DUBOJ DE BRAZILA GEJO

Ĉu al geja Nordorientano*
eblas sublimigi la korpokonturojn de bela viro?
Ĉe la ekvatoro, la varmaj tagoj
igas normala ĉiutagan malmultvestan urbopromenadon.
La ŝvitkovritaj brustoj pretus akcepti manglitadon.
La palpindaj gamboj
kiuj aperas en la ekstremoj de la mallongaj futbaloŝortoj
kaj la gluteelstaro sub la ŝtofo
ŝajnas peti ekskurson de scivolemaj manoj.
La kristana prudeco estus devinta neniam alveni al tropikoj.
Se koloniismo neeviteblas laŭlonge de la homarprogreso,
preferindus albordiĝo de antikvaj grekoj.
Sed la brazila konservativismo postulas virecon
per flankrigardo dum belulpreterpaso.
Ĉu al brazila gejo estas permesite ekzisti
sen malsandiagnozo?
Sen predikoj pri pekoj,
kun diaj planoj kaj bebogeneraj celoj,
aŭ stultaj pseŭdosciencaj paroladoj
pri natura reago fronte al troloĝantaro?
La brazila loĝdenso eĉ postulus bebokreon!
Oni ne tuŝas, palpas, frotas, metas, kuplas, kunigas,
nur pro prema deziro naski.
Kial oni tuŝas, palpas, frotas, metas, kuplas, kunigas?


*Nordoriento estas politika regiono kiu ampleksas naŭ brazilajn ŝtatojn.

Citi

Gejaj citaĵoj el originala romano

Paĝoj 21-22:

Morgaŭ je la deka mi iris al mia bonfaranto. Li estis nomata Vilhelmo Klajn kaj, same kiel mi, estis ĉirkaŭ tridekjara. Li akceptis min kiel egalulon, kaj mi baldaŭ trovis, ke li estas lertulo pri la maŝinaj aferoj. En li mi trovis ion tre allogan… mi ne scias ĝuste kion. Tuj okazis inter ni unu el tiuj amikiĝoj samseksaj, kiuj estas multe pli oftaj ol oni supozas. Neklarigebla ĝi estis. Niaj spiritoj kvazaŭ funkciis telepatie. Mi instinkte sciis, kion fari por li, kaj li ŝajne sciis gajni mian amon. Ĝi estis kvazaŭ greka amikeco en moderna tempo de petrolmaŝinoj kaj aeroplanoj; kaj li ja havis ian grekan belecon laŭ siaj figuro kaj trajtoj.

— Ĉu vi timus flugi kun mi al Germanujo ? — li subite demandis dum liaj okuloj hele kuraĝe brilis.

— Tute ne.

— Sed estos danĝere. Estos ventege.

— Ne grave.— mi respondis. Mi sentis kvazaŭ mi trairus fajron kaj akvon por servi al li, kaj ventego kun li estus nura bagateleto. Ĉu tiu mia sento estis rezulto el la kelktaga malsato aŭ el ia alia kaŭzo multe pli profunda ?

— Do, — li daŭrigis— ni iru vespere al la astronomiisto ; necese estas, ke vi bone komprenu, kian danĝeron vi riskos.

Fininte la laboron, mi forlasis lin, promesante reveni je la sesa.

[…] paĝo 28:

En la domo de Klajn sendito atendis lin kun letero.Pli poste mia bonfaranto alvokis min al sia studejo.
— Detruiĝis fervojoj. Morgaŭ je la oka mi flugos al Germanujo? Kaj vi…?
— Ni iru kune. — mi diris.
Responde li senvorte premis al mi la manon.

[…] paĝo 29:

En la matena krepusko ni ellitiĝis kaj ordigis la maŝinon. La veno de la lumo ŝajne kvietigis la venton, kaj al ni ne vidiĝis danĝero por nia flugvojaĝo. Klajn estis en gaja humoro, kaj dum ni pretigis kelkajn aĵon, li ŝerce demandis al mi, ĉu mi adiaŭis mian amatinon.

komento: Jam ne temas pri “mi ellitiĝis”, sed pri “ni ellitiĝis”. Ĉu ili du jam troviĝis samlite por ke ili kune ellitiĝu?

