Kiel klasifiki la homajn kultur(aĵ)ojn?

La amplekso de la homaj kulturoj estas tiom vasta, ke malfacilas krei liston de plej gravaj sciindaĵoj. Kiel kvalifiki? Kiel krei gravecorangon?
 
Plej probable neniam ekzistos absoluta gravecorango, samkiel ne ekzistas absoluta graveco.
Rilate individuojn, la listo ĉiam dependos de la personeco, kies individuecoj siavice dependas de multaj apartaj dumvivaj cirkonstancoj.
 
Ankaŭ malfacilas trovi fiksan kvalifikometodon.
Laŭ kio ni dividu la produktojn de la homaj kulturoj?
Ĉu laŭ lingvo? Temo? Tempo? Cel(publik)o?
Ĉu tenilo/transdonomaniero (skriba/parola)?
Ĉu laŭ formo/genro?
 
Mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke la plej trafa klasifiko baziĝas sur la temo. Multon de mi legitan en Esperanto ne aparte interesis min. Tio okazis ĉar mia klasifiko ĝis nun baziĝis ĉefe sur du aksoj: lingvo (Esperanto) kaj tekstogenro (romano).
 
Bedaŭrinde mi konstatas, ke se mi ŝanĝus mian klasifikometodon al temo, mi malmulton konsumus en Esperanto, ĉar la temoj kiuj plej interesas min nuntempe (indianoj kaj ties historio, malnovaj civilizacioj kaj ties kulturtrajtoj propraj nur al ili, Brazilo kaj ties historio…) malmulte aperas en Eo.
 
Sed tiu konstato eble validas por plejparto de la temoj. Ŝajnas al mi, ke en Esperanto ekzistas malmulto pri multaj temoj. Kiuj temoj troviĝas plej supre en la listo de la plej pritraktitaj temoj ene de Esperantujo? Probable Esperanto mem kaj ties instruado, propagandado kaj celo.

POEMO KIU NASKIĜIS KAJ MORTIS EN BRAZILO

Ĉu ĉi tiu poemo havas celon?
Se ĝi havus dentojn, ĝi mordus la leganton.
En kiom da brazilaj urbanguloj 
la morto gvatas por falĉi vivon?
Se ĉi tiu poemo havus krifojn, ĝi vundus la leganton.
La minimuma salajro nutras kvinmembran familion.
Se ĉi tiu poemo havus valizon, ĝi elirus el Braziljo kun milionoj.
Brazilo, via ligno elĉerpiĝis en la marbordo.
Ekiru al la granda arbaro.
Se ĉi tiu poemo havus segilon, ĝi segus jarcentan arbon.
Oni diras, ke la historio rekomenciĝas je ĉiu nova homnaskiĝo.
Kiu verkos la biografion de la lando,
kiam koloniisto
albordiĝos kun progreso?
Se ĉi tiu poemo havus fingron, ĝi metus en la okulon de la leganto.
Maria, deknaŭjaraĝa junulino,
finis la mezlernejan studon.
Ŝi ripetis dufoje la trian klason.
Maria volas esti aktorino.
La milicio fiaskis.
Maria mortis pro kuglopafo en la favelo kie ŝi loĝis.
Se ĉi tiu poemo havus armilon, ĝi murdus la leganton.

