NULO

La homa celo, amiko,
la plej granda el ĉiuj,
silentas kiam la vivo ĉesas.
Morto egalu neekziston.
Sen grizaj registroj sur ŝtonoj, papirusoj, paperoj, bitoj.
Kiel birdoflugo!
Homo estu kiel birdoflugo sur ĉielo.
Kiu spuro restas?
Kiun daŭrigon postulos la homoj
antaŭ la universa panoramo?
Sobriĝu, vermoj sur planedosurfaco!
Idiotaj steloj multas mutaj ĉirkaŭe.
La homa mizero postulas diojn.
Kompatinda homaro sen respondo.
La vivo, kiel facila koito, facile finiĝas.
La ambicio de maljunulo kiu vivas sole,
anonime inter siaj privataj pripensoj,
verkante epilogan klarigon pri la mondo,
ne malpli gravas ol agoj de imperiestroj.
Ni estas kiaj ni estas.
La vivofluo de nia kosmo ne generis alion pli indan.
En la homara historio heroeco ne ekzistas.
Ni bruligu librojn kaj memorojn.
La historio rekomenciĝas hodiaŭ.
Ni parolu pri kion ni faras kaj faros.
Ĉio pasinta alkondukis nin al nulo.
Ĝis nun, neniu homo mortis.
Neniu homo antaŭas nin.
Kiun tradicion ni imitos, se tradicioj ne ekzistas?
Ni estas la pioniroj de nia erao.

ILI ESTAS HOMOJ. KAJ NUR ILI SCIAS KE ILI ESTAS HOMOJ.

Nek plene bonaj, nek plene malbonaj.
Ĉu eblas konstrui mondon
per la averaĝo kiun homoj disponas?
La ideala homaro,
kie latentaj homkapabloj disvolviĝas maksimume,
perdiĝas en la plumpaj revoj de la raso.
Kvereloj post kverelo,
de la individua ĝis la socia amplekso.
Ĉu la homoj meritas indulgon?
Novan ŝanĉon reprovi?
Kiam ili sukcesos kompreni sian homecon,
la planedo fariĝos paradizo.
Ĉu ili sukcesos?
Ĉu ni sukcesos?
Iam policisto forgesis revolveron sur tablo.
Kvarjara infano, filino, trovis la armilon kaj dum ludo mortigis sin.
La planedo donis ekziston sen instrui kiel manipuli.
Miliardoj svarmas en senfina, ĉiutaga feliĉoserĉo,
ĉiam denove ĉiutaga,
ĉiam denove
per reiro sur la samaj demand-itineroj
pro kiuj jam prapatroj perdis la internan trankvilon.
Kiu sento estas nova ĉe vi?
Eble en la resumo,
en la averaĝa resumo de ĉiuj sentitaj emocioj,
ekde la unua homo ĝis nun,
troviĝas la definitiva respondo
kiun la planedo necesas por esti celhava.

PRI LA HOMARO EN LA SEMAFORO

Ĉu denove mi parolos pri infano en semaforo?
La epilogo de la homaro finiĝas per “la specio malaperis”.
Cikloj da progresiva degenerado.
Se mi ankoraŭ estus naskiĝonta, mi elektus esti rano
por kvaki sen teorio en la marĉo.
La ŝanĝo kiun la homaro volas
ne tuŝas la malegalecostrukturon.
Nenio esperebla.
La karitato de la registaro kaj de la bonaj riĉuloj
ridindigas la homan dignon
kaj la raso enspiras la gasojn kiuj venas de la abismo
altiranta al detruo.
Fumado estas iompostioma sinmortigo
kaj ĝuste tio igas ĝin alloga –
defendis la homo kiu perdis la esperon.
Aŭ la homo kiu ne trovis esperon por povi ĝin perdi.
En la semaforo la lumo estas verda kaj ĝi ne indikas savon.
Kiun drogon mi fumu omaĝe al la detruo de la homaro?

KAJ SE…?