[…] paĝo 36:

Meditante pri Klajn mi forpelis ĉiun penson, kiu kredigus al mi, ke li suferas aŭ ne vivas. Ŝajnis al mi, ke tio ne povus okazi ĝuste tiam, kiam ni amikiĝis. La sorto ne povus esti tiel kruela.

[…] paĝo 38:

Mi devas konfesi, ke atakis min la nostalgio. Jes, spite la beleco de la ĉambro, la grekeco de mia gastiganto aŭ eble, terura penso! karceristo, mi sopiris al Klajn kaj la malbela, malpura urbo Londono. — Se nur li povus esti kun mi.— mi pensis.

[…] paĝo 51:

…pasis semajnoj, sed dum tiu tempo mi ne forgesis mian perditan amikon kaj ofte pensis pri li. Tio estis la ĉefa zorgo, kiu pezis sur mia koro.

[…] paĝo 122:

Dumvivaj samseksaj amikecoj ĉe ni estas tre oftaj. Tia kamaradeco havas difinitan lokon en la lerneja vivado, ludado, studado k.t.p. inspirante idealojn de heroeco kaj mildeco. Ekzistas inter du samseksaj homoj ia kunsento; ĝi en efektiveco estas kamaradeco el pasintaj vivoj.
Mi tuj pensis pri tiu neklarigebla amikeco inter Klajn kaj mi.

— Ĉu vi opinias, ke tiu, kiu inspiras amikecon ĉe siaj samseksuloj estas progresinto?— mi demandis.

— Jes, tre certe.[…]

Nova sento, Londono, British Esperanto Assoc, 1915,
H. B. HYAMS (pseŭdonimo Tagulo) (1879-1965)

GLAT-rajtoj en Brazilo

geja-brazilo

Samideano surpriziĝis scii, ke en Brazilo samseksamaj paroj havas la samajn rajtojn de la aliseksamaj, ekzemple la laboristajn rajtojn kaj la rajton adopti infanon kiel paro. Tio eblis ekde 2011 pro decido de la brazila Supera Federacia Kortumo (STF). Ekde 2013, la afero fariĝis des pli facile, ĉar oni devigis ĉiujn notariejojn registri la edziĝojn de samseksamaj paroj. Dum 2011 ĝis 2013, multaj notariejoj rezisti fari la proceduron. Samkiel en multaj landoj, ankaŭ en Brazilo la faktan edziĝo-proceduron plenumas la notariejoj, ne la eklezioj. La eklezia edziĝo estas nur simbola.
 
Bedaŭrinde tiu rajtegaleco estas fragila, ĉar fontas de justica decido kaj ne de leĝo. Kaj des pli fragila ĉar ne venas de socia kunsento, sed de eventuala venko de progresemaj decidantoj. Plejparto de brazilanoj daŭre havas fortajn antaŭjuĝojn pri samseksameco. La justica decido eblis pro manko de klara leĝa difino pri “familio”. Tamen ajnamomente la Kongreso (la nuna konservativa Kongreso!) povas aprobi leĝon kiu eksponas grandlitere, ke familio estas ekskluzive “ino” kun “viro”. Envere jam ekzistas en la Kongreso leĝo tiucele. Ĝi nomiĝas “Statuto de la Familio”. Se ni memoras, ke la plimulto  de la homoj kiuj forigis la prezidentinon Dilma estas  konservativaj, mi ne mirus, se dum la du sekvaj jaroj tiu egaleco estus nuligita.

MAKABRAJ VOLUMENOJ

Mi ne vendis min.
Neniun pakton mi plenumis kun la diablo.
Kial, en la bongusta tenebro, akraj dentoj mordas min?
Flugantaj penisoj disĵetas harojn sur la supon.
Nigraj truoj kondukas al aliaj dimensioj.
Obsedo. Fiksideo. Fikideo. Fiideo.
Cilindoj kupliĝas kun truoj kaj truoj ŝtopiĝas.
Monakinoj ridetas senchave al miaj sanktaj vortoj.
Spermopastoj ĵetiĝas kontraŭ remparoj,
per la forto de katapulta prepucielasteco.
Trikruraj monstroj fosas ĝis la alia mondoflanko.
Fingroj kaj kringoj tuŝproksime prononceblas.
Gorĝoj larĝiĝas pro lumbrikoj kiuj iras deekstere internen.
Serpentoj luktas sub la duŝo.
Serpento tentas min per pomoj.
Sed mi ne vendis min malmultekoste.

