avantaĝo ne kribreblas el inter la desperaj krioj.
Morgaŭ, blankaj histoj tapiŝos kabanplankojn.
Morgaŭ, la normaleco renversiĝos
kaj revenos al komenco.