PREVENTA POEMO

Venos epoko kiam homoj ŝparos forton dum jardekoj
por verki poemon.
La epoko ankoraŭ aktuala vekas nostalgion en mi.
Venas epoko kaj mi jam palpas ĝian kruron.
Vojmontriloj ne montros vojojn.
Ili donos konsilojn pri poetiko.
Poemserĉantoj fosos ruinaĵojn por trovi nekonatan poemon.
Homoj studos la tutan vivon por lerni kiel verki vivpoemon.
Kiam ili verkos unun, ili mortos pace, komfortaj kun la scio,
ke ili riĉigis la mondon per nova poemo.
Ĉu mi amu tiun epokon?
Aliaj bedaŭrinde ne havos la saman bonŝancon
kaj dronos en malĝojo kaj elreviĝo.
La fato de la homa raso estas privilegio plus privilegio.
Iuj kvartaloj, malproksimaj de la urbocentroj,
koncentros la plej grandan proporcion de danĝeraj rezignantoj,
la homoj kiuj tute ne plu strebos verki poemon.
Sango lavos la trotuarojn de tiuj kvartaloj.
Mi abomenas la epokon kiu ankoraŭ ne ekzistas.

MESAĜO EL LA ESTONTECO

Mi ĵuras, ke ĉi tiun poemon mi verkas
en la jaro 2052, vendredmatene,
la tagon post la 25-a kaj antaŭ la 27-a de julio.
Mi registras ĝin rekte, sen revizia plano,
sur flava paĝo de kajero kun ruĝa kovrilo,
kajero terure eksmoda.
Mi sidas ĉe tablo de perua portebla trinkejo
kiu ŝvebas jam de semajno ĉi tie,
apud la “Calle de Los Incas”, super la “Hotel Brasileño”.
Pli ol tri jardekoj estas forpasintaj
de kiam mia juna versio lastfoje verkis poemon.
Mi ne certas, ĉu la mesaĝo sukcesos rompi la tempregulojn
kaj aperi antaŭ viaj okuloj.
Sed, se miaj kalkuloj pravas,
la tempdistanco atingis maturan nivelon.
Krome, ĉiujn kondiĉojn mi plenumis ekzakte.
La simbolismo eĉ timigis min.
Tiun ĉi poemon mi verkas kiam mi estas jam plenkalva.
Kaj tio estas parto de la reguloj.
La restantajn povrajn harojn el la kapodorso
mi tondigis sen rimorso.
Certe, la juna Paulo ne aprobus mian superstiĉon,
sed mi ĵuras, ke eblas komunikiĝi kun la pasinteco per poemoj.
Kion mi volas diri al mortontoj estas la jeno:
la mondo daŭre estas fetora anuso.
Kaj la homaro?
Partikloj (eble semoj) de malbone digestita manĝaĵo.
Iu bonvolu fine replanti nin.

ADOPTI ALIPLANEDULON

Plia mortis kaj tio signifis nenion.
Miliardoj kopulas senrege,
generas senplane.
Infanoj senfamiliaj abundas,
sed filo venas nur de propraj peniso kaj vagino.
Sango de mia sango.
Idioteco de mia idioteco.
La homaro ne sukcesos elsaviĝi.
Ĉu ni ĝuu la lastajn horojn
de specio propravole paŝanta al sindetruo?
Kion ni farus, se ni certas, ke la fino apudas?
Relativaj tempopasoj.
Ĉu silento de aliplanedaj mensoj
tro inteligentaj por helpi nin?
Ni sinkas, ĉar ni atendas alvenon de boato
kun sufiĉa spaco por milo da homoj.

Ni dronas kaj neniu ĵetas savbuon.
Ĉu ĉar neniu rigardas nin?
Plia naskiĝis kaj tio signifis nenion.