130-JARA MEMORO

En mia ekstravaganca imago,
ĵurnaloj stampas grandliterojn memore al ĉi tiu tago.
Mi vidas klare,
per miaj inkandeskaj okuloj en malluma ĉambro,
ke miloj da orkestroj ludas hodiaŭ,
en diversaj urboj tra la mondo.
Miaj haroj estas verdo kontraŭ verdo,
po unu nuanco da verdo por ĉiu haro.
Ondiĝantaj laŭ la marborda vento,
la hararsusuro sendas mesaĝon al ĉiuj pasintaj epokoj.
Ĉe tropika brazila strandosablo,
kiu neniam spertis temperaturon sub nulo,
siluetoj de palmarboj dancas varmaj omaĝe al ĉi tiu tago.
Sur miloj da scenejoj, miloj da teatraj trupoj
ripetas la realon per arta precizo.
Kilometrolongaj paradoj okazas.
Televido elsendas delonge preparitajn spektaklojn.
Paneloj pendas je enirpordo de ĉiu institucio.
Miloj da libroj publikigitaj samtage.
Mia torako malfermiĝas kaj sub la ripoj mi kaŝas la mondon.
Popoloj kunfluiĝas kiel riveroj al maroj.
Oceanoj ĉiam pli altaj prepariĝas por sturmi la kontinentojn.
Miajn verdajn krifojn mi enigis profunde en vian eston.
Homoj diskutas en rondoj la estontecon de la homaro.
Kiam mi sidiĝis apud vi, mi portis kudrilon;
kaj mi kudris niajn palpebrojn, nazojn, lipojn, langojn.
Noktomeze, unu seĝo en la placo, antaŭ statuo.
LA KREINTO DE ESPERANTO.
Sola homo planas mondodominadon
antaŭ la statuo de centjara mortinto.
Miaj ardaj manoj tuŝas kaj markas la haŭton de naskiĝantoj.
La plandoj pasas sur tomboj kaj ne haltas,
ne diras saluton.

REVOJ SENFUNDAMENTAJ

Mi ne scias, kion pensi pri Esperanto kaj ĝiaj parolantoj.
130 jaroj kaj kio?
Oni ankoraŭ aŭdacas paroli pri mondproblemo post jarcento!
La lingvo mortis en 1917.
Ni kolektu subskribojn kaj postulu.
Ni kreu asocion, klubon, planon, projekton, itineron.
Organizi organizaĵojn per organiza organizado.
Ni planu, replanu, repensu, rediskutu,
ree eltiru niajn harojn por malkovri magian formulon.
Unu el la plej doloraj flankoj rilate esperantismon
estas vidi siajn anojn vipi sin,
unu la alian reciproke, en provo trovi kulpon en siaj vicoj;
dum la mondo, per sia kruda, pragmata realo,
senapelacie reĵetas la lingvo-donacon.
La dua plej dolora estas konscii,
ke, eĉ se neniu kverelo ekzistus,
kaj ĉiuj fortoj, de ĉiuj esperantistoj, kunfluus,
eĉ tiam la esperantistaro ne atingus minimumon el la
celo, defio, deziro, ambicio, ŝarĝo tro granda,
kiun la lingva movado alproprigis al si.
Nenio nova kreiĝis post 1917.
La lingvo eksplodis
kaj, post tiam, ĉiu esperantisto estas ero.
Mi ne scias, kion pensi pri tiuj partikloj.
Se Zamenhof vivus, mi premus lin doni respondon.