Se la homaro vivus harmonie,
se la vivo sur la Tero estus ekzemplodona,
se socia justeco, plena egalrajteco, internacia paco,
kaj aliaj similaj tagordoj
fariĝus realaĵoj
ĉu nia planedo postvivus la kolapson de la Universo?
Ĉu ekzistas demokratio ekster la limoj de nia atmosfero?
Ĉu ordo regas la intergalaksiajn rilatojn?
Galaksioj interpuŝiĝas.
La bonaj planedoj, kun bonkoraj planedanoj,
same kirliĝas en la detrua kaĉo.
Krome, nenio sencas, se ni ne konas la limojn de la Universo.
Kiel ni povos konstrui altan muron por protekti ĝin?
Se la homaro estus solidara,
ĉu la najbaraj planedsistemoj helpus kiam la Suno volus nin vori?
La plej varmajn bonintencojn frustras la intenco mem.
La planedo donis al ni konscion,
sed ne donis la eblon tuŝi ĝian esencon.
Planedoj ne estas punktoj.
Homoj ne estas punktoj en punkto.
Ni estas kiel infanoj kiuj scias, ke glaciaĵo bongustas,
sen ke en niaj lipoj glaciaĵo estu alveninta.
Ni scias, ni konscias,
sed ni ne konas la scion proprasperte.
Konjektoj de partikloj.
Ĉu sablero sur strando aŭskultas la marondojn?

DU UZITAJ OKULOJ

Mi havas du uzitajn okulojn.
Vi povus diri, ke ne,
ke miaj okuloj estas novaj.
Por konsenti kun vi, mi diros,
ke mi havas du duonnovajn okulojn.
Duonuzitaj ja.
Hieraŭ, kiam mi malfermis libron,
mi rigardis per ĉi du okuloj
kaj falis de la seĝo kie mi sidis.
Mi falis dum dudek ses jaroj ĝis alveni al putofundo.
Malluma, malseka kaj silenta putofundo.
Kia puno estas memkonscio!
Mi konsciis, ke unu vivo ne sufiĉas
por esplori profunde ĉion registritan en la multaj miloj da libroj
de la universitata biblioteko,
eĉ ne por leki la pinton de la glacimonto.
Sensencas legado antaŭ tiu panoramo.
La homara sciaro humiligas min.
Se mi turnus mian atenton al transcendaj klarigoj?
Mi povus aĉeti dion kontraŭ bagatela pago:
iro al templo, legado de esoterismaj doktrinoj.
Tamen mi preferas la halucinan konscion kiu perdigas.
Miaj du uzitaj okuloj ne sukcesos vidi, legi, kompreni, postvivi ĉion.

ĈI TIU POEMO DONACOS NENION AL NASKIĜTAG-FESTANTOJ

Ĉi tiu poemo devus doni suman respondon al viaj demandoj.
Ĝi adicias nulon al nul kaj kontentiĝas per tio.
Vi povus legi pri mondo sen problemoj,
kie bonintencaj ismoj plenumas efektivajn socioŝanĝojn.
Povus legi pri internacia paco multe pli ol oratora.
Legi pri ĉiea respekto, evidenta en sia fakteco.
Pri profunda amo por kiu vortaro ne liverus adekvatajn sencojn.
Ĉiuj foraj idealoj, palpeblaj al manoj de vivantaj generacioj,
neniam plu estus promesoj de transcendaj eraoj.
Tamen ĉi tiu poemo rezignis.
Ĉi tiu poemo havas po unu muron inter ĉiu linio.
Po unu tranĉilon por ĉiu legantogorĝo.
Infano malsatmortas jam ĉe la unua literapero.
Akvo mankas al hommilionoj ĉe la dua litero.
Milito okazas en la tria.
Kion atendi de la kvara,
krom senhejmulon sen nomo?
La kvina spektas senemocie malsanulojn morti
pro banala diareo,
kuŝe sur malvarma planko de hospitalokoridoro.
La sesa litero diras, ke ĝi neniel kulpas.
Sed ĝuste la sesa draŝis murdintence
la haŭtnigrecon de negro,
la genron de transseksulo,
la opinion de opoziciulo,
la originon de enmigranto,
la tribecon de indiano,
la ekziston de homo kiu alrigardis senpermese.
Ĉe stratangulo sen justeco, la poemo violentis leganton.
Kaj la verkinto hontis esti la generinto.

AJ, LA HOMARO!

