Stato

Pri lingvoinstruado

En antaŭaj epokoj la ĉefa metodo por lerni lingvon estis la gramatikoeksplika metodo. Nun estas sciate, ke tiu metodo malfacilege (per tro kruda vojo) kondukas al flueco. La gramatikoeksplikado havas nur akcesoran, komplementan rolon. La moderna lingvoinstruado enfokusiĝas en situacioj, efektiva engrupa ekzercado. Por etnaj/naciaj/naturaj lingvoj ŝajnas eĉ ke la tradicia metodo estas tute neefika. Kaj pri Esperanto? La fama Duolingo-kurso sekvas tiun tradician metodon, sed mi trovis rete la komenton “esperanto estas la sola lingvo kiun vere eblas lerni per Duolingo”. Lia/ŝia opinio ŝajnas indiki, ke rilate Esperanton la lingvolernado iugrade efikas eĉ per la tradicia metodo. Samkuntekste mi demandas min, kiom longe la enreta E-instruado povas iri. Miaj jutubaj instruvideoj estas miksaĵo de gramatikoekspono kaj rekta metodo, sed neniu baziĝas sur situacioj, ĉar fakte mi ne disponas la rimedojn krei tiujn kursojn. Tia kurso eblas nur per grupa agado, ne per individua. Mankas grupaj iniciatoj por krei retajn situacibazitajn kursojn. Iam kiam mi povos mi mem iniciatos tion. Dume mi daŭre cerbumos kiel individuo povas krei situacibazitan instruvideojn.

Personaj pronomoj en la portugala lingvo (nominativo)

La personaj pronomoj en la portugala lingvo havas du formojn, unu por la nominativo (kiuj en la portugala lingvo nomiĝas pronomes retos) kaj la alia por la akuzativo (kiuj en la portugala nomiĝas pronomes oblíquos). Ĉi tie mi prezentas la nominativan formon.

En la portugala lingvo, la personaj pronomoj ne estas devigaj en la nominativo, ĉar la verbfinaĵo jam informas, kiu persono plenumas la agon de la verbo. Legu pli en verboj.

Eu vejo a casa = Vejo a casa = Mi vidas la domon.

Tamen en la dua persono (singularo kaj pluralo) povas okazi ambiguaj frazoj, ĉar nuntempe (ĉefe en Brazilo) la konjugacioj de la dua persono arkaikiĝas. Anstataŭ la konjugacioj de la dua persono, estas uzataj la konjugacioj de la tria, malgraŭ ke la pronomo estas de la dua.

Tu vais para o parque? (preskaŭ tute arkaika en Brazilo) = Tu vai para o parque? = Você vai para o parque? = Ĉu vi iras al la parko?

vai estas la prezenca konjugacio de la verbo ir (iri) en la tria persono singulara. Ni diras “Ele vai para o parque?” (Ĉu li iras al la parko?). Pro tio, la forlaso de la persona pronomo ne kutimas okazi tie, kvankam se la kunteksto estas klara ni povas kaŝi la pronomon:

Homo demandas al amiko:

Antônio: Vai para o parque?  (Ĉu vi iras al la parko?)

Ricardo: Sim. Vou. (Jes. Mi iras)

En tiu ĉi situacio, ni perceptas ke la cirkonstanco lasas klare, ke temas pri “tu/você”. Ne eblas konfuzo. La frazo “Vai para o parque?” signifas “Ĉu vi iras al la parko?”.

Alia ekzemplo:

Antônio: Lá vai o João.  (Jen iras João)

Ricardo: Vai para o parque? (Ĉu li iras al la parko?)

Antônio: Não sei. (Mi ne scias.)

En tiu ĉi lasta situacio la kunteksto lasas klare, ke temas pri João. Tial ni scias, ke la frazo “Vai para o parque?” signifas “Ĉu li iras al la parko?” kaj ne “Ĉu vi iras al la parko?”.

La pronomo você kreiĝis el la esprimo vossa mercê, kiu origine estas formala honora maniero alparoli homon. En Portugalio, la pronomo você ankoraŭ estas formala, sed ne en Brazilo. Por formalaj situacioj, brazilanoj uzas “senhor” (sinjoro) aŭ “senhora” (sinjorino). Se oni alparolas homon (pli aĝan) kiun oni ne konas, estas preferinde diri “senhor(a)“, ĉar “tu/você” povas soni malrespekte. Gefiloj alparolas siajn gepatrojn per sinjoro kaj sinjorino.

Personaj pronomoj en la portugala lingvo

Nominativo

Nombro

Persono

Pronomoj

en la portugala

en Esperanto

Singularo

1-a

eu

IFA: ew

Ekz.:

Eu sou brasileiro.

mi

Ekz.:

Mi estas brazilano.

2-a

tu, vocêBrazilo

IFA: tu, voˈse

Ekz.:

Tu é(s) esperantista.