EKSCESO

Ofte junuloj stampas per ekscesoj
sian koleron kontraŭ malsana mondo,
homaro kiun regas maljusteco, malegaleco.
Ili neas ĉion kaj kontraŭas ĉiujn.
Rompi la tradicion kaj krei alternativan vivmanieron
(kiun sekvaj generacioj same rompos siatempe).
Lerni Esperanton estas mia plej ribela junulaĝa ago.
Brazilaj evangeliismaj junuloj
ne lernas lingvojn kiuj parolas pri toleremo.
Ili edziĝas frue, ĉar estas dia plano.
Se gejoj, ili batalas kontraŭ si la tutan vivon.
Aŭ akceptas por si la epitetojn de malbonaj pekantoj,
sen tamen rifuzi la pastoran verdikton.
Ili fariĝas malaltskalaj klerikoj en loka eklezio,
naskas du aŭ tri gefilojn,
kaj eniras la plenaĝon parolante pri sankteco,
glosolalio kaj la reveno de Kristo.
Pro Esperanto, miaj vivprobabloj ŝanĝiĝis
kaj la espero de miaj iamaj samkredantoj trovis baron.
Espero pli forta sturmis la unuan.
Sed mi ne konscias, kiam la fremda ideologio
pri paco en diverseco
subminis miajn ligojn kun evangeliismo.
Mi volis diskonigi la evangelion inter esperantistojn.
Nun mi estas ateisto.
Mia plej ribela ago ne havas bieron aŭ drogon.
Lerni Esperanton estas revolucia ago
kiam ĉiuj proksimuloj pretas prezenti
la sekvendan konsilon forlasi.
Iom post iom la Esperanta mondidealo
superombris la kristanan fanatikecon.
Esperanto
– la ideo mem, la lingvo mem,
sen homaj vizaĝoj, sen kontraŭpago –
muldis mian nunan eston.
Tial mi ne sukcesas forlasi ĝin facile.
Esperanto algluiĝis al mia spino.
Homo kiu provis elrevigi min sen mia konsento
preskaŭ detruis min.
Samkiel pro persona decido mi sorbis Esperanton,
samtiel, nur per persona volo, mi fortus ĝin elsarki elde mi.
Neniu rajtas detrui homajn mondkomprenojn,
ĉar la mondkomprenoj donas al homoj
esperon kaj deziron por plu vivi.
Religiojn kaj idealojn oni ne detruas per forta bato,
ĉar la forto detruus same la homojn al ili ligitajn.
Ofte junuloj ŝatas eksceson.
La ekscesaj tempo kaj klopodo kiun mi dediĉis al Esperanto
faras min unu el la jam multaj kreditoroj.
Mia librotenado entenas Esperanton.
Se Esperanto ne venkos, mi bankrotos.
Mia junula eksceso estis Esperanto.

POEMO SEN SEKVOJ

Tiu ĉi poemo
povas plenumi nenion efektivan kontraŭ la tajdo.
La akvodunoj invadas la kontinenton,
perfortas la esperojn de generacioj post generacioj
kaj dronigas homojn sen demandi ties nomojn.
Eĉ se la kaatingo transformiĝus en maron
kaj la kangasistoj estus piratoj,
la temo ne diferencus.
Kolerigas min la historiolibroj kun siaj gravaj okazaĵoj,
siaj eminentuloj eterne ankritaj en la homara memoro.
La historio ne registros la nomon
de la adoleskanto kiu mortas pro pafo,
ĉe brazila favelpado.
La historio ne registros la ploron de la patrino,
nek la malriĉan procesion ĝis la kvartala tombejo.
Same nenion registros ĉi tiu poemo.
Abomenindas la arto kiu prikantas nur belajn pejzaĝojn
kaj blindas antaŭ la realo.
Abomenindas la Esperanta poeto kiu verkas pri ideala mondo
dum la idealismo mortis kun Zamenhof.
La lingva panaceo, de samlingvanoj kiuj trovas pacon,
silentiĝu.
La centjara retorikado,
kun delira venkpromeso kaj universala amikeco
senutiligas la memoron de dekkvinjara vivolongo.
Mi devintus esti la sennoma knabo,
meze en la procesio.
Kaj se Zamenhof aŭdacus paroli pri sia lingvomiksaĵo,
mi leviĝus viva por pugnofrapi lin.

PLENDOJ DE HOMO SEN LINGVO

Se ĉi tiu lingvo estus mia,
se mi havus ion komunan
kun tiuj homoj kiuj artikulacias ĝin.
Se en mia infanaĝo mi estus senscia pri ĝia strukturo.
Se mi estus eluzinta la esprimeblojn
sen kapabli bone difini kio estas substantivo aŭ verbo.
Se en ĝi mi estus aŭskultinta infanajn rakontojn.
Se miaj rememoroj emerĝus konvulsie el repertuaro
de pasintaj okazaĵoj kun origino intime ligita al ĝi.
Se mi suferus en ĝi,
amus en ĝi.
Se mi estus vidinta homojn vivi kun ĝi,
kisi kaj pugnofrapi akompane de ĝi,
alveni al morto sen koni alian komunikan vojon.
Se ĉio ĉi estus okazinta,
mi sentus hodiaŭ saŭdadon pri pasintaj tempoj.
La pasintenco de ĉi tiu lingvo estas fremda al mi,
ne tuŝas miajn emociojn, ne konstruas mian mion.
Surogato al homo kiu ne trovas identecon en koloniisma heredaĵo.

