KANIBALA FINA VENKO

Mi konsentus detranĉi etfingron,
se tio kreus 100 mil brazilajn Esperanto-parolantojn.
Mi konsentus detranĉi manon,
se tio kreus 500 mil brazilajn Esperanto-parolantojn.
Mi konsentus detranĉi brakon,
se tio kreus 1 milionon da brazilaj Esperanto-parolantoj.
Se, por transformi 10% da brazilanoj en Esperantajn fluparolantojn,
oni bezonus makabran riton,
mi konsentus esti ingredienco,
distranĉita en mil pecojn.
En kaldrono, kuirita;
aŭ rostita laŭ indiana venkofesto.
En 1500, la tuta brazila marbordo plenplenis de kanibaloj.
Nenio nova sub la suno.

La trankvila morto de la brazila Fina Venko

lernu_esperantonAlvenis al fino dum la lasta mardo, post pli ol 8 jaroj, la vojo de la brazila leĝprojekto favore al Esperanto. Temas pri la 27-a leĝprojekto kiu eniris la tagordon de la brazila Senato en la jaro 2008. La 21-an de februaro de tiu jaro, la senatano Cristovam Buarque, politikisto multe konata pro longjara edukdefenda kariero, proponis aldonon de plia paragrafo al la artikolo 26 de la leĝo 9.394/1996, la brazila Leĝo de Gvidlinioj kaj Bazoj por la Edukado – LDB, portugallingve Lei de Diretrizes e Bases da Educação. La artikolo 26 difinas, kiujn studobjektojn la brazilaj baz- kaj mez-lernejoj povas oferti suplemente al la bazaj, nacie komunaj, studobjektoj. La proponita paragrafo estus la sesa, sed en 2016 tiu artikolo jam havis 9 paragrafojn kaj neniu estis Esperanto-rilata. Ne ĉi-foje venis la Fina Venko por Esperanto en Brazilo. Du gravaj ŝanĝoj malkonstruis la finvenkisman trumpetadon de la brazilaj samideanoj.

La komenca aldonpropono tekstis, ke “Esperanto konsistigos nedevigan studobjekton en mezlernejoj, kun deviga oferto, se la kvanto de interesiĝantoj sufiĉos” (O Esperanto constituirá componente curricular facultativo da grade escolar do ensino médio, sendo sua oferta obrigatória caso a demanda o justifique). La lernejoj havus 3 jarojn da templimo por adaptiĝi al la nova regulo.

Dum proksimume 1 jaro kaj duono, la leĝprojekto restis en la Senato. En oktobro de 2009, ĝi estis sendita al la Ĉambro de l’ Deputitoj, jam post ol trapasi la unuan baton. Cristovam Buarque proponis “nedevigan studobjekton kun eventuale deviga oferto” kaj la Ĉambro de l’ Deputitoj ricevis leĝprojekton kun raporto kiu ŝanĝus la celon al “nedeviga studobjekto kun nedeviga oferto”.

La dua ŝanĝo, okazinta jam en 2016, estus la mortkondamno al la komenca celo. Jam ne temus pri paragrafoaldono, leĝoŝanĝo aŭ io ajn efektiva cele al instruado de Esperanto en la brazilaj mezlernejoj. La leĝprojekto suferis transmutacion. Nun estus nur “Indiko al la Registaro” (Indicação ao Poder Executivo). Alivorte, temus nur pri sendo de konsilo. Sendo de konsilo kiu perdiĝus, ĉar pli probable enlistigota en aliaj multaj nenombreblaj similaj konsiloj.

Mardon, la 13-an de septembro 2016, deputito prezidis, kun parolrapideco de homo kiu volas tuj fini aferon por fari alian, la Edukan Komisionon de la Ĉambro de l’ Deputitoj. Deputitino legis fulmrapide la enhavon de la transformiĝinta leĝprojekto kaj la same fulma, vortstumbla prezidanto anoncis du sekundojn post la finlego: projekto aprobita! Aliaj ĉeestintaj deputitoj okupiĝis pri aliaj aferoj, krom pri kion ili ĵus aprobis.

La leĝo pri deviga oferto, kiu poste fariĝis nedeviga kaj transmutaciis en “konsilon” sekvis sian itineron. Hodiaŭ, ĝi iris al publikigo. La konsilo rajtos havi kvadratan spaceton en iu multpaĝa enreta registara leĝogazeto. Sur sociaj retoj, esperantistoj apenaŭ komentis. Ĉu ili hontis aŭ timis mokon aŭ eĉ ne konsciis, kio okazis? Nur la samnoma kaj same samideane perdita esperantisto Paulo Cesar Pires insistis afiŝi novaĵon sur fejsbuka grupo. Lia reago meritis ĝis nun la eksterordinaran sumon de 34 diskonigoj kaj 3 ŝatesprimoj. La Fina Venko mortis trankvile. Nur la arkivoj konscios ĝian ekziston.