POEMO KUN HISTORIO

Tiu ĉi poemo parolas pri punkto en la historio.
Najlo en la muro,
ŝnuro tra du truoj ĉe la supra parto
de ŝtonplato kun fosilio.
La pruvoj pendas kiel pentraĵoj en la vizitoĉambro.
Homo fosiliiĝis dum spektado de televido.
Sur la televidilekrano, homo skizas pentraĵon sur tolo.
Sur la tolo, homo rigardas tra fenestro.
La pejzaĝo trans la fenestrokadro havas la poeton
kaj la du serpentekstremoj ligiĝas.
Vulgara labirinto de vulgaraj ripetiĝoj.
Du speguloj interrigardas kaj nenion ofertas
por rompi la eternecon de la homa zorgosameco.
Kio nova pri la homaro?
Kiam brazilanoj ekbredos elapojn kiel brutojn?
Ni povus eltiri la venenon samkiel indianoj eltiras el manioko.
Kaj la serpentinternaĵoj utilus
kiel aperitivo en specialaj amrenkontiĝoj
kun floroj sur blanka tablotuko, kandeloj,
marmurmuro, tablopiedoj enprofudiĝintaj en la sablon.
Mi dirus vi ‘estas tre bela’
kaj manĝus frititan, bone salitan serpentopecon.
Vi reciprokus per ‘ankaŭ vi, karulo’
kaj same manĝus pecon de elapo.
La stranda kelnero demandus,
ĉu ni volas krokodilintestojn kiel ĉefpladon.
Ni respondus ‘ne, ni preferas amazonajn kajmanokulojn’
ĉar ni estas patriotoj kaj ŝatas la naciajn manĝaĵojn.
La tuta historio de la homar-intrigo
pendas kapantaŭe en la vizitoĉambro.
Maljunulinoskandaloj atestas, ke la oficiala versio
ne kongruas kun la averaĝa tradiciodaŭro.
Historiistoj ne zorgas pri alkonformiĝo.
Generacioj perdas sian klarigan apogpunkton,
sed la mondo same ronda tenas sin.
La historio en la poemo povus havi almenaŭ iom da sukero
por doni okupon al bruaj infanoj,
kiuj ne lasas patron legi libron en silento.

ALTERNATIVA VERSIO

Kiam en 1500, la piedoj de maniokoblankaj poloj,
sub la gvido de la marŝalo Marko Zamenhof Polo,
tuŝis unuafoje nian plaĝon,
ili donacis al ni Fundamenton kiu devus daŭri jarmilon.
Ni reciprokis per ĉapelo el araoplumoj,
kiu daŭrus eble unu semajnon.
Kiam ili diris “saluton, bonaj indianetoj”,
ni diris “mas o que é que esse homi tá dizeno”?
Kiam en 1887, tupiaj eldonistoj publikigis broŝuron,
ĉiuj koloniismaj entreprenoj tremis pro timo.
La lasta kolonio, ĉiujn aliajn neniigonte,
parazitus homajn mensojn,
transformante pacajn patriotojn en verdajn fanatikulojn.

HISTORIO

Iele-trapele en la homa pelmelo.
Kio gravas?
Ĉu la promeno aŭ la plandumospuro lasita al esplorontoj?
Ne dependos, ĉu lasita sur la luno aŭ sur vulkana roko.
Ĉu la herooj posedos patosajn skribojn sur tomboŝtonoj
kaj procesioj ĉiujare honoros ilian forpason?
Herooj ne ekzistos kiam finiĝos temprezisto.
Sub teraltaĵoj, morgaŭ hazardaj grundakcidentoj,
ripozos agrablaj memoroj de vivintaj konscioj.
Anonimaj menslarĝiĝoj frue venintaj al mempercepto
strebos trovi lokon por sinforgeso.
Telekospaj enfokusiĝoj serĉos miniaturajn brilojn sur tersurfaco.