Ĉu H.A. LUYKEN aludas al samseksameco?

…fraŭlino Haverford pli kaj pli ĵaluziĝis pri amiko, kiun mi amis kun la tuta fervoro de mia animo. Lian amon — por diri la veron — mi ŝatis pli alte, ol virinan amon. Tio estis Georgo Hill, usonano de malofta, nobla karaktero. Eksteraĵe ni multe similis unu la alian. Mi nomis lin David, ĉar nia amikeco estis tiel forta, kiel la amikeco inter David kaj Jonatan. Lia estis la pli forta, vira karaktero; vere reĝa animo. Kiam mi ricevis de David leteron el Lisboa, sciiganta min, ke li estas survoje al Alĝerio[1] por entrepreni esploradon de antikvaĵoj, kaj petantan min akompani lin, mi avide kaptis la okazon forlasi mian tutan konataron kaj aliĝi al mia amiko. Mi tuj likvidis kiom eble plej multe el mia havaĵo kaj veturis Alĝerion.

En la romano “Stranga Heredaĵo”, de Heinrich August LUYKEN, germano, kiu angliĝis, laŭ la vikipedia klarigo.

La libro estis originale verkita en Esperanto kaj eldonita en 1922 de Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig. Ĝi ne havis duan eldonon. Mi jam legis iujn romanojn verkitajn fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj kaj, en ili, mi foje perceptis, ke la aŭtoroj ne hezitis priskribi intiman amikecon inter du viroj. Aliaj tempoj ankaŭ permesis alian proksimecon inter viroj: kuna korp-ĉe-korpa dancado, brak-ĉe-braka promenado.
Ekzemple, en la verko de Tolkien, kaj ankoraŭ pli en la filmigita versio, ni preskaŭ vidas rektajn elmontrojn de samseksameco inter la du ĉefaj roluloj, tio estas, Frodo Baginzo kaj Samwise Gamgee. Iam, en Youtube-video pri sceno de la filmo La Mastro de l’ Ringoj, mi legis jenan komenton: en tiu parto de la filmo, mi pensis, ke mi vidos ilin du kisante sin. Nuntempe, paroli pri intima amikeco inter du viroj kvazaŭ jam signifas konfeson pri samseksameco.
Sed ĉio (ĉu vere?) estis simpla trompo, kiun kaŭzis interpreto-manieroj pli poste aperantaj en nia socio. Samwise eĉ konas virinon, al kiu li enamiĝis. Ni ankaŭ scias, ke oni supozas, ke la rilatoj inter la hebreoj David kaj Jonatan troviĝintaj en la biblia priskribo priparolas vere ne nuran amikecon, sed samseksamecon. Tiele parolas la Biblio en Esperanta versio:

Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon.  Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro.  Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon.

Saul diris al sia filo Jonatan kaj al ĉiuj siaj servantoj, ke ili mortigu Davidon. Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante: Mia patro Saul intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaŭ matene: iru en sekretan lokon kaj kaŝu vin.

Kaj Jonatan plue ĵuris al David pri sia amo al li, ĉar li amis lin kiel sian animon.

1-a libro de Samuel, 18-a ĉapitro, versikloj 1 ĝis 3; 19-a ĉapitro, versikloj
1 kaj 2 kaj 20-a ĉapitro, versiklo 17.

Ĉu la biblia priskribo kaj same la priskribo de Luyken en Stranga Heredaĵo temas pri laŭepoka maniero priparoli ekskluzive, kaj ne pli ol tio, amikan interrilaton aŭ vere ili iel aludas al samseksameco? Ĉu ni eraras donante aktualajn nuancojn al rakontoj alitempaj?

 

[1] La rakonto enhavas la loknomon “Algerio”, sed mi supozas, ke temas pri malnova formo de la landnomo “Alĝerio”.