Você é esperantista.

vi

Ekz.:

Vi estas esperantisto.

3-a

ele, ela

IFA: ˈeli, ˈɛlɐ

Ekz.:

Ele é esperantista.

Ela é esperantista.

Ela é uma flor.

Ele é um vaso.

li, ŝi, ĝi

Ekz.:

Li estas esperantisto.

Ŝi estas esperantisto.

Ĝi estas floro.

Ĝi estas vazo.

Pluralo

1-a

nós

IFA: nˈɔs nˈɔzBrazilo

nˈɔʃ Portugalio, nˈɔjzBrazila Nordoriento

Ekz.:

Nós somos esperantistas.

ni

Ekz.:

Ni estas esperantistoj.

2-a

vósPortugalio, vocêsBrazilo

IFA: vˈɔʃ Portugalio

voˈsejs, voˈsejz voˈsejʃBrazilo

Ekz.:

Vós sois esperantistas.

Vocês são esperantistas.

vi

Ekz.:

Vi estas esperantistoj.

3-a

eles, elas

IFA: ˈelis ˈeliz,

ˈɛlɐs ˈɛlɐz

Ekz.:

Eles são homens.

Elas são mulheres.

ili

Ekz.:

Ili estas viroj.

Ili estas virinoj.

 

KRONIKO DE HEKATOMBO EN PACA LANDO

Mi vojaĝis per tempmaŝino kaj informiĝis pri la estonteco kaj fino de Esperantujo.
Mi prezentas ĉi tie por ke ni kune pripensu kion fari por eviti la hekatombon.

La sunon vualis
grizaj kaj nigraj nuboj el hartufoj.
Lamentoj, malesperaj lamentoj de homoj en sufero.
Pugnofrapoj kontraŭ nazoj.
Masoj da paperopecoj flugis laŭ la bontrovo
de furioza vento kiu ĉeestis la okazaĵon.
Eta infano forlasita vojrande kriis la nomon de sia patrino,
kiu okupiĝis pri sovaĝa hartirado.
Armiloj por defendo ne troviĝis.
Plumoj kaj krajonoj kontraŭ pupiloj.
Durkovrilaj libroj ĵetiĝis kiel ŝtonoj.
Seĝoj serĉis sidantojn en aero.
Paganaj invadintoj,
senskruprulaj trogloditoj,
barbaroj el ĉiuj specoj,
avancis de Ido-lando por profiti la momenton
kaj tuŝi la sanktajn mamojn de pacbatalantinoj,
kiuj estis jam perdintaj la memregon.
La frazo “respektu la Fundamenton”
legiĝis per sangaj literoj sur muro.
Maljunulo, prezidento de la Akademio,
trakuris nuda la batalkampon.
Li portis libron jam sen kovrilo por savgardi en kaverno.
La tabelvortoj estis abolitaj.
Verboj malreguliĝis.
Gramatikistojn, romanistojn, poetojn,
muzikistojn, programistojn kaj eĉ estraranojn
la konkerantoj ŝnurligis por estonta enekzila ekzekuto.
Denaskuloj suferis teruran murdon sur la ĉefa placo.
Ili provis paroli nacian lingvon,
sed, jam de generacioj, iliaj familiarboj konis ekskluzive Esperanton.
Turismantaj krokodiloj devis ricevi saman baton,
ĉar, en la sturmo, neniu havis tempon kontroli iliajn pasportojn.
Nur la Esperantaj ĉiesulinoj sukcesis saviĝi,
ĉar ili estis ĉies kaj facile sin fordonis al aliaj brakoj,
tamen ne sen unue subskribi pakton por neniam plu paroli Esperanton.
Ho mia kor’, ni ne venkis en la decida horo.

P.S.: Ĉi tiun registron la Durklitorin, la ĉefa ĉiesulino, reĝino de Nova Esperantujo, laŭtlegis antaŭ sia tuta korteganaro, en la jaro 250 post la refondiĝo de la lando. La antikvan registron trovis esplorgrupo sendita de Klitorkomencin, la unua reĝino de Nova Esperantujo. Tiu ĉi lasta redonis, nur 40 jaroj post la Idista invado, la liberon al la Esperanta popolo, kaj ordonis restaŭri ĉiujn ruinojn. Specialistoj asertas, ke la registro estis farita de la lasta Akademiano, dum li malsatmortis en kaverno.

Imperfekta subjunktivo de la portugala lingvo

La subjunktivo montras agon kiu estas necerta, duba, kondiĉita, probabla, supoza, dezirata aŭ dependa de io alia. La portugala imperfekta subjunktivo similas al la kondicionalo de la esperanta us-finaĵo. La imperfekta subjunktivo montras probablecon, kondiĉon aŭ deziron. Ĝiaj verboj kutime venas akompanata de la subjunkcio “se” (se) aŭ “que” (ke)

Duvidaram que ele pudesse vir. (oni dubis, ke ŝi povus veni)

Eu falaria com ele se fosse você. (mi parolus kun li, se mi estus vi.)