Aj, la homaro venkis!
Ĉu ni naivas?
Kiu fortos teni minimuman obstinon?
Kie ni fosos alternativojn al la dolĉaj elektoj?
La ŝablonoj normigas de la bazo ĝis la verto.
aj aj aj
Kiu sukcesos postvivi la ordorompon?
(Ĉar ni ŝuldas rompon pro rompoŝuldo!
Rompokulpo.)
Vi ne petis heredaĵon, sed ni havas kion transdoni.
Transgeneraciajn kulpojn.
Homamaso venas akuzi izolitajn ĝangalulojn,
izolitajn vivkomprenojn,
vivmanierojn detruendajn,
ĉar danĝeraj laŭ la kapablo rekonsciigi.
Ni garantias senkontestan bonon.
Kiu rajtigis reziston?
aj aj aj
La opono kontraŭleĝos, se necese.
Ni nur protektas mondkomprenon.
Escepto estus streko sur panoramo.
aj aj aj
Perdi la direkton
en barko plena de kompasoj.
Ne vidi la vojon, malgraŭ la plenluno.
Havi spirhalton, kvankam oksigeno abundas.
aj aj aj
La naturfortoj malamikas kaj timigas.
Punktoj moviĝas sur la mapo.
En postkolapsa mondo, homoj nomadas denove.
Amasoj de moŝtaj ostoj atestas, ke la homaro venkis.
Dormu pace la memoro de tiuj, kiuj, por povi venki,
malaperis.
aj aj aj
Aĥ! se ni povus almenaŭ
esti bakterioj naĝantaj en antaŭkambria oceano…

ADOPTI ALIPLANEDULON

Plia mortis kaj tio signifis nenion.
Miliardoj kopulas senrege,
generas senplane.
Infanoj senfamiliaj abundas,
sed filo venas nur de propraj peniso kaj vagino.
Sango de mia sango.
Idioteco de mia idioteco.
La homaro ne sukcesos elsaviĝi.
Ĉu ni ĝuu la lastajn horojn
de specio propravole paŝanta al sindetruo?
Kion ni farus, se ni certas, ke la fino apudas?
Relativaj tempopasoj.
Ĉu silento de aliplanedaj mensoj
tro inteligentaj por helpi nin?
Ni sinkas, ĉar ni atendas alvenon de boato
kun sufiĉa spaco por milo da homoj.

Ni dronas kaj neniu ĵetas savbuon.
Ĉu ĉar neniu rigardas nin?
Plia naskiĝis kaj tio signifis nenion.

ĈU ĜUSTA GUSTO AŬ LA ETERNA ANTAŬJUĜO?

Kio malĝustas ĉe la homoj?
Kio malĝustas ĉe ni?
Kio malbonas? Kio misfunkcias?
Kio misas?
Kio malperfektas? Kio mankas?
La nutraĵoj eliras grandkvante el la produktadoĉeno,
sed mizeruloj tagmanĝas per almozoj.
La planedo estas riĉa, sed homoj malsatmortas.
Kio malĝustas ĉe teranoj?
La rimedoj abundas,
sed same la infanoj kiuj ne havas minimuman instruon.
Kio paneas?
La akvoj kovras grandan areon,
sed homoj trinkas putran putoakvon.
Ĉu nian pereon
akcelas la salo aŭ nia inerto?
Kio malĝustas ĉe niaj elektoj?
La homo naskiĝis hieraŭ kaj morgaŭ ekmortos,
sed la vivprincipoj postulas obeon
al transgeneracie eterniĝantaj ŝablonoj.
Kio malĝustas ĉe nia memkompreno?
Senegala enmigrinto vendis ŝtrumpopakojn sur trotuaro.
Mi eniris apudan vendejon kaj aĉetis ŝtrumpoparon
duoble pli multekostan.
Ĉu mian rafinitecon ĝenis liaj simplaj ŝtrumpoj?
Kion pri lia kuraĝo vivi per ŝtrumpovendado?
Kio malĝustas ĉe mi?
Kio malĝustas ĉe tio, ke li devas vendi ŝtrumpojn?
Kio malĝustas, ke ni devas monon posedi?
Kio malĝustas, ke la vivo havas ciferan valoron?
Kio malĝustas, ke respondojn mi ne havas?