Kaj eĉ tiel
mi estas plene via, artefarita kiel vi,
orgojla laŭ pretendoj,
fikcia laŭ viaj utopiaj planoj,
ekscese konvinka pri sia valoro.
Mi estas plene via, ĉar vi meritas min.
En ĉi tiu strato vi meritas min.
Ne frapu alies pordon.
Dormu sur la trotuaro aŭ venu al mia domo.
Descendu de la alteco de viaj internaj panegiroj,
de viaj revoj tro gravaj,
viaj imponaj ambicioj
kaj vizitu min hodiaŭnokte.
Mi ne povas doni al vi
rezoluciojn, fonajn influojn sur politikistojn,
rilatojn kun granddimensiaj institucioj,
mejloŝtonajn atingojn, rekonon de registaroj,
venkon eĉ ne mezan.
Mi donas ĉi tiun poemon, ĉar estas ĉio kion mi posedas.

POEMO DUM KRIZA HORO

Se tiu ĉi poemo havus sencon, mi ne havus nomon.
Se mi havus nomon, tiu ĉi poemo ne havus sencon.
Mi ne havas sencon.
Kaj la poemo havas min.
Fajro por bruligi la leganton.
Vi legis, ĉar vi volis.
Tiu ĉi poemo havas dek portugalajn familinomojn
kaj klarigos detale ĉiujn branĉojn de la arbo.
Ĉu la leganto ne parolas la portugalan?!
Kaj kiel tio koncernas min?
Tiu ĉi poemo prifajfas.
Se esse poema falasse esperanto,
ele diria ‘não sejam estúpidos.
Vocês nasceram de seis meses ou o quê?’
Vão catar coquinhos no asfalto.
Procurem cabelo em ovo.
O rato do rei de roma roeu a universalidade deste poema.
Se esse poema conhecesse Zamenhof, ele não seria um poema,
seria uma gramática, um dicionário ou uma nova língua.
Se tiu ĉi poemo estus lingvo,
ĝi estus volapuko.

Stato

La plursignifeco de la vorto esperanto

Malfacila demando: ĉu per “la esperantoj” de la verso “Per laboro de la esperantoj“, en la poemo La Espero (1891), Zamenhof celis esperhavantojn aŭ esperantistojn (esperantoparolantojn)?

Se en la zamenhofa poemo esperanto estas esperantoparolanto, kion diri pri la revuo kiu ekzistis ekde 1889 kun la nomo “la esperantisto”? Ĉu la du signifoj kunekzistis aŭ Zamenhof celis esperhavanton? En 1890, en la sekcio “Respondoj al la amikoj”, el la revuo Esperantisto, la vorto “Esperanto” ne signifis por Zamenhof “esperhavanton”, sed nur lingvon kaj malnovan pseŭdonimon. Alie li ne dirus, ke “la nomo ‘Esperanto’ estas per si mem tute senlogika“. Jen kion li klarigas:

Se ni volus intence elpensi ian nomon por nia lingvo, ni povus sendube trovi multe pli konvenan kaj pli logikan nomon ol “Esperanto”; sed la nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio: Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon: “Esperanto”; la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata “la lingvo internacia proponita de Esperanto”. Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon “lingvo de Esperanto” (die Esperanto-Sprache); aliaj esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple “la lingvo internacia”, “la internacia”), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis nenion difinitan (ĉar sub “lingvo internacia” oni povas egale kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto “Esperanto” (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj aŭ artikoloj uzadi simple la solan vorton “Esperanto”, ekzemple “la afero Esperanto”, “skribi en Esperanto”, k.s. Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris al la afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ ĉesis uzadi mian pseŭdonimon, kaj ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo “Esperanto” estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon? La plej grava estas tio, ke sub tiu ĉi nomo nia afero estas jam iom konata en la mondo, dum alia nomo estus por la publiko tute nova, kaj la fruktoj, kiujn ni jam gajnis, estus nun perditaj.