Eu queria que ele viesse. (mi volas, ke li venu.)

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

imperfekta-subjunktivo-de-la-portugala-lingvo

Pluskvamperfekta indikativo de la portugala lingvo

La pluskvamperfekto montras agon pasintan kaj antaŭan al alia pasinta ago. En Esperanto, ne ekzistas specifa finaĵo por tiu tempo.

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

pluskvamperfekta-indikativo-de-la-portugala-lingvo

Prezenca indikativo de la portugala lingvo

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

En la prezenca indikativo de la verboj de la 3-a konjugacio, la origina tema vokalo konserviĝis nur ĉe la unua persono de la pluralo (partimos).prezenca-indikativo-de-la-portugala-lingvo

Verboj en la portugala lingvo

En la portugala lingvo, la regulaj verboj povas konsisti el la jenaj eroj:

(PREF +) RAD (+SUF) + VT + (DMT + DNP) (DFN)

Ekz.: Realizamos o desejo. (≈ heali’zamus u de’zeĵu)(ni realigis la deziron)

real- = RAD = radiko

-iz- = SUF = sufikso

-a- = VT = tema vokalo

-mos = DNP = finaĵo de nombro kaj persono

—————-

PREF = (prefixo) prefikso

RAD = (radical) radiko

VT = (vogal temática) tema vokalo. Ĝi identigas la specon de la verbo (1-a, 2-a, 3-a konjugacioj) kaj ligas la radikon al la finaĵoj. La tema vokalo de la unua speco de verboj, t. e., la verboj de la 1-a konjugacio, estas -a. La tema vokalo de la dua speco de verboj, t. e., la verboj de la 2-a konjugacio, estas -e. Kaj la tema vokalo de la tria speco de verboj, t. e., la verboj de la 3-a konjugacio, estas -i. La regulo, tamen, havas multajn esceptojn. Ofte la originaj temaj vokaloj formalaperis aŭ anstataŭiĝis per aliaj vokaloj.

DMT = (Desinência Modo-Temporal) finaĵo kiu indikas samtempe la modon kaj la tempon.

DNP = (Desinência Número-Pessoal) finaĵo kiu indikas samtempe la nombron (singularo aŭ pluralo) kaj la personon (1-a: mi, ni; 2-a: vi; 3-a: li/ŝi, ili)

DFN = (Desinência de Forma Nominal) finaĵoj de la participo, gerundio, kaj la persona/senpersona infinitivo.


grado-de-fakteco-de-la-indikativoLa modoj estas:

  • indikativo (indicativo),
  • subjunktivo (subjuntivo),
  • imperativo (imperativo).

La indikativo montras faktan okazaĵon, la subjunktivo montras eblan, duban aŭ dependan okazaĵon kaj la imperativo esprimas ordonon. La fakteco de la indikativo ne estas absoluta. Iuj tempoj esprimas pli da certeco kaj aliaj malpli.


La tempoj aŭ tensoj de la indikativo estas prezenco (presente), perfekto (pretérito perfeito), imperfekto (pretérito imperfeito), pluskvamperfekto (pretérito mais-que-perfeito), futuro rilate la nunon (futuro do presente) e futuro rilate pasintan agon (futuro do pretérito).

La tensoj de la subjunktivo estas prezenco (presente), imperfekto (imperfeito) kaj futuro (futuro).

La imperativo povas esti pozitiva kaj negativa.

Reformas no Esperanto

Falar de exceções gramaticais é quase que um tabu entre falantes de Esperanto. Isso decorre da história esperantista, que está circunscrita na busca de uma língua “perfeita”. Apesar desse temor, há sim em Esperanto exceções; que podem tocar a estrutura da língua (uso de ‘far’ em vez de ‘de’), a pronúncia (malPLI, MALpli, DUdek, duDEK) ou a ortografia (tekniko, teḧniko).. Também há quem queira falar de exceções a respeito das regências verbais, mas isso é tão amplo que já nem faz sentido essa abordagem. Trata-se na realidade de aceitar a flexibilidade da regência verbal em Esperanto, já que as preposições em Esperanto não funcionam com base em critérios de tradição e costume, mas de acordo com o sentido constante que possuem.

Tenho só uma coisa a dizer sobre esse medo em falar de exceções: nunca exigi perfeição do Esperanto, assim como não faço com o Português. O Esperanto nunca precisou ser perfeito pra que eu gostasse dele. Gosto dele do jeito que ele é. E que ninguém tente deformá-lo numa pretensão de torná-lo “mais adequado”! Já faz muito tempo que passou o período de proposituras de reformas do movimento esperantista.