ILI ESTAS HOMOJ. KAJ NUR ILI SCIAS KE ILI ESTAS HOMOJ.

Nek plene bonaj, nek plene malbonaj.
Ĉu eblas konstrui mondon
per la averaĝo kiun homoj disponas?
La ideala homaro,
kie latentaj homkapabloj disvolviĝas maksimume,
perdiĝas en la plumpaj revoj de la raso.
Kvereloj post kverelo,
de la individua ĝis la socia amplekso.
Ĉu la homoj meritas indulgon?
Novan ŝanĉon reprovi?
Kiam ili sukcesos kompreni sian homecon,
la planedo fariĝos paradizo.
Ĉu ili sukcesos?
Ĉu ni sukcesos?
Iam policisto forgesis revolveron sur tablo.
Kvarjara infano, filino, trovis la armilon kaj dum ludo mortigis sin.
La planedo donis ekziston sen instrui kiel manipuli.
Miliardoj svarmas en senfina, ĉiutaga feliĉoserĉo,
ĉiam denove ĉiutaga,
ĉiam denove
per reiro sur la samaj demand-itineroj
pro kiuj jam prapatroj perdis la internan trankvilon.
Kiu sento estas nova ĉe vi?
Eble en la resumo,
en la averaĝa resumo de ĉiuj sentitaj emocioj,
ekde la unua homo ĝis nun,
troviĝas la definitiva respondo
kiun la planedo necesas por esti celhava.

NACILINGVAJ HOMOJ

Se homoj estus libroj, mi preferus ilin esperantlingvaj;
logikaj en siaj strukturoj,
facile enkadrigeblaj en klaraj klasoj.
Mi legus ilin en varma vespero, ĝue sub kokosarbo,
kuŝe sur hamako, kun marondoj kiuj murmuras proksimaj.
Kial homoj estas babeloj?
Ili konfuzas per strangaj vortordoj,
senkoheraj ortografioj kaj interpunkcioj;
signifoj ne registritaj en vortaroj,
deĉifreblaj nur por similuloj.

HOMECO

Homo, vi estas plurfunkcia.
Via korpo estas naturmiraklo.
Ilo efika al karitato.
Jen mi sentas, ke la bono burĝonas en bukolika streĉo.
Dum manoj tiris ŝnuron al dualaj solvoj,
piedo ĝin puŝis orten.
Urinplenaj vezikoj donis kurbojn al aerostato.
Kudrilopiko, eksplodo, kaj flava pluvo sur flavaj urboj.
En momento de spirohalto, ne disponeblis aerosolo.
Bonkoraj samarianoj furzis.
Enspiratoroj nutris zumbiojn dum pliaj tagoj.
La elektrolivero ne satigis la modernan metropolon.
Providenco de bubofingroj en muntoĉeno
produktis milionon da utilaj kandeloj el humida muko.
Akvo mankis en la kranoj.
Helpopretaj maskloj kuplis duktojn al duktoj.
Ve! Kial la servistino glitis, falis, mortis,
dum ŝi lavis trotuaron per spermoĵetoj de hoso?
Sekaj haŭtoj de prahistoriaj maljunuloj
bezonis tujan tavolon de kremo.
Gripuloj helpis per frakonoj de verdflava pasto.
Pro la altaj kostoj de la fero,
kolonoj de konstruaĵo restis duonfaritaj.
Sindonaj arkitektoj sin ĵetis de la supra etaĝo,
profitis de la luksacioj,
elprenis siajn du durajn tibiojn
kaj kun kontento certigis la konstruon.
Homo, vi estas stulte fia.
Stulte vaka en via
klopodo difini homecon.

AJ, LA HOMARO!

Aj, la homaro venkis!
Ĉu ni naivas?
Kiu fortos teni minimuman obstinon?
Kie ni fosos alternativojn al la dolĉaj elektoj?
La ŝablonoj normigas de la bazo ĝis la verto.
aj aj aj
Kiu sukcesos postvivi la ordorompon?
(Ĉar ni ŝuldas rompon pro rompoŝuldo!
Rompokulpo.)
Vi ne petis heredaĵon, sed ni havas kion transdoni.
Transgeneraciajn kulpojn.
Homamaso venas akuzi izolitajn ĝangalulojn,
izolitajn vivkomprenojn,
vivmanierojn detruendajn,
ĉar danĝeraj laŭ la kapablo rekonsciigi.
Ni garantias senkontestan bonon.
Kiu rajtigis reziston?
aj aj aj
La opono kontraŭleĝos, se necese.
Ni nur protektas mondkomprenon.
Escepto estus streko sur panoramo.
aj aj aj
Perdi la direkton
en barko plena de kompasoj.
Ne vidi la vojon, malgraŭ la plenluno.
Havi spirhalton, kvankam oksigeno abundas.
aj aj aj
La naturfortoj malamikas kaj timigas.
Punktoj moviĝas sur la mapo.
En postkolapsa mondo, homoj nomadas denove.
Amasoj de moŝtaj ostoj atestas, ke la homaro venkis.
Dormu pace la memoro de tiuj, kiuj, por povi venki,
malaperis.
aj aj aj
Aĥ! se ni povus almenaŭ
esti bakterioj naĝantaj en antaŭkambria oceano…

SPUROJ DE NEFIKSA ESENCO

Kiu mezuros la utilecon de la vivo
de tiu primato, kies tempospaco
inter naskiĝo kaj putriĝo
perdiĝis ie, en epokoj
jam ne plu specifeblaj?
Kiu esploros, kion, pri praa pasinteco,
senskriba kultur’ konservis per kutimo?
Kiu aŭskultos la kredojn
Kaj taksos, kiom novaj ili,
kompare kun konataj
skribaj rakontoj, estas?
Kiu malŝparos tempon por rekonstrui tion,
kion la unua kiu ĝin faris ne registris?
Kiu sensignifa homo
trovos la sensignifecon
de la homo, kiu vivis antaŭ ol
ekestis mistikaj asertoj
pri apartigo disde la aliaj bestoj
kaj transteraj deveno kaj destino?