Probabla kronologio
Unuaj du jaroj?      Plej fruaj tempoj    Iom poste Nuntempe 
kaŝnomo  lingvo lingvo, esperhavanto (kaj esperantisto?) lingvo kaj esperhavanto

MEMORPERDO

Kiujn sentojn mi verŝos pri vi,
se mi estas bolanta kaldrono?
La verdeco de via vizaĝo indikas sangmankon,
kontaĝan malsanon nekuraceblan.
Via mondo fariĝas kvadrata por mi,
kaj je ĝiaj akraj anguloj mi vundiĝas.
Mi volas forgesi vin.
Tiel krude, sen poeziaj adjektivoj aŭ adverboj.
Nur forgesi.
Forgesi.
Forgesi.
Forgesi.
Forgesi.
Sen figuraj sencoj;
sen komparo, alegorio, duobla intenco.
Nur forgesi, laŭ la absoluta praa signifo;
laŭ la praradiko antaŭa al vortolistoj el 1887.
Mi draŝas la memorojn kiuj estis dolĉaj.
Kie falis la lango kiu tiklis la palaton?
Mi enterigas la koron kiu mortis post lasta maltrankvila bato.
Ne, mi ne estas via frato.
Klingo kontraŭ kolo.
Violento estas esenca parto de la homaro.
Pacisma panaceo? Kiu denuncos la ĉarlatanon?
La an’ rompis la kunlaboron kun la samideeco.
Libera parto,
libera, libera en libera pado.
Ĝi povus esti la an’ en kajman’,
en tobogan’, en uragan’, en vulkan’, en ocean’;
en inflam’, se inflam’ finiĝus per n;
en plano, se la respondeca team’ same havus la koncernan finliteron;
en neniam’, se neniu reformo estus okazinta;
eĉ en am’, se mi ankoraŭ amus vin.
Sed mi forgesas vin.
Pardonon, sinjoro, sed kiel vi nomiĝas?

Marcha Internacional (Coro e Marcha Infantil) – Eustórgio Wanderley

Coro

Somos nós as línguas vivas
Reunidas por encanto,
Dando palmas, dando vivas
Aos progressos do Esperanto.

Língua Portuguesa

A língua eu sou portuguesa,
Do grande vate Camões,
Que encerra tanta beleza
E as mais gentis expressões

Francesa

Da pátria alegre do chic
A língua francesa eu sou,
Não há quem tristonho fique
Se alguma vez me falou.

Inglesa

Das línguas aqui presentes
A língua inglesa sou eu:
Falada nos continentes
Que a sorte me concedeu.

Alemã

Diz qualquer um que me veja,
Da inglesa ser quase irmã;
O riso está onde eu ‘steja,
Eu sou a língua alemã.

Italiana

Da Itália forte e sadia
A doce língua aqui está;
Para exprimir a harmonia
Mais terna língua não há.

Espanhola

Eu sou da terra valente
Dos touros, da luz, do sol;
Eu sou a língua eloquente
Do bravo povo espanhol

Rússia

Da Rússia fria e nevada
A língua altiva está aqui;
Na steppe sempre falada
As inflexões não perdi.

Japonesa

Eu sou a língua esquisita,
Mas cheia de tradição,
Falada por quem habita
O velho e altivo Japão.

Esperanto

Unir a todas num laço
De amor, é segredo meu,
No mais fraternal abraço,
Que o Esperanto sou eu.

Fonte: revista Brazila Esperantisto, ano 6, numeros 11-12, Maio-Junho 1915, páginas 